Al contingut

pro kio...?

de jdh694, 6 de desembre de 2012

Missatges: 14

Llengua: Esperanto

RiotNrrd (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2012 6.42.21

Tiam, kiam mi estis studento, dum la 1970-oj, mia lernejo instruis la hispanan, la germanan, kaj la francan. La hispana estis la plej populara tiutempe. La studentoj de la germana estis plejparte knaboj, kaj la studentoj de la franca estis plejparte knabinoj.

Mi studis la germanan dum 4.5 jaroj, kaj la francan dum tri (mi estis la sola knabo inter la knabinoj). Mi ne povas aŭ paroli aŭ legi unu aŭ la alian, nuntempe.

Hodiaŭ mi kredas ke la lingvoj en la lernejoj ĉi tie ŝanĝiĝis ekde mia studentotagoj. Mi lastatempe aŭdis ke la hispana estas ankoraŭ la plej populara. Mi ne scias plene pri la aliaj lingvoj, sed mi aŭdas pli pri la ĉina, la japana, kaj la rusa ol la germana kaj la franca nuntempe.

Usonanoj plejparte ne volas lerni fremdajn linvojn, ĉar ili ne havas bezonon lerni alian lingvon. La lernado de alia lingvo - eĉ Esperanto - estas laborega. Do, kiel iu ajn, iuj usonanoj lernas, kaj la plejmulto ne zorgas.

Masoris (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2012 8.22.15

Ciuokaze, multaj usonaj instruistoj por angla lingvo, venas Koreio. Malgraŭ ili instruas anglan lingon al koreoj, per la fremda lingvo, multaj el ili tute ne havas kapablon paroli fremdan lingvon krom la angla. Tio estas tute stranga afero, mi pensas. Kvankam ili neniam lernis freamdan lingvon, tamen ili instruas freamdan lingvon.

vincas (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2012 19.44.29

jdh694:Pro kio multaj Usonanoj estas malvolonta al lernas plia lingvo(j)?
Eble ili estas tro pigraj aŭ ne vidas kialon por lerni novajn lingvojn.

jdh694 (Mostra el perfil) 10 de desembre de 2012 18.40.06

vincas:
jdh694:Pro kio multaj Usonanoj estas malvolonta al lernas plia lingvo(j)?
Eble ili estas tro pigraj aŭ ne vidas kialon por lerni novajn lingvojn.
Jes, iuj Usonanoj estas pigraj, sed kiel povas Usonanoj fiksas la problemo?

Tornar a dalt