הודעות: 36
שפה: Esperanto
Demian (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 05:58:17
Estis granda plezuro legi ke nia registaro ne estas tiom malutila, kiom mi imagis. Ili voĉdonis por Palestino. Ĉinujo ankaŭ voĉdonis por Palestino. Nia alia granda najbaro, Pakistano, ankaŭ voĉdonis por Palestino. Mi serĉas ligilon kiu certigas tion. Ili anoncis neantaŭlonge ke ili voĉdonos por palestinanoj.
Estas bonega novaĵo, ĉu ne?
darkweasel (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 06:37:08
Fuzzy (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 08:47:39
darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.Ŝajnas kvazaŭ Usono kontraŭ tuta alia mondo
Demian (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 09:41:31
darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.Kio estas tio nigra makulo en la koro de Eŭropo? Ĉu Aŭstrujo aŭ Svisujo? Ĝi landlimas Germanujon unuflanke kaj Pollando(?) de alia flanko.
Demian (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 09:44:00
Fuzzy:Vi pretervidas la duan la plej grandan nacion en la mondo, Kanado!darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.Ŝajnas kvazaŭ Usono kontraŭ tuta alia mondo

kefga_x (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 11:28:12
Demian:Mi kredas ke estas ruĝa makulo, ne nigra kaj tiu lando estas Ĉeĥio.darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.Kio estas tio nigra makulo en la koro de Eŭropo? Ĉu Aŭstrujo aŭ Svisujo? Ĝi landlimas Germanujon unuflanke kaj Pollando(?) de alia flanko.
vincas (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 13:05:01
darkweasel (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 13:51:09
vincas, kion montras via mapo? Ĉu ion rilatan al la okazaĵoj en Malio?
Cetere, jes, tiu ruĝaĵo estas Ĉeĥujo. Germanujo estas la sola tute aŭ parte germanlingva lando, kiu ne voĉdonis jese, sed detenis sin. Sed ne gravas ...

Demian (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 16:57:22
kefga_x:Dankon!Demian:Kio estas tio nigra makulo en la koro de Eŭropo? Ĉu Aŭstrujo aŭ Svisujo? Ĝi landlimas Germanujon unuflanke kaj Pollando(?) de alia flanko.Mi kredas ke estas ruĝa makulo, ne nigra kaj tiu lando estas Ĉeĥio.
darkweasel:Cetere, jes, tiu ruĝaĵo estas Ĉeĥujo. Germanujo estas la sola tute aŭ parte germanlingva lando, kiu ne voĉdonis jese, sed detenis sin. Sed ne gravas ...Mi ne komprenas, kion signifas la bildo. Se estas ŝercema, mi certe ne komprenis.
darkweasel (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 17:31:53
Demian:Ŝercoj, kiujn oni devas klarigi, ne estas amuzaj ...
Mi ne komprenas, kion signifas la bildo. Se estas ŝercema, mi certe ne komprenis.

Sed bone - CNN tie faris la ĝuste saman eraron kiel vi, kaj markis Ĉeĥujon per "SWITZERLAND". Strange, tiel similaj aŭ proksimaj ne estas tiuj landoj ... sed jen eŭropana perspektivo (eĉ perspektivo el lando situanta ĝuste inter tiuj landoj).
