Al la enhavo

Nova Lingvo

de stuff, 2012-decembro-06

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

stuff (Montri la profilon) 2012-decembro-06 21:55:40

Mi amas Esperanton, sed mi volas lerni novan lingvon, kiu estas facila lerni, kaj estas uzita en la tuta. L lingvo prefere devas esti natura, fakta lingvo (mi ne parolas Esperanto ne estas reala!), kaj usi la alfabeto Latina. Ti povas helpi min?

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-06 22:37:23

stuff:kaj estas uzita en la tuta.
En la tuta kio?

stuff (Montri la profilon) 2012-decembro-06 22:47:08

darkweasel:
stuff:kaj estas uzita en la tuta.
En la tuta kio?
En la tuta mondo! Mi bedaŭri, en anglo "en la tuta" signifas "ĉie".

Cisksje (Montri la profilon) 2012-decembro-06 23:53:55

stuff:
darkweasel:
stuff:kaj estas uzita en la tuta.
En la tuta kio?
En la tuta mondo! Mi bedaŭri, en anglo "en la tuta" signifas "ĉie".
Ĉu vere? Mi ne aŭdis tion. Eble ĝi estas Usona afero?

stuff (Montri la profilon) 2012-decembro-07 00:06:31

Mi ne kompreni kion ti parolis. Ti ne aŭdas min?

brw1 (Montri la profilon) 2012-decembro-07 05:18:46

La Francan lingvon aŭ Hispanan lingvon ambaŭ estas facila por esperantisto mi lernis la francan lingvon antaŭ esperanto. Multaj de vortoj de Anglan lingvon en esperanton. Bonan ŝancon.

traduklon francan
Le Francais ou espagnol sont tous les sont facile pour esperantiste. J'ai appris francais avant esperanto. Beaucoup de mots anglais en esperanto. Bonne chance.

hebda999 (Montri la profilon) 2012-decembro-07 05:44:26

stuff:
darkweasel:
stuff:kaj estas uzita en la tuta.
En la tuta kio?
En la tuta mondo! Mi bedaŭri, en anglo "en la tuta" signifas "ĉie".
sed vi skribas esperante, ne angle.

OlivarboFR34 (Montri la profilon) 2012-decembro-08 23:05:09

Pardonu, estas malfacile por mi simple respondi.

(Laŭ mi, malmultaj lingvoj estas plurlande oficialaj aŭ tre grandskale uzataj, ili ja estas naturaj sed ŝajnas malfacilaj ĉu pro la ortografio ĉu pro la gramatiko.

Jes la hispana havas simplan ortografion, latinan alfabeton, sed kiel aliaj lingvoj malfacilan gramatikon.

Facilaj lingvoj estas ĉu planitaj ĉu naskiĝas (nature aŭ ne) kiel simplaj interlingvaĵoj, sed ili ne estas grandskale uzataj en pluraj landoj.

Ekzistas provo de simpligo de la malfacila angla en globiŝ-on, do tio estas parte nenatura lingvo. (Mi ne scias ĉu tio estas vere kompleta lingvo, ĉu tio estas ankoraŭ angla lingvo aŭ fakte malsama lingvo, ĉu tiu lingvo estas vere tiom simpla...)

Oni ankaŭ povas dubi pri la ekzisto de limo inter natura kaj planita lingvo.)

darkweasel (Montri la profilon) 2012-decembro-08 23:18:46

OlivarboFR34:
Jes la hispana havas simplan ortografion, latinan alfabeton, sed kiel aliaj lingvoj malfacilan gramatikon.
La gramatiko de la hispana ŝajnas al mi kompare al multaj aliaj lingvoj relative facila, speciale se oni jam scias aliajn hindeŭropajn/latinidajn lingvojn.

Arseno (Montri la profilon) 2012-decembro-16 14:15:53

stuff:
darkweasel:
stuff:kaj estas uzita en la tuta.
En la tuta kio?
En la tuta mondo! Mi bedaŭri, en anglo "en la tuta" signifas "ĉie".
Vi pravas, en angla lingvo ekzistas la adverbo "in the all", sed en ĉi tiu adverbo la vorto "all" estas substantivo, ne adjektivo. T. e. pli parse-ebla varianto estus "in the universe", ĉi tiu varianto facile tradukeblus: "en la mondo". En angla lingvo ekzistas regulo, ke se antaŭ vorto estas artikolo "the", la vorto estas substantivo. Se la vorto "all" estus adjektivo, post la vorto estus la vorto "one": "in the all one". Do, la afero estas vera vortludo...

P.S. Ne ekzistas alia planlingvo, kiu tiom multon da uzantoj havas. Naciaj lingvoj, mi opinias, ne plaĉos al vi, ĉar ĉiu nacia lingvo plenas da idiotismoj, dialektoj, ktp. Vi tutvive ĝin lernos, sed tiuj homoj, kiuj sukcesis lerni ĝin infane, ridetos pri via nivelo. Sed ekzistas planlingvoj, kiuj, ne havante popularon tutmonde, estas interesaj al specialaj homoj, ekzemple, Loĝbano. Sed ĉi tiu varianto taŭgas nure se vi estas matematikisto, ŝajnas, ke vi volas lingvon, taŭgan universale ridulo.gif, t. e. neekzistantan...

Reen al la supro