Naar de inhoud

Ĉu kazo aŭ okazo?

door Lilio, 30 november 2012

Berichten: 19

Taal: Esperanto

Lilio (Profiel tonen) 30 november 2012 10:51:30

Laŭ PIV kaj Reta Vortaro, la radiko « kaz- » ne estas uzebla laŭ la senco « difinita aparta cirkonstanco, speciale atendita situacio ». Tamen, en mia esperantista ĉirkaŭularo ĉiuj uzas ĝin en tiu erara senco: « Tiukaze, vi devos subskribi novan kontrakton. », « Ĉiukaze, ni bezonos monon. », ktp.

Laŭ la regulo, oni devus fakte uzi la radikon « okaz- » en tiuj frazoj. « Kaz- », devus esti uzata nur en lingvoscienca aŭ jureca kunteksto. En ReVo, legeblas: « Nur la lingvoscienca senco kazo estas fundamenta. [Sergio Pokrovskij] »

Estas tre malfacile al mi respekti tiun regulon! Ŝajnas, ke neniu scias tion. Ĉu mi parolu laŭ la oficiala ĝusteco aŭ laŭ la plej vasta kompreno? Ĉu mi estu gramatike korekta riske de esti konfuziga?

tommjames (Profiel tonen) 30 november 2012 11:07:09

Rimarku tamen ke (almenaŭ en ReVo) Pokrovskij parolas nur pri la fundamenteco de la senco de 'kazo', ne la ĝusteco. Mi ne scias ĉu li opinias ke senco eksterfundamenta estas malĝusta, sed mi supozas ke li ne, ĉar vortoj klare evoluas kaj akiras novajn sencojn tra tempo. Nuntempe la vorto 'kazo' certe ne estas limigita nur al gramatikaj kazoj, do ne hezitu uzi ĝin por signifo simila al "okazo".

antoniomoya (Profiel tonen) 30 november 2012 12:08:19

Mi ĉiam havis problemojn kun tiuj esprimoj. Nun ke vi mencias la aferon, mi konsultis retan hispanan vortaron, kaj tie oni diras ke la vorto "kazo" uzeblas en gramatiko, juro kaj medicino, ekzemple: "la latina lingvo havis ses kazojn"; "la leĝo ne antaŭvidis ĉi kazon"; "kazo de meningito".

En aliaj frazoj, oni devus uzi "okazo", kiel ekzemple:
"en plej bona okazo ni alvenos nokte"; "en okazo de brulego".

Kaj nature, ĉiokaze, tiuokaze, ĉiuokaze, ktp.

Sed mi opinias ke Tommjames pravas, kaj ke oni povas uzi unu aŭ la alian sendiference (almenaŭ tion mi kredas esti leginta en verkoj de Claude Piron).

Amike.

Lilio (Profiel tonen) 30 november 2012 12:38:38

Kio malsamas inter fundamenteco kaj ĝusteco, ekzakte?

darkweasel (Profiel tonen) 30 november 2012 13:22:26

Tia uzo de kazo ne (plu) povas racie esti nomata erara, sed oni povas tamen diri al si, ke en okazoj dubaj inter kazo kaj okazo oni volas uzi la lastan, kaj tion mi faras.

tommjames (Profiel tonen) 30 november 2012 13:47:09

Lilio:Kio malsamas inter fundamenteco kaj ĝusteco, ekzakte?
Per 'fundamenteco' mi celas diri "en la Fundamento de Esperanto". Laŭ Pokrovskij la Fundamento montras por 'kazo' nur la signifon de gramatika kazo (nominativo, akuzativo ktp). Ĉu per tio li volas diri ke alia signifo estas malĝusta, mi ne certas, sed mi emas dubi.

Ondo (Profiel tonen) 30 november 2012 18:12:11

Mi ne povas respondi demandojn tiom neseriozajn, ke ili eĉ ne estas verkitaj en normala Esperanto. Sin turni al la publiko, kiel en ĉi tiu okazo, uzante alilingvajn vortojn ("na" ) montras malrespekton al la legantoj.

Lilio (Profiel tonen) 30 november 2012 22:45:06

Ondo:Mi ne povas respondi demandojn tiom neseriozajn, ke ili eĉ ne estas verkitaj en normala Esperanto. Sin turni al la publiko, kiel en ĉi tiu okazo, uzante alilingvajn vortojn ("na" ) montras malrespekton al la legantoj.
Estas vere, ke mi povus meti la saman demandon rilatan al la uzo de « na » : pli kaj pli da homoj uzas ĝin ĉirkaŭ mi, tiel, ke iĝas tute nature al mi uzi ĝin ankaŭ. Sed estas vere, ke ankaŭ tiu vorto ne estas fundamenteca.
Mi ekkonscias, ke mia esperanto pli kaj pli konformiĝas al tiu de mia ĉirkaŭularo kaj malpli al tiu de Zamenhof! Nu, estas tiel!
Tamen, estu trankvila kara Ondo, mi tre respektas vin kaj ĉiujn legantojn.

Ondo (Profiel tonen) 2 december 2012 14:52:04

Lilio:Tamen, estu trankvila kara Ondo, mi tre respektas vin kaj ĉiujn legantojn.
Al lingvoscio apartenas ne nur tio, ke oni scias trovi ĉiajn vortojn en vortaroj aŭ en tekstoj de diversaj reformistoj kaj abunde uzi tiujn. Unu el la rekoniloj de bona lingvoscio estas ankaŭ koni la uzosferon de la vortoj: ĉu vorto estas ofta, ĉiutaga, komunlingva, normala, fakula, stratbuba, slanga, solena, vortluda, eksperimenta, ofenda ktp., kaj la kapablo surbaze de tiaj scioj konvene vortumi siajn tekstojn.

Vi faris publikan enketon ĉi tie. En ĉi tiu forumo povas partopreni ĉiu, kaj la ĉefa celo ĉi tie estas lerni Esperanton. Estas granda eraro, ankaŭ instrumetode, ĉi tie doni en teksto, kiun la leganto-lernanto verŝajne konsideros normala ĉiutaga Esperanto, vortojn eksperimentajn kaj strangajn, eĉ dube gramatikajn. Se vi (kaj via ĉirkaŭularo) kredas, ke vi decidas, kio estas normala Esperanto, mi ne scias kion pensi.

"Na" estas interesa propono, sed nur propono, lingva eksterordinaraĵo, nepre nekonata al la plejmulto. Ne temas pri diferenco de arkaika kaj moderna lingvaĵo, ĉar la karaktero de "na" estas ege lingvoreforma. Ĝi atakas la gramatikan kernon de la lingvo. Ja eblas ĝin uzi, sed uzi ĝin sen konscio pri ĝia karaktero, tion povas fari nur homo kun ege malvasta kono pri Esperanto aŭ kun instruanto de dubinda kvalito.

Vi ja rajtas daŭre uzadi la vorton en via "ĉirkaŭularo", sed konsciu, ke tio estas via ĵargono. Uzi tian vorton, kvazaŭ naturan esprimon, en forumo por lernantoj de la lingvo, montras (mi esperas) simple malbonan lingvoscion. Se la uzo estas plenkonscia elekto de iu kiu konas ankaŭ la normalan vortumon, ĝi simple montras lingvan ismon kaj emon trudi ĝin al aliaj – certe ne respekton al la legantoj-lernantoj.

Cetere, ĉu vi konas la egale interesan proponon, faritan jam antaŭ multaj jaroj, aldoni al Esperanto ankaŭ nominatiavan prepozicion? Tio solvus eĉ pli multajn problemojn ol via "na". La ĝis nun plej ŝatata vorto por tia uzo estas "lur". Se oni akceptas ambaŭ prepoziciojn, la lingvo iĝos admirinde klara. Lur mi proponoas al vi na la solvo, ke lur vi prove ekuzu ankaŭ na lur.

darkweasel (Profiel tonen) 2 december 2012 17:03:42

Ondo:
Cetere, ĉu vi konas la egale interesan proponon, faritan jam antaŭ multaj jaroj, aldoni al Esperanto ankaŭ nominatiavan prepozicion? Tio solvus eĉ pli multajn problemojn ol via "na". La ĝis nun plej ŝatata vorto por tia uzo estas "lur". Se oni akceptas ambaŭ prepoziciojn, la lingvo iĝos admirinde klara. Lur mi proponoas al vi na la solvo, ke lur vi prove ekuzu ankaŭ na lur.
Ridigis min - ĉu jen vero aŭ nura ŝerco? rido.gif

Terug naar boven