Поруке: 18
Језик: Esperanto
Zofiabarańska (Погледати профил) 06. децембар 2012. 12.24.55
zan (Погледати профил) 08. децембар 2012. 07.36.28
Zofiabarańska:Helpaĵo ankaŭ povas esti rekta objekto ĉu ne?Doni kaj deziri postulas du objektojn, kiel oni menciis.(rekta=akuzativo, nerekta=al-komplemento)
Mi volas demandi pri helpi kaj danki.
Helpi kaj danki postulas unu objekton. Ĉu oni permesas, ke ĝi estas ato aŭ aĵo?
A)Mi helpas vin en la laboro. =helpato
B)Mi helpas vian laboron. =helpaĵo
C)Vi dankas min pro la helpo. =dankato
D)Vi dankas mian helpon. =dankaĵo
Ĉu ĉiuj ĉi ekzemploj estas ĝustaj, aŭ iuj estas malĝustaj?
sudanglo (Погледати профил) 08. децембар 2012. 11.38.57
La diferenco inter dankaĵo kaj danko (laŭ mi) estas ke la danko estas la vorta esprimo, kaj dankaĵo estas eble io konkreta donita kiel rekompenco - ekz mi donis al li botelon da viskio kiel dankaĵon.
La signifo de helpaĵo estas iom pli svaga. Principe ĝi estas io kio ne estas ekzakte la helpo, sed io kio rilatas al tio.
cellus (Погледати профил) 08. децембар 2012. 12.12.28
zan (Погледати профил) 09. децембар 2012. 03.22.52
sudanglo:... dankaĵo estas eble io konkreta donita kiel rekompenco .....La signifo de -aĵo dependas de radika verbo. Kiel vi opinias, la vortoj, dankaĵo kaj helpaĵo, ne estis taŭgaj por mia demando. Mi ŝanĝu tion al io, por kio oni danki aŭ helpi; tio ne estas homo sed ago, mi celas.
La signifo de helpaĵo estas iom pli svaga. Principe ĝi estas io kio ne estas ekzakte la helpo, sed io kio rilatas al tio.
cellus:sed multaj esperantistoj pensas ke "Mi helpas al vi" estas pli logika.Ĉu tiam oni povas diri, "Mi helpas al vi la laboron"? Aŭ oni diras nur "Mi helpas al vi en la laboro", kaj neniam "Mi helpas vian laboron"?
Mi opinias, ke oni rajtas uzi Esperanton simile al sia gepatra lingvo. Uzu laŭvole aŭ danki vin aŭ danki al vi. Ambaŭ estas kutimaj. Sed se alia esprimo ol kutimaj ne havas mallogikecon, ĉu oni ankaŭ ĝin permesas?
Mi volas demandi pri "Mi dankas vian helpon" kaj "Mi helpas vian laboron". Ĉu ili kontraŭas logikon?
scorpjke (Погледати профил) 10. децембар 2012. 17.54.19
cellus:sed multaj esperantistoj pensas ke "Mi helpas al vi" estas pli logika.Sed la vero estas, ke neniu de la priparolataj dirmanieroj estas pli logika.
zan:Ĉu tiam oni povas diri, "Mi helpas al vi la laboron"? Aŭ oni diras nur "Mi helpas al vi en la laboro", kaj neniam "Mi helpas vian laboron"?Bedaŭrinde oni uzas ambaŭ.
zan:Mi opinias, ke oni rajtas uzi Esperanton simile al sia gepatra lingvo. Uzu laŭvole aŭ danki vin aŭ danki al vi. Ambaŭ estas kutimaj. Sed se alia esprimo ol kutimaj ne havas mallogikecon, ĉu oni ankaŭ ĝin permesas?Vi eble pravas, sed iam tio povus okazigi malklarecon. Estus pli bone, se nur unu de ili estus ĝusta, sed bedaŭrinde (se mi scias ĝuste) reguloj permesas ambaŭ... Se mi, mi ĉiam diras "ion al iu" (ekz. helpi ion al iu). Mi esperas, ke per tio mia parolmaniero estas pli klara. Eĉ la vorton "demandi" mi uzas tiel (demandi ion al iu).
zan:Mi volas demandi pri "Mi dankas vian helpon" kaj "Mi helpas vian laboron". Ĉu ili kontraŭas logikon?Nu, laŭ ke mi jam diris, tio tute ne kontraŭas logikon, kaj mi mem pli ŝatas ĉi tiun dirmanieron. Sed eblas, ke iu ne ŝatus tian dirmanieron. Sed tio ne gravas!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
sudanglo (Погледати профил) 11. децембар 2012. 11.14.00
Ĉu tiam oni povas diri, "Mi helpas al vi la laboron"? Aŭ oni diras nur "Mi helpas al vi en la laboro", kaj neniam "Mi helpas vian laboron"Zan, statistike, ŝajne plej ofte, post 'helpi' la rekta objekto estas persona ekz min vin ilin ktp.
Mi dirus ke, pro la kutima uzo, 'mi helpis vian laboron' iom hezitigus la aŭdanton.
Tamen oni dirus frazon kiel 'tio helpis la transformiĝon al moderna demokratio' kie tute mankas la ideo de persono helpata.
Tio kontrastas kun mi helpis vian laboron kiu faciligas subkomprenon ke mi helpis vin.
Koncerne la strukturon de 'Mi helpis al vi la laboron' mi trovas ĝin kontraŭ-kutima. Tamen frazo de la strukturo 'Y-o helpis al Z-o X-i' estas tute normala.
zan (Погледати профил) 13. децембар 2012. 12.21.26
scorpjke:Dankon vian konsilon.zan:Mi volas demandi pri "Mi dankas vian helpon" kaj "Mi helpas vian laboron". Ĉu ili kontraŭas logikon?Nu, laŭ ke mi jam diris, tio tute ne kontraŭas logikon, kaj mi mem pli ŝatas ĉi tiun dirmanieron. Sed eblas, ke iu ne ŝatus tian dirmanieron. Sed tio ne gravas!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Esperanta verbo povas havi unu akuzativon. Pri du-objekta verbo(ekz:doni) oni devas fiksi, kiu el la du estu akuzativo, por ke oni ne konfuziĝu. Pri unu-objekta verbo, laŭ mia opinio, oni ne bezonas tiel rigoran fiksigon. Kiam oni demandas, "Kion vi helpis?", tiam ne gravas, ke la respondo estas aŭ homo aŭ ago. Ambaŭ esprimas simile, kaj ne okazas konfuzo.
sudanglo:Zan, statistike, ŝajne plej ofte, post 'helpi' la rekta objekto estas persona ekz min vin ilin ktp.Kiel ĉiam mi dankas vin. Via konsilo ankaŭ helpas al mi scii, kio estas kutimo en Esperanto. Ankaŭ en japana esperanta kurso oni instruas same kiel vi konsilas, sed sen kialo, kial oni ne diru "Mi helpis vian laboron". Mi nun konstatis, ke tio estas ne pro mallogikeco sed nur pro kutimo.
...
Koncerne la strukturon de 'Mi helpis al vi la laboron' mi trovas ĝin kontraŭ-kutima. Tamen frazo de la strukturo 'Y-o helpis al Z-o X-i' estas tute normala.