본문으로

ĉu "je" aŭ "na", kiu maniero estas la plej bona(aŭ la malplej malbona) laŭ vi?

글쓴이: Makinary, 2012년 11월 30일

글: 70

언어: Esperanto

Makinary (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 12:54:48

Averteto: mi modifis mian unuan afiŝon por eviti miskomprenojn, mi faris nur etajn ŝanĝojn, ili estas:
Kiam vorto rolas kiel objekto oni uzas akuzativon, sed laŭ mi kiam tiu vorto estas neesperanta nomo la N-finaĵo estas problemo. Nu, por ĉi tiu situacio ekzistas ses alternativoj:
3 - Aliformigi la nomon al esperanta formo. (Ŝi amas Markuson/Markon)
Mi aldonis la vortojn(en dika formo) kiun vi povas vidi sure.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 1:32:27

zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?
Tiele oni ne ŝanĝas la nomon Markus sed simple algluis al ĝi "-n"n gramatike.
Ĉu vi kapablas tion elparoli? shoko.gif

Makinary (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 1:33:06

Mi dankas ĉiujn pro la respondoj kaj la atento.

Nu, la problemo estas ke mi nepre ne ŝatas la manierojn de la alternativoj 1,2,3 kaj 4. Bonvolu pardoni min. malgajo.gif . Do, se nur ekzistus la je-manieron kaj la na-manieron, kiun el ili vi elektus?

Mi demandas ĉi tion ĉar nur la alternativoj 5 kaj 6 taŭgas al mi por indiki nomojn kiu rolas kiel objekto. Do, se vi devus elekti unu el la du manieroj kiuj estas la je-maniro aŭ na-maniero, kiun el ili vi elektus?
Mi deziras skribi en maniero kiu estas malplej malagrabla laŭ vi.

Verdire ĉi tiu fadeno estas enketo.

Denove, pardonu min.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 1:55:43

Makinary:
Mi demandas ĉi tion ĉar nur la alternativoj 5 kaj 6 taŭgas al mi por indiki nomojn kiu rolas kiel objekto. Do, se vi devus elekti unu el la du manieroj kiuj estas la je-maniro aŭ na-maniero, kiun el ili vi elektus?
La je-manieron, ĝi uzas almenaŭ nur fakte ekzistantajn vortojn.

marcuscf (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 4:27:22

darkweasel:
Makinary:
Mi demandas ĉi tion ĉar nur la alternativoj 5 kaj 6 taŭgas al mi por indiki nomojn kiu rolas kiel objekto. Do, se vi devus elekti unu el la du manieroj kiuj estas la je-maniro aŭ na-maniero, kiun el ili vi elektus?
La je-manieron, ĝi uzas almenaŭ nur fakte ekzistantajn vortojn.
Nu... ĉi-kaze, mi respondus egale.

Makinary (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 10:53:36

Mi dankas ĉiujn pro la respondoj.

mihxil (프로필 보기) 2012년 12월 1일 오전 7:53:13

Mi trovas ĉiujn menciitajn manierojn akcepteblaj. Mi pensas ke mi mem eble plej kutimas elekti 2. Inter 'na' kaj 'je' mi supozeble elektus je 'je', sed mi ne vidas multajn problemojn pri 'na'. Ja kial ne povus ekzisti ankaŭ neologismaj prepozicioj en lingvo cetere jam plenplena je neologismoj.

Alia solvo povus esti simple tute eviti la neceson de akuzativo ('Markus estas amata de ŝi', aŭ elpensu ion laŭplaĉe).

akueck (프로필 보기) 2012년 12월 1일 오후 1:05:11

Makinary:Kiam vorto rolas kiel objekto oni uzas akuzativon, sed laŭ mi kiam tiu vorto estas neesperanta nomo la N-finaĵo estas problemo.
Mi invitas vin profunde studi tion:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32783 .

Amike

Andreas

Rugxdoma (프로필 보기) 2012년 12월 1일 오후 5:21:56

zan:Kial ne "Ŝi amas Markusn"?
Mi sxatas cxi tion, lauxregulan, formon. Oni ne bezonas krei esceptajn regulojn, nur uzi la saman -n, kiun oni uzas cxe normalaj vortoj. Eble la elparolu igxis ete malfacile, sed neesperantaj nomoj ja povas havi problemajn elparolojn ecx sen finajxo.

efilzeo (프로필 보기) 2012년 12월 1일 오후 5:35:05

Kiuj estas problemaj nomoj?

Eble oni povus uzi "-ino"-n por inaj nomoj: Francesco = Francisko; Francesca = Franciskino.

다시 위로