去目錄頁

Iun,al iu

Zofiabarańska, 2012年12月2日

讯息: 18

语言: Esperanto

Zofiabarańska (显示个人资料) 2012年12月6日下午12:24:55

Nun mi komprenas kaj mi scias kia maniere klarigi la aferon al miaj gekorespondantoj.

zan (显示个人资料) 2012年12月8日上午7:36:28

Zofiabarańska:Helpaĵo ankaŭ povas esti rekta objekto ĉu ne?
Doni kaj deziri postulas du objektojn, kiel oni menciis.(rekta=akuzativo, nerekta=al-komplemento)
Mi volas demandi pri helpi kaj danki.
Helpi kaj danki postulas unu objekton. Ĉu oni permesas, ke ĝi estas ato aŭ aĵo?

A)Mi helpas vin en la laboro. =helpato
B)Mi helpas vian laboron. =helpaĵo
C)Vi dankas min pro la helpo. =dankato
D)Vi dankas mian helpon. =dankaĵo

Ĉu ĉiuj ĉi ekzemploj estas ĝustaj, aŭ iuj estas malĝustaj?

sudanglo (显示个人资料) 2012年12月8日上午11:38:57

Dankato estas tiu kiun oni dankas (aŭ se vi preferas, al kiu oni dankas), kaj simile helpato - neniu problemo tie.

La diferenco inter dankaĵo kaj danko (laŭ mi) estas ke la danko estas la vorta esprimo, kaj dankaĵo estas eble io konkreta donita kiel rekompenco - ekz mi donis al li botelon da viskio kiel dankaĵon.

La signifo de helpaĵo estas iom pli svaga. Principe ĝi estas io kio ne estas ekzakte la helpo, sed io kio rilatas al tio.

cellus (显示个人资料) 2012年12月8日下午12:12:28

Verbo kiel doni, danki, servi, helpi estas traktataj malsimile en diversaj lingvoj. En mia denaska lingvo mi povas havi du-objektajn verbojn, ĉar la akuzativa objekto kaj la dativa havas la saman formon. En aliaj lingvoj oni distingas la dativan objekton de la akuzativa. Por esperanto mi supozas ke oni povas doni ion al iu. Oni povas danki iun por io aŭ danki al iu por io. Por mi estas normale diri "Mi helpas vin", sed multaj esperantistoj pensas ke "Mi helpas al vi" estas pli logika. Mi ne opinias ke estas granda problemo, kaj tiu aŭ alia formo povas funkcii.

zan (显示个人资料) 2012年12月9日上午3:22:52

sudanglo:... dankaĵo estas eble io konkreta donita kiel rekompenco .....
La signifo de helpaĵo estas iom pli svaga. Principe ĝi estas io kio ne estas ekzakte la helpo, sed io kio rilatas al tio.
La signifo de -aĵo dependas de radika verbo. Kiel vi opinias, la vortoj, dankaĵo kaj helpaĵo, ne estis taŭgaj por mia demando. Mi ŝanĝu tion al io, por kio oni danki aŭ helpi; tio ne estas homo sed ago, mi celas.

cellus:sed multaj esperantistoj pensas ke "Mi helpas al vi" estas pli logika.
Ĉu tiam oni povas diri, "Mi helpas al vi la laboron"? Aŭ oni diras nur "Mi helpas al vi en la laboro", kaj neniam "Mi helpas vian laboron"?

Mi opinias, ke oni rajtas uzi Esperanton simile al sia gepatra lingvo. Uzu laŭvole aŭ danki vindanki al vi. Ambaŭ estas kutimaj. Sed se alia esprimo ol kutimaj ne havas mallogikecon, ĉu oni ankaŭ ĝin permesas?

Mi volas demandi pri "Mi dankas vian helpon" kaj "Mi helpas vian laboron". Ĉu ili kontraŭas logikon?

scorpjke (显示个人资料) 2012年12月10日下午5:54:19

cellus:sed multaj esperantistoj pensas ke "Mi helpas al vi" estas pli logika.
Sed la vero estas, ke neniu de la priparolataj dirmanieroj estas pli logika.

zan:Ĉu tiam oni povas diri, "Mi helpas al vi la laboron"? Aŭ oni diras nur "Mi helpas al vi en la laboro", kaj neniam "Mi helpas vian laboron"?
Bedaŭrinde oni uzas ambaŭ.

zan:Mi opinias, ke oni rajtas uzi Esperanton simile al sia gepatra lingvo. Uzu laŭvole aŭ danki vindanki al vi. Ambaŭ estas kutimaj. Sed se alia esprimo ol kutimaj ne havas mallogikecon, ĉu oni ankaŭ ĝin permesas?
Vi eble pravas, sed iam tio povus okazigi malklarecon. Estus pli bone, se nur unu de ili estus ĝusta, sed bedaŭrinde (se mi scias ĝuste) reguloj permesas ambaŭ... Se mi, mi ĉiam diras "ion al iu" (ekz. helpi ion al iu). Mi esperas, ke per tio mia parolmaniero estas pli klara. Eĉ la vorton "demandi" mi uzas tiel (demandi ion al iu).

zan:Mi volas demandi pri "Mi dankas vian helpon" kaj "Mi helpas vian laboron". Ĉu ili kontraŭas logikon?
Nu, laŭ ke mi jam diris, tio tute ne kontraŭas logikon, kaj mi mem pli ŝatas ĉi tiun dirmanieron. Sed eblas, ke iu ne ŝatus tian dirmanieron. Sed tio ne gravas! ridulo.gif

sudanglo (显示个人资料) 2012年12月11日上午11:14:00

Ĉu tiam oni povas diri, "Mi helpas al vi la laboron"? Aŭ oni diras nur "Mi helpas al vi en la laboro", kaj neniam "Mi helpas vian laboron"
Zan, statistike, ŝajne plej ofte, post 'helpi' la rekta objekto estas persona ekz min vin ilin ktp.

Mi dirus ke, pro la kutima uzo, 'mi helpis vian laboron' iom hezitigus la aŭdanton.

Tamen oni dirus frazon kiel 'tio helpis la transformiĝon al moderna demokratio' kie tute mankas la ideo de persono helpata.

Tio kontrastas kun mi helpis vian laboron kiu faciligas subkomprenon ke mi helpis vin.

Koncerne la strukturon de 'Mi helpis al vi la laboron' mi trovas ĝin kontraŭ-kutima. Tamen frazo de la strukturo 'Y-o helpis al Z-o X-i' estas tute normala.

zan (显示个人资料) 2012年12月13日下午12:21:26

scorpjke:
zan:Mi volas demandi pri "Mi dankas vian helpon" kaj "Mi helpas vian laboron". Ĉu ili kontraŭas logikon?
Nu, laŭ ke mi jam diris, tio tute ne kontraŭas logikon, kaj mi mem pli ŝatas ĉi tiun dirmanieron. Sed eblas, ke iu ne ŝatus tian dirmanieron. Sed tio ne gravas! ridulo.gif
Dankon vian konsilon.ridulo.gif Mi ĝojas, ke vi komprenas min.

Esperanta verbo povas havi unu akuzativon. Pri du-objekta verbo(ekz:doni) oni devas fiksi, kiu el la du estu akuzativo, por ke oni ne konfuziĝu. Pri unu-objekta verbo, laŭ mia opinio, oni ne bezonas tiel rigoran fiksigon. Kiam oni demandas, "Kion vi helpis?", tiam ne gravas, ke la respondo estas aŭ homo aŭ ago. Ambaŭ esprimas simile, kaj ne okazas konfuzo.

sudanglo:Zan, statistike, ŝajne plej ofte, post 'helpi' la rekta objekto estas persona ekz min vin ilin ktp.
...
Koncerne la strukturon de 'Mi helpis al vi la laboron' mi trovas ĝin kontraŭ-kutima. Tamen frazo de la strukturo 'Y-o helpis al Z-o X-i' estas tute normala.
Kiel ĉiam mi dankas vin. Via konsilo ankaŭ helpas al mi scii, kio estas kutimo en Esperanto. Ankaŭ en japana esperanta kurso oni instruas same kiel vi konsilas, sed sen kialo, kial oni ne diru "Mi helpis vian laboron". Mi nun konstatis, ke tio estas ne pro mallogikeco sed nur pro kutimo.

回到上端