メッセージ: 10
言語: Esperanto
fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年11月30日 18:56:01
Ekzemple, kiel CE kaj CI oni elparolas tiom malsame en malsamaj latinidaj lingvoj?, Italiane estas kiel ĉe kaj ĉi, franciane estas kiel se kaj si, kaj ankaŭ la portugalana, kaj en la hispaniana oni elparolas ilin kiel la anglaj -the kaj thi-, ĉe thing aŭ thousand.
Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.
Mi lernis ke ca, ce, ci, co, cu, estis elparolitaj kiel ka ke ki ko ku, en la latina, kaj ga ge gi go gu same ol Eo...ĉu vere?
Do, kiel tiom da malsamecoj inter tiuj lingvoj?, kaj kiel ĉiuj el ili estas malsamaj al la latina en ce-ci, ge-gi?...
Ankaŭ en la angla oni reflektas pli malpli tiujn ĉi malsamecojn, ekzemple, general, gentleman, giant, aŭ gin, sed girl, aŭ gear, geek, ktp.
Kaj ĉiam ce kaj ci kiel se kaj si, kiel la franca.
Nu, ne estas audebla dokumento pri la sonoj de la latina, kaj neniam ni vere scios, aŭ ĉu jes?
bartlett22183 (プロフィールを表示) 2012年11月30日 19:21:47
W. Sidney Allen
Vox Latina: The Pronunciation of Classical Latin
Cambridge: Cambridge University Press; 1965, 1978
ISBN 0-521-22049-1
ISBN 0-521-37936-9 (poŝlibro)
efilzeo (プロフィールを表示) 2012年11月30日 19:31:58
La klasika estis la lingvo parolata el Julio Caesar kaj Cicero, kaj ĝi elparolas la "c" kiel "k", la "g" kiel "g", ne kiel "ĝ". Pro tio la nomo "Cicero", ke fakte ne estis la vera nomo sed la cognomen, la kromnomo. Lia familia nomo estis Tullius sed li estis nomiĝita "Cicero" (elparolata "kikero" ), ĉar li havis ion en lia vizaĝo kiu similis al unu kikero.
La eklezia elparolo estas malsama ĉar ilian latinan lingvon estis malsamigita el vulgaraj lingvoj.
En Italio ni studas la eklezian elparolon, sed aliloke, el kion mi scias, ili studas la klasikan.
efilzeo (プロフィールを表示) 2012年11月30日 19:39:19
nigra_rivereto (プロフィールを表示) 2012年11月30日 20:14:16
fajrkapo:Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.Ĉu GE kaj GI en la hispana ne estas prononcataj kiel "ĥe" kaj "ĥi"?
En la portugala ili estas prononcataj kiel "ĵe" kaj "ĵi".
fajrkapo (プロフィールを表示) 2012年11月30日 20:30:09
nigra_rivereto:Mmm jes, vi tute pravas, mi eraris...Estas ĥe kaj ĥi. Dankon por la korekto.fajrkapo:Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.Ĉu GE kaj GI en la hispana ne estas prononcataj kiel "ĥe" kaj "ĥi"?
En la portugala ili estas prononcataj kiel "ĵe" kaj "ĵi".
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年11月30日 22:00:39
fajrkapo:Sed /ĵe/ kaj /ĵi/ estas la elparoloj en la franca, do ja ekzistas.nigra_rivereto:Mmm jes, vi tute pravas, mi eraris...Estas ĥe kaj ĥi. Dankon por la korekto.fajrkapo:Ankaŭ GE kaj GI estas ĝe kaj ĝi en la plimulto, escepte en la hispaniana kiuj estas kiel ĵe kaj ĵi.Ĉu GE kaj GI en la hispana ne estas prononcataj kiel "ĥe" kaj "ĥi"?
En la portugala ili estas prononcataj kiel "ĵe" kaj "ĵi".
troyshadow (プロフィールを表示) 2012年12月5日 23:00:51
ankaux latinanoj komence distingas 'c=k' kaj 'q',sed en modernaj euxropaj lingvoj sxparigxis nenio simila
Heliogabalus (プロフィールを表示) 2012年12月16日 10:18:42
Unu ekzemplo esta la transliterumado de la romaj nomoj kaj vortoj en la malnova greka:
Κικέρων (kikéroon) por Cicero
Καῖσαρ (kajsar) por Caesar
ποινή (pojnee) por poena
Alia estas la modernaj lingvoj, en malgranda lingvo de italio, la sarda, okazas io interese, ĝi estas lingvo for de la aliaj partoj de Italio, en insulo, kaj ĝi konservas kelkajn sonojn el la latina kiuj ne restis en aliaj lingvoj:
"kentu" el centum, cento en la itala
"dèghe" el decem, dieci en la itala
Fine, la evoluo de la malnovaj latinaj sonoj ĝis la latinidaj sonoj estis tiel:
k (c) < kʲ (palatala k) < t͡ʃ (ĉ en la itala kaj rumana)
en la hispana (kaj simile en la portugala, franca, kataluna), dum la mezepoko iĝis ts (skribe ç) kaj ds (skribe z) kiuj poste fandis en nuna sono θ (skribe z kaj c(e, i)) kaj en latinameriko simpliĝis en s.
pdenisowski (プロフィールを表示) 2013年2月2日 22:02:56
fajrkapo:Mi ĉiam havis tiun dubon pri la elparolado de la latina lingvo, ĉar neniu nun viva ekde longtempe vere aŭdis la sonojn de tiu ĉi lingvo.Nu, mi ofte aŭdis la latinan lingvon kaj (malgraŭ tio) ankoraŭ vivas
Laŭ mia sperto la elparolado de la latina lingvo divideblas tiel :
1. "Klasika" - c/g ĉiam kiel k/g kaj v kiel w (angle)
2. "Eklezia" - kiel moderna itala
Supozeble la makrono (ekz. ā) signifis longajn vokalojn (kiel en la japana - biru kaj biiru), sed hodiaŭ nur malmultaj provas elparoli ilin tiel.
Nu, ne estas audebla dokumento pri la sonoj de la latina, kaj neniam ni vere scios, aŭ ĉu jes?Bedaŭrinde la plejmulto de registradoj uzas nek la klasikan nek la eklezian elparoladon, sed kion, tio mi nomas "modernan" elparoladon, t.e. elparoli laŭ ies nacia lingvo. Mi havas registradojn por la libroj de Wheellock, sed suferis oreldolorojn post kelkaj minutoj de aŭskultado.
Miaopinie, la podkastoj de Radio Finnland Nuntii Latini estas bona kompromiso.
Amike,
Paul