לתוכן העניינים

Kiel oni vere elparolis la latinan?

של fajrkapo, 30 בנובמבר 2012

הודעות: 10

שפה: Esperanto

fajrkapo (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 18:56:01

Mi ĉiam havis tiun dubon pri la elparolado de la latina lingvo, ĉar neniu nun viva ekde longtempe vere aŭdis la sonojn de tiu ĉi lingvo.
Ekzemple, kiel CE kaj CI oni elparolas tiom malsame en malsamaj latinidaj lingvoj?, Italiane estas kiel ĉe kaj ĉi, franciane estas kiel se kaj si, kaj ankaŭ la portugalana, kaj en la hispaniana oni elparolas ilin kiel la anglaj -the kaj thi-, ĉe thing aŭ thousand.

Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.
Mi lernis ke ca, ce, ci, co, cu, estis elparolitaj kiel ka ke ki ko ku, en la latina, kaj ga ge gi go gu same ol Eo...ĉu vere?

Do, kiel tiom da malsamecoj inter tiuj lingvoj?, kaj kiel ĉiuj el ili estas malsamaj al la latina en ce-ci, ge-gi?...

Ankaŭ en la angla oni reflektas pli malpli tiujn ĉi malsamecojn, ekzemple, general, gentleman, giant, aŭ gin, sed girl, aŭ gear, geek, ktp.
Kaj ĉiam ce kaj ci kiel se kaj si, kiel la franca.

Nu, ne estas audebla dokumento pri la sonoj de la latina, kaj neniam ni vere scios, aŭ ĉu jes?

bartlett22183 (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 19:21:47

Anglalingve:

W. Sidney Allen
Vox Latina: The Pronunciation of Classical Latin
Cambridge: Cambridge University Press; 1965, 1978
ISBN 0-521-22049-1
ISBN 0-521-37936-9 (poŝlibro)

efilzeo (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 19:31:58

Mi legis pri ĉi tiu afero ke ĉeestas gramatikaj libroj retrovitaj en kiuj oni povas legi la elparolon. Pro tio ĉeestas du latinaj elparoloj: la eklezia kaj la klasika (ankaŭ dirita restaŭrita).

La klasika estis la lingvo parolata el Julio Caesar kaj Cicero, kaj ĝi elparolas la "c" kiel "k", la "g" kiel "g", ne kiel "ĝ". Pro tio la nomo "Cicero", ke fakte ne estis la vera nomo sed la cognomen, la kromnomo. Lia familia nomo estis Tullius sed li estis nomiĝita "Cicero" (elparolata "kikero" ), ĉar li havis ion en lia vizaĝo kiu similis al unu kikero.

La eklezia elparolo estas malsama ĉar ilian latinan lingvon estis malsamigita el vulgaraj lingvoj.

En Italio ni studas la eklezian elparolon, sed aliloke, el kion mi scias, ili studas la klasikan.

efilzeo (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 19:39:19

Se vi komprenas la anglan, ĉi tiun video devus helpi vin: http://www.youtube.com/watch?v=UNpDor5Iubo

nigra_rivereto (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 20:14:16

fajrkapo:Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.
Ĉu GE kaj GI en la hispana ne estas prononcataj kiel "ĥe" kaj "ĥi"?
En la portugala ili estas prononcataj kiel "ĵe" kaj "ĵi".

fajrkapo (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 20:30:09

nigra_rivereto:
fajrkapo:Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.
Ĉu GE kaj GI en la hispana ne estas prononcataj kiel "ĥe" kaj "ĥi"?
En la portugala ili estas prononcataj kiel "ĵe" kaj "ĵi".
Mmm jes, vi tute pravas, mi eraris...Estas ĥe kaj ĥi. Dankon por la korekto.

darkweasel (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2012, 22:00:39

fajrkapo:
nigra_rivereto:
fajrkapo:Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.
Ĉu GE kaj GI en la hispana ne estas prononcataj kiel "ĥe" kaj "ĥi"?
En la portugala ili estas prononcataj kiel "ĵe" kaj "ĵi".
Mmm jes, vi tute pravas, mi eraris...Estas ĥe kaj ĥi. Dankon por la korekto.
Sed /ĵe/ kaj /ĵi/ estas la elparoloj en la franca, do ja ekzistas.

troyshadow (הצגת פרופיל) 5 בדצמבר 2012, 23:00:51

mi legis en rusa lingvista forumo pri natura prononco de la latina,do vivinta romanoj cxiam legis "c" kiel "k","ae" reale legita kiel "aj", "gn" signifas la saman,kiel en l'itala.
ankaux latinanoj komence distingas 'c=k' kaj 'q',sed en modernaj euxropaj lingvoj sxparigxis nenio simila

Heliogabalus (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2012, 10:18:42

La klasika prononco oni pensis ke estis tia, ĉar, malgraŭ la manko je registroj, estas kelkaj evidencoj:

Unu ekzemplo esta la transliterumado de la romaj nomoj kaj vortoj en la malnova greka:

Κικέρων (kikéroon) por Cicero
Καῖσαρ (kajsar) por Caesar
ποινή (pojnee) por poena

Alia estas la modernaj lingvoj, en malgranda lingvo de italio, la sarda, okazas io interese, ĝi estas lingvo for de la aliaj partoj de Italio, en insulo, kaj ĝi konservas kelkajn sonojn el la latina kiuj ne restis en aliaj lingvoj:

"kentu" el centum, cento en la itala
"dèghe" el decem, dieci en la itala

Fine, la evoluo de la malnovaj latinaj sonoj ĝis la latinidaj sonoj estis tiel:

k (c) < kʲ (palatala k) < t͡ʃ (ĉ en la itala kaj rumana)
en la hispana (kaj simile en la portugala, franca, kataluna), dum la mezepoko iĝis ts (skribe ç) kaj ds (skribe z) kiuj poste fandis en nuna sono θ (skribe z kaj c(e, i)) kaj en latinameriko simpliĝis en s.

pdenisowski (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2013, 22:02:56

fajrkapo:Mi ĉiam havis tiun dubon pri la elparolado de la latina lingvo, ĉar neniu nun viva ekde longtempe vere aŭdis la sonojn de tiu ĉi lingvo.
Nu, mi ofte aŭdis la latinan lingvon kaj (malgraŭ tio) ankoraŭ vivas ridulo.gif

Laŭ mia sperto la elparolado de la latina lingvo divideblas tiel :

1. "Klasika" - c/g ĉiam kiel k/g kaj v kiel w (angle)
2. "Eklezia" - kiel moderna itala

Supozeble la makrono (ekz. ā) signifis longajn vokalojn (kiel en la japana - biru kaj biiru), sed hodiaŭ nur malmultaj provas elparoli ilin tiel.
Nu, ne estas audebla dokumento pri la sonoj de la latina, kaj neniam ni vere scios, aŭ ĉu jes?
Bedaŭrinde la plejmulto de registradoj uzas nek la klasikan nek la eklezian elparoladon, sed kion, tio mi nomas "modernan" elparoladon, t.e. elparoli laŭ ies nacia lingvo. Mi havas registradojn por la libroj de Wheellock, sed suferis oreldolorojn post kelkaj minutoj de aŭskultado.

Miaopinie, la podkastoj de Radio Finnland Nuntii Latini estas bona kompromiso.

Amike,

Paul

לראש הדף