Към съдържанието

Kunmeti?

от Aaron94, 04 декември 2012

Съобщения: 7

Език: Esperanto

Aaron94 (Покажи профила) 04 декември 2012, 01:41:47

Ĉu povas oni diras: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, post tio, mi dekoris ĝin.

Mi ne scias kiel klarigas ke mi igis la arbon stari.

darkweasel (Покажи профила) 04 декември 2012, 06:17:40

Kial ne starigisinstalis? Kunmetis sonas, kvazaŭ la kristnaskarbo antaŭe konsistus el diversaj partoj, kiujn vi kunmetis.

RiotNrrd (Покажи профила) 04 декември 2012, 07:33:59

Mia kristnaskarbo ja konsistas el diversaj partoj, kiujn mi kunmetas. Ĝi estas tute artefarita, kaj plejtempe enskatolas dispece.

Mi aĉetis ĝin iam dum la fruaj '90oj, kaj ankoraŭ uzas ĝin. Artefaritaj arboj nur malofte eluziĝas.

Ondo (Покажи профила) 04 декември 2012, 10:42:52

Aaron94:Ĉu povas oni diras: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, post tio, mi dekoris ĝin.
Jes, vi povas tiel diri, se vi vere muntas la arbon kunmetante el pecoj. Se estas vera arbo, mi ne dirus "kunmetis", sed simple "Mi starigis la Kristnaskan arbon kaj ornamis ĝin."

Mi mem kutime unue forsegas pecon de la trunko por ke la arbo pli facile trinku tra la freŝa surfaco kaj pli longe bonfartu. Poste mi enportas la frostan arbon (abion) en la domon, metas ĝin en vazoforman stablon kun akvo kaj starigas la tuton sur la planko de nia sidĉambro. Mi lasas la froston degeli kelkan tempon kaj ornamas la branĉojn per kandeloj kaj aliaj brilaĵoj.

Aaron94 (Покажи профила) 04 декември 2012, 14:47:30

Ĉu estas ĝusta: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, starigis ĝin, kaj ornamis/dekoris ĝin.

Mia arbo estas tute artefarita ankaŭ, do mi devas kunmeti ĝin.

darkweasel (Покажи профила) 04 декември 2012, 16:16:11

Aaron94:Ĉu estas ĝusta: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, starigis ĝin, kaj ornamis/dekoris ĝin.

Mia arbo estas tute artefarita ankaŭ, do mi devas kunmeti ĝin.
Nu jes, se kunmeti vere estas la celata ideo, tio estas tute ĝusta.

orthohawk (Покажи профила) 05 декември 2012, 21:42:29

Aaron94:Ĉu povas oni diras: Mi kunmetis la kristnaskan arbon, post tio, mi dekoris ĝin.

Mi ne scias kiel klarigas ke mi igis la arbon stari.
Ĝuste: Ĉu oni povas diri....ktp.

Kaj, se vi ne deziras vidi la "kontraŭ-neologism-ist-ojn" timkaŭri, uzu "ornami" anstataŭ "dekori."

Je alia punkto: ĉu ĝustas la esprimo supre? "vidi la kontraŭneologismistojN timkaŭrI? Rusregule, oni dirus: ....vidi "kiel la kontraŭneolisimistoj timkaŭras..."

Обратно нагоре