ورود به محتوا

Franca politiko

از Altebrilas, 30 نوامبر 2012

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

Altebrilas (نمایش مشخصات) 30 نوامبر 2012،‏ 16:43:18

Mi trovis tiun skemon kiu klarigas la nuna krizo en la franca dekstra ĉefpartio. Bedaŭrinde, ĝi estas en la franca, kaj iuj el vi ne komprenos. Ne gravas, ne plie komprenas la francoj.
https://twitter.com/custinda/status/27390039657612...

MoutOp (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2012،‏ 8:00:10

Mi tre ŝatas "Xavier Bertrand propose son aide. Aucune réaction." (Xavier Bertrand proponas sian helpon. Neniu reakcio.) ridego.gif

cellus (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2012،‏ 18:17:32

Se vi francoj ne komprenas vian politikon, do ne miru ke ni ne-francoj komprenas ankoraŭ malpli! ridulo.gif

Ekzemple kion mi tute ne komprenas estas ke Francio postulas ke la financa apogo al la agrikulturo restu por ili. Francio havas multe pli bonan teron, multe pli bonan klimaton ol ekzemple Svedio. Se mi bone memoras Estonio havis neniajn subvenciojn de la agrikulturo kiam ĝi eniries en la EU:n!

Jes, kaj mi ne komprenas kial la Eŭropa parlamento devas komuti inter Strasburgo kaj Bruselo je astronomia kosto, kiun pagas ni EU-anoj! Sufiĉas ke ĝi estas en Bruselo, ĉu ne?

Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2012،‏ 21:46:29

Tio estas la rezulto de la kompromisoj. Tio ne estas konforma al la tradicia franca kulturo, kie oni preferas akordiĝi pri la principoj, kaj poste eltiri la konsekvencojn.

Tial Francoj havas problemojn pri Eŭropunio kaj Financa Tutmondiĝo, ĉar multaj homoj en Francio ne kapablas diri (kaj mi mem ne estas escepto) ĉu ili estas ega oportuneco por ni aŭ ĉu ili estas la fonto de ĉiuj niaj nunaj problemoj.

La loko de la parlamento kaj la agrikultura politiko estas lamaj solvoj, sed ili rezultas de kompromiso. Estu pli bone demandi kian Eŭropunion ni deziras, kial, kaj kiel plej rapide atingi ĝin. Sed por la eŭrokratoj, la popoloj estas danĝeraj kaj ofendiĝemaj frenezuloj, kaj prefere oni decidu kaŝe por eviti fari "ondojn".

بازگشت به بالا