Kwa maudhui

Pri persa gramatiko (1)

ya Demian, 2 Desemba 2012

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

Demian (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2012 11:16:54 asubuhi

Saluton!

Legante la lecionon unuan pri la persa mi ekkonis ke mi jam scias multajn vortojn. Mi ne scias la ĝustan procenton, sed mi imagas ke 30-40% panĝabaj vortoj estas persdevenaj.

Tiuj ĉi vortoj estas samtempe panĝabaj kaj persaj: ketab (libro), veraq (paĝo), qalam (plumo), darakhat (arbo), dost (amiko), gulbadan (rozkorpa), muqadama (proceso en juĝejo), vaqil (advokato), jugrafia (geografio), rab (dio), khalq (universo), tarikh (historio), mulk (nacio), kamiz (ĉemizo), mard (viro), zamin (tero), zoru (virino, edzino)... la listo estas kvazaŭ senfina. ridulo.gif

Ok! Nu mi ne malŝparu vian tempon. Jen estas mia demando:

Oni kreas pluralon en la persa per la aldono de ها. Nu, mia demando estas, kiam oni kunigas la multenombrsignon ها al vortoj, kaj kiam ها staras tutsole?

درخت - درخت ها (tutsola ها)

kaj

کتاب - کتابها (kunigita ها)

utku (Wasifu wa mtumiaji) 2 Desemba 2012 8:38:50 alasiri

Laŭ mia nefidinda scio, oni skribas na ها ne kunigite, nek aparte, sed kunigante nur la apartan formon de ها sen aldona spaceto, eĉ se la antaŭ-ها litero havas potencon kunigi. Oni faras tion uzante nullarĝan spaceton. Do,

Ne درخت ها sed درخت​ها.
ne کتابها sed کتاب​ها.

Mi supozas, ke la libro havas malgravan mistajpaĵeton.

Demian:Tiuj ĉi vortoj estas samtempe panĝabaj kaj persaj: ketab (libro), veraq (paĝo), qalam (plumo), darakhat (arbo), dost (amiko), gulbadan (rozkorpa), muqadama (proceso en juĝejo), vaqil (advokato), jugrafia (geografio), rab (dio), khalq (universo), tarikh (historio), mulk (nacio), kamiz (ĉemizo), mard (viro), zamin (tero), zoru (virino, edzino)... la listo estas kvazaŭ senfina. ridulo.gif
Ankaŭ en la turka lingvo ekzistas kitap, varak(a)​¹, kalem, direk², dost, gülbeden¹, vekil², coğrafya, rab, tarih, mülk², mert², zemin².

¹ Rara
² Signife proksima, eble ne sama

Demian (Wasifu wa mtumiaji) 4 Desemba 2012 12:41:36 alasiri

utku:Laŭ mia...nullarĝan spaceton. Do,

Ne درخت ها sed درخت​ها.
ne کتابها sed کتاب​ها.
Dankon!

utku:
Ankaŭ en la turka lingvo ekzistas kitap, varak(a)​¹, kalem, direk², dost, gülbeden¹, vekil², coğrafya, rab, tarih, mülk², mert², zemin².
Interese! Mi imagis ke Ataturk forĵetis ĉiujn da arab-persaj vortoj el la turka. Aspektas ke ankoraŭ restas kelkaj! ridulo.gif

Kurudi juu