본문으로

UN-a voĉdono pri Palestino

글쓴이: Demian, 2012년 11월 30일

글: 36

언어: Esperanto

Demian (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오전 5:58:17

Mi ĵus legis ke la voĉdono je Unuinĝintaj Nacioj agnoskis Palestinon kiel nemembra ŝtato. Entute 138 el 193 nacioj voĉdonis por Palestino kaj 41 nacioj sin detenis.

Estis granda plezuro legi ke nia registaro ne estas tiom malutila, kiom mi imagis. Ili voĉdonis por Palestino. Ĉinujo ankaŭ voĉdonis por Palestino. Nia alia granda najbaro, Pakistano, ankaŭ voĉdonis por Palestino. Mi serĉas ligilon kiu certigas tion. Ili anoncis neantaŭlonge ke ili voĉdonos por palestinanoj.

Estas bonega novaĵo, ĉu ne?

darkweasel (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오전 6:37:08

Fuzzy (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오전 8:47:39

darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.
Ŝajnas kvazaŭ Usono kontraŭ tuta alia mondo

Demian (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오전 9:41:31

darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.
Kio estas tio nigra makulo en la koro de Eŭropo? Ĉu Aŭstrujo aŭ Svisujo? Ĝi landlimas Germanujon unuflanke kaj Pollando(?) de alia flanko.

Demian (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오전 9:44:00

Fuzzy:
darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.
Ŝajnas kvazaŭ Usono kontraŭ tuta alia mondo
Vi pretervidas la duan la plej grandan nacion en la mondo, Kanado! okulumo.gif

kefga_x (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오전 11:28:12

Demian:
darkweasel:Jen cetere mapo pri la voĉdonoj de la diversaj landoj.
Kio estas tio nigra makulo en la koro de Eŭropo? Ĉu Aŭstrujo aŭ Svisujo? Ĝi landlimas Germanujon unuflanke kaj Pollando(?) de alia flanko.
Mi kredas ke estas ruĝa makulo, ne nigra kaj tiu lando estas Ĉeĥio.

vincas (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 1:05:01

Fuzzy:Ŝajnas kvazaŭ Usono kontraŭ tuta alia mondo
Usono kaj Kanado ne čiam voĉdonas ne :]

Ŝajnas kvazaŭ Usono kaj Kanado kontraŭ tuta alia mondo ;]

externalImage.png

darkweasel (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 1:51:09

Laŭ la anglalingva Vikipedio, nee voĉdonis naŭ landoj: Ĉeĥujo, Israelo, Kanado, Marŝaloj, la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio, Nauro, Palaŭo, Panamo kaj Usono.

vincas, kion montras via mapo? Ĉu ion rilatan al la okazaĵoj en Malio?

Cetere, jes, tiu ruĝaĵo estas Ĉeĥujo. Germanujo estas la sola tute aŭ parte germanlingva lando, kiu ne voĉdonis jese, sed detenis sin. Sed ne gravas ... ridulo.gif

Demian (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 4:57:22

kefga_x:
Demian:Kio estas tio nigra makulo en la koro de Eŭropo? Ĉu Aŭstrujo aŭ Svisujo? Ĝi landlimas Germanujon unuflanke kaj Pollando(?) de alia flanko.
Mi kredas ke estas ruĝa makulo, ne nigra kaj tiu lando estas Ĉeĥio.
Dankon!

darkweasel:Cetere, jes, tiu ruĝaĵo estas Ĉeĥujo. Germanujo estas la sola tute aŭ parte germanlingva lando, kiu ne voĉdonis jese, sed detenis sin. Sed ne gravas ...
Mi ne komprenas, kion signifas la bildo. Se estas ŝercema, mi certe ne komprenis.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 11월 30일 오후 5:31:53

Demian:
Mi ne komprenas, kion signifas la bildo. Se estas ŝercema, mi certe ne komprenis.
Ŝercoj, kiujn oni devas klarigi, ne estas amuzaj ... ridulo.gif

Sed bone - CNN tie faris la ĝuste saman eraron kiel vi, kaj markis Ĉeĥujon per "SWITZERLAND". Strange, tiel similaj aŭ proksimaj ne estas tiuj landoj ... sed jen eŭropana perspektivo (eĉ perspektivo el lando situanta ĝuste inter tiuj landoj). ridulo.gif

다시 위로