المشاركات: 7
لغة: Esperanto
Aaron94 (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2012 1:41:47 ص
Mi ne scias kiel klarigas ke mi igis la arbon stari.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2012 6:17:40 ص
RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2012 7:33:59 ص
Mi aĉetis ĝin iam dum la fruaj '90oj, kaj ankoraŭ uzas ĝin. Artefaritaj arboj nur malofte eluziĝas.
Ondo (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2012 10:42:52 ص
Aaron94:Ĉu povas oni diras: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, post tio, mi dekoris ĝin.Jes, vi povas tiel diri, se vi vere muntas la arbon kunmetante el pecoj. Se estas vera arbo, mi ne dirus "kunmetis", sed simple "Mi starigis la Kristnaskan arbon kaj ornamis ĝin."
Mi mem kutime unue forsegas pecon de la trunko por ke la arbo pli facile trinku tra la freŝa surfaco kaj pli longe bonfartu. Poste mi enportas la frostan arbon (abion) en la domon, metas ĝin en vazoforman stablon kun akvo kaj starigas la tuton sur la planko de nia sidĉambro. Mi lasas la froston degeli kelkan tempon kaj ornamas la branĉojn per kandeloj kaj aliaj brilaĵoj.
Aaron94 (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2012 2:47:30 م
Mia arbo estas tute artefarita ankaŭ, do mi devas kunmeti ĝin.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2012 4:16:11 م
Aaron94:Ĉu estas ĝusta: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, starigis ĝin, kaj ornamis/dekoris ĝin.Nu jes, se kunmeti vere estas la celata ideo, tio estas tute ĝusta.
Mia arbo estas tute artefarita ankaŭ, do mi devas kunmeti ĝin.
orthohawk (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2012 9:42:29 م
Aaron94:Ĉu povas oni diras: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, post tio, mi dekoris ĝin.Ĝuste: Ĉu oni povas diri....ktp.
Mi ne scias kiel klarigas ke mi igis la arbon stari.
Kaj, se vi ne deziras vidi la "kontraŭ-neologism-ist-ojn" timkaŭri, uzu "ornami" anstataŭ "dekori."
Je alia punkto: ĉu ĝustas la esprimo supre? "vidi la kontraŭneologismistojN timkaŭrI? Rusregule, oni dirus: ....vidi "kiel la kontraŭneolisimistoj timkaŭras..."