Pri persa gramatiko (1)
від Demian, 2 грудня 2012 р.
Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
Demian (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 11:16:54
Legante la lecionon unuan pri la persa mi ekkonis ke mi jam scias multajn vortojn. Mi ne scias la ĝustan procenton, sed mi imagas ke 30-40% panĝabaj vortoj estas persdevenaj.
Tiuj ĉi vortoj estas samtempe panĝabaj kaj persaj: ketab (libro), veraq (paĝo), qalam (plumo), darakhat (arbo), dost (amiko), gulbadan (rozkorpa), muqadama (proceso en juĝejo), vaqil (advokato), jugrafia (geografio), rab (dio), khalq (universo), tarikh (historio), mulk (nacio), kamiz (ĉemizo), mard (viro), zamin (tero), zoru (virino, edzino)... la listo estas kvazaŭ senfina.
Ok! Nu mi ne malŝparu vian tempon. Jen estas mia demando:
Oni kreas pluralon en la persa per la aldono de ها. Nu, mia demando estas, kiam oni kunigas la multenombrsignon ها al vortoj, kaj kiam ها staras tutsole?
درخت - درخت ها (tutsola ها)
kaj
کتاب - کتابها (kunigita ها)
utku (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 20:38:50
Ne درخت ها sed درختها.
ne کتابها sed کتابها.
Mi supozas, ke la libro havas malgravan mistajpaĵeton.
Demian:Tiuj ĉi vortoj estas samtempe panĝabaj kaj persaj: ketab (libro), veraq (paĝo), qalam (plumo), darakhat (arbo), dost (amiko), gulbadan (rozkorpa), muqadama (proceso en juĝejo), vaqil (advokato), jugrafia (geografio), rab (dio), khalq (universo), tarikh (historio), mulk (nacio), kamiz (ĉemizo), mard (viro), zamin (tero), zoru (virino, edzino)... la listo estas kvazaŭ senfina.Ankaŭ en la turka lingvo ekzistas kitap, varak(a)¹, kalem, direk², dost, gülbeden¹, vekil², coğrafya, rab, tarih, mülk², mert², zemin².
¹ Rara
² Signife proksima, eble ne sama
Demian (Переглянути профіль) 4 грудня 2012 р. 12:41:36
utku:Laŭ mia...nullarĝan spaceton. Do,Dankon!
Ne درخت ها sed درختها.
ne کتابها sed کتابها.
utku:Interese! Mi imagis ke Ataturk forĵetis ĉiujn da arab-persaj vortoj el la turka. Aspektas ke ankoraŭ restas kelkaj!
Ankaŭ en la turka lingvo ekzistas kitap, varak(a)¹, kalem, direk², dost, gülbeden¹, vekil², coğrafya, rab, tarih, mülk², mert², zemin².