Al la enhavo

Kiu nacia lingvo plej similas gramatike al esperanto?

de Kurawiri, 2012-novembro-30

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Kurawiri (Montri la profilon) 2012-novembro-30 17:24:50

Ni ĉiuj scias, ke esperanto estas eksterordinara ĉar ĝi estas tre fleksebla lingvo kiu al ni permesas estigi senlime kaj laŭregule multajn vortojn per nura kunmetado. Tiamaniere oni eblas diri elde la radiko *muzik- --> muziko, muziki, mi muzikas, muzika, muzike, muzikisto, muzikema, muzikejo, muzikulo, muzikigi, ktp... Do oni eblas nomigi, adjektivigi, verbigi, adverbigi preskaŭ ĉiujn radikojn.

Mia demando estas jena : ĉu ekzistas naciaj lingvoj tute flekseblaj kaj vortkunmetemaj kiel esperanto? Iam instruisto pri la germana lingvo diris al mi, ke en tiu ĉi oni eblas inventi vortojn per kunmetado kiel en esperanto. Sed mi dubas pri tio, laŭ mia sperto tiu eblo de la germana lingvo ne estas sistema kaj laŭregula. Ĉu estas aliaj kandidatoj?

futbalemulo (Montri la profilon) 2012-novembro-30 18:01:39

Ĉiu lingvo kaj neniu.

Eble kelkaj alglutinaj lingvoj kiel la ĉina, la sŭahila...estas tre regulaj. Kaj el la fleksiaj lingvoj eble la hispana gramatiko estas la plej regula... sed neniu povas kunmeti kiel e-o.

fajrkapo (Montri la profilon) 2012-novembro-30 18:28:30

Mi dubas ke ekzistas lingvo tiel fleksebla kaj regula kiel Eo, ĉar oni inventis Eon ĝuste por tio.
Ĉiel, mi ne konas nek azianaj lingvoj, nek araba aŭ aliaj afrikanaj, sed mi ege dubas pri tiaj regulegaj kaj flekseblegaj sistemoj en tiuj naciaj lingvoj...

Kaj FUTBALEMULO: dankon por via opinio pri la hispaniana, sed se ĉi tiu havas la plej regulan gramatiko, kompatindaj lernantoj de lingvoj...

darkweasel (Montri la profilon) 2012-novembro-30 18:30:13

fajrkapo:
Kaj FUTBALEMULO: dankon por via opinio pri la hispaniana, sed se ĉi tiu havas la plej regulan gramatiko, kompatindaj lernantoj de lingvoj...
Nu, fakte kompare al multaj aliaj naciaj lingvoj la hispana vere estas relative facile lernebla, miasperte.

efilzeo (Montri la profilon) 2012-novembro-30 19:35:07

Interesa demando, mi ankaŭ scivolas tion.

Kurawiri (Montri la profilon) 2012-novembro-30 22:29:20

Mi ankaŭ aŭdis, ke la turka estas sufiĉe regula en sia vortkunmetado.
Pri la hispana (mi instruas ĝin) : certe ĝi estas la plej facile lernebla latinida lingvo, ĝi estas relative regula sed ne tiom, kiom esperanto. Miaj gekursanoj spertas malfacilaĵojn por lerni la konjugaciojn de la hispana, tamen ili agnoskas, ke ili estas pli facile lerneblaj ol tiuj de sia denaska franca lingvo, nekredeble ĉu ne?

Demian (Montri la profilon) 2012-decembro-01 03:16:30

En kelkaj dialektoj de panĝaba oni faras multajn adjektivojn pere de sonfino '-a' kaj adverbojn pere de fina sono '-e.'

Ekz.

Esperanto - Panĝaba (gurumuĥa, ŝahamuĥa)
mola - pola (ਪੋਲਾ, پولا)
mole - pole (ਪੋਲੇ, پولے)
malrapida - hola (ਹੌਲਾ, ہولا)
malrapide - hole (ਹੌਲੇ, ہولے)

Sahaquiel (Montri la profilon) 2012-decembro-01 17:51:44

Laŭ folio pri la venonta UK en Islandio, En la Islanda la vortfarado ankaŭ estas per la enmeto de radikoj aŭ vortoj.

vincas (Montri la profilon) 2012-decembro-01 18:47:53

Mi ie legis, ke ia lingvisto de Kroatio (D. Brozoviĉ) pensas, ke sistemo de participo de Esperanto estas pure litova :]

baibaibibi (Montri la profilon) 2012-decembro-01 19:00:25

La ĉina estas tre regula kaj facila, aldone ĝi estas monosilaba kio ege faciligas la kunmetojn, laŭ mi la ĉina ŝajnas artefarita pro ĝia facila gramatiko.
Mi ŝatus koni la opinion de aliaj kiuj konas la ĉinan pli bone ol mi...

Reen al la supro