До змісту

Planitaj naciaj lingvoj

від vincas, 2 грудня 2012 р.

Повідомлення: 23

Мова: Esperanto

vincas (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 14:46:43

Ĉu ekzistas tiuj lingvoj?

Ĵus mi legis mesaĝon.
Rugxdoma:sed la moderna finna estas planita lingvo, pli ol multaj aliaj naturaj lingvoj.
Sed eble ĉiu normigita lingvo povas esti planita. Diferencas nur skalo. Do kiu nacia lingvo povas esti la plej planita?

Mi aŭdis, ke ĉina havas plisimpligitan varianton. Aŭ moderna juda lingvo povas esti tia.

lagtendisto (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 14:53:59

Iomete kontraŭe la surlokaj dialektoj. Mi komprenas tiel ke io de nacia lingvo havas oficiala rularo. Por germana lingvo estas Der Duden.

Sahaquiel (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 19:48:51

La Itala en ekzistis antaŭ ol la unuiĝo de la Italaj Regnoj, nur ekzistis skribe.

Pīteris (Переглянути профіль) 2 грудня 2012 р. 21:50:09

Mi aŭdis, ke litova, latvia, estona, fina kaj rumuna estis treege ŝanĝita dum la komenco de 20-centjaro. Oni forĵetis vortojn, kiuj ne estis originalaj, sed ofte uzataj en tiuj ĉi lingvoj. Ĉu ĝi estas la vero, mi ne scias, mi neniam legis plu pri tio ĉi temo.

vincas (Переглянути профіль) 3 грудня 2012 р. 09:14:12

Pīteris:Mi aŭdis, ke litova, latvia, estona, fina kaj rumuna estis treege ŝanĝita dum la komenco de 20-centjaro. Oni forĵetis vortojn, kiuj ne estis originalaj, sed ofte uzataj en tiuj ĉi lingvoj. Ĉu ĝi estas la vero, mi ne scias, mi neniam legis plu pri tio ĉi temo.
Nu mi ne estas fakulo pri lingvistiko, sed litova lingvo estis normigita malfrue kompare al aliaj nun gravaj Eŭropaj lingvoj. Kaj estis vortoj, kiuj estis forigitaj el litova (normigita) lingvo. Sed samtempe litova lingvo estas tre maljuna. Eble ja plej maljuna (viva) Eŭropa lingvo. Almenaŭ tiel pensas litovoj. Mi aŭdis rakonton, ke en Ukraino studento provis el litova libro lerni litovan lingvon. Tio ne estus surprize, se tiu libro estus eldonita nuntempe, sed la libro estis eldonita en 1653 j. kaj nomiĝis la unua gramatiko de litova lingvo. Poste tiun gramatikon aĉetis litovoj. Mi ne scias, kiel sukcesis la tiu studento lerni litovan.

Demian (Переглянути профіль) 3 грудня 2012 р. 13:09:31

Norma hinda kaj norma urdua estas du planitaj lingvoj kiuj surbaziĝas sur ĉiutaga dialekto 'Khari Boli' (Ĥari Boli). Ambaŭ lingvoj estas artefarite kreitaj de religiaj zealotoj en Barato kaj Pakistano.

Malmultaj personoj parolas 'norman hindan' aŭ 'norman urduan.' Konstrate, ĉiuj komprenas Hindustanan (miksaĵo de hinda kaj urdua kaj sendependa de tro da persa aŭ araba aŭ sanskrita vortoj)

Sahaquiel (Переглянути профіль) 3 грудня 2012 р. 18:54:42

vincas:Eble ja plej maljuna (viva) Eŭropa lingvo. Almenaŭ tiel pensas litovoj.
La plej maljuna Eŭropa lingvo estas la Eŭska, kaj ĝi vivas.

darkweasel (Переглянути профіль) 3 грудня 2012 р. 19:33:39

Mi opinias "pli maljuna" kaj "pli juna" iom strangaj terminoj, kiam oni parolas pri neplanitaj lingvoj. Ĉiu lingvo iel ŝanĝiĝas, iuj pli, iuj malpli, kaj iuj disiĝas al du malsamaj lingvoj (notu ankaŭ la ioman arbitrecon en decidoj, kio estas propra lingvo kaj kio nura varianto/dialekto de alia) ... ĉu vere el malpli da ŝanĝiĝado oni konkludu, ke la lingvo mem estas pli maljuna?

Sahaquiel (Переглянути профіль) 4 грудня 2012 р. 01:36:35

Nu, la eŭska jam estis en Eŭropo antaŭ la apero de la hindeŭropa lingvaro

Tjeri (Переглянути профіль) 4 грудня 2012 р. 06:57:49

Sahaquiel:Nu, la eŭska jam estis en Eŭropo antaŭ la apero de la hindeŭropa lingvaro
Certe ne. Sed eble, la pralingvo el kiu la eŭska devenas estis tie antaŭ la apero de hideŭropa lingvaro.

Назад до початку