Kwa maudhui

Kiel mi povas serĉi "se...do..." en Tekstaro

ya 黄鸡蛋, 12 Desemba 2012

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

黄鸡蛋 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 5:57:43 asubuhi

Fakte mi ĉiam opinias, ke "se...do..." anstataŭ "se...tiam..." estas malĝusta uzado. Tamen mi volas fari serĉon en Tekstaro por vidi ĉu ili ambaŭ estas uzataj. Sed ŝajnas ke estas malfacile fari tiajn serĉojn...

Ĉu vi havas bonan ideon?

Demian (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 6:34:16 asubuhi

黄鸡蛋:Fakte mi ĉiam opinias, ke "se...do..." anstataŭ "se...tiam..." estas malĝusta uzado. Tamen mi volas fari serĉon en Tekstaro por vidi ĉu ili ambaŭ estas uzataj. Sed ŝajnas ke estas malfacile fari tiajn serĉojn...

Ĉu vi havas bonan ideon?
Mi faris tiun ĉi serĉon ĉe Google

intext:se intext:do site:tekstaro.com

kaj trovis tiun ĉi frazon ĉe tiu ĉi retpaĝo:

"Se vi elektas, ke la serĉo pludaŭru, tiam post atingo de la maksimumo, la serĉilo raportas nur la nombron da trafoj, sed ne la efektivajn trafojn."

Ankaŭ, serĉinte per

intext:se intext:tiam site:tekstaro.com

Tiu ĉi frazo montriĝas:

"Se vi jam antaŭe uzis la serĉilon, tiam indas relegi la klarigojn."

黄鸡蛋 (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 6:37:45 asubuhi

Demian:

Mi ne vidas "do" en via unua frazo trovita...

Kaj krome, mi volas serĉi en la tekstoj en Tesktaro, sed ne en la priskriboj, helpoj de Tekstaro...

Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 7:11:41 asubuhi

黄鸡蛋:Fakte mi ĉiam opinias, ke "se...do..." anstataŭ "se...tiam..." estas malĝusta uzado. Tamen mi volas fari serĉon en Tekstaro por vidi ĉu ili ambaŭ estas uzataj. Sed ŝajnas ke estas malfacile fari tiajn serĉojn...

Ĉu vi havas bonan ideon?
En tekstaro, oni povas serĉi per regulaj esprimoj. Mi serĉis tion:

\bse\b[^,]*, do\b

Klarigoj:
\b estas por limo de vorto
[^,]* kongruas kun 0…n signoj, kiuj ne estas komo.

Per tiu regula esprimo, me trovis plurajn ekzemplojn en la tekstaro. Ĉu ili estas ĝustaj, mi ne scias. Mi fakte scivolas pri tio, por eble aldoni laŭbezone regulojn al la gramatika kontrolilo Lingvoilo.

Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 7:17:55 asubuhi

Dominique:
黄鸡蛋:Fakte mi ĉiam opinias, ke "se...do..." anstataŭ "se...tiam..." estas malĝusta uzado. Tamen mi volas fari serĉon en Tekstaro por vidi ĉu ili ambaŭ estas uzataj. Sed ŝajnas ke estas malfacile fari tiajn serĉojn...

Ĉu vi havas bonan ideon?
En tekstaro, oni povas serĉi per regulaj esprimoj. Mi serĉis tion:

/bse/b[^,]*, do/b

Klarigoj:
/b estas por limo de vorto
[^,]* kongruas kun 0…n signoj, kiuj ne estas komo.

Per tiu regula esprimo, me trovis plurajn ekzemplojn en la tekstaro. Ĉu ili estas ĝustaj, mi ne scias. Mi fakte scivolas pri tio, por eble aldoni laŭbezone regulojn al la gramatika kontrolilo Lingvoilo.
Fakte anstataŭ /b mi volis skribi "backslash b" sed la forumo ŝajne ne ebligas tajpi tion! Mi ankaŭ provis enmeti por backslash, sed ankaŭ tio ne funkcias en la forumo de Lernu.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 11:37:09 asubuhi

Se vi volas ke \ aperu en mesaĝoj ĉe Lernu, necesas tajpi ĝin dufoje.

Dominique (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2012 11:44:13 alasiri

sudanglo:Se vi volas ke aperu en mesaĝoj ĉe Lernu, necesas tajpi ĝin dufoje.
Dankon, mi redaktis mian unuan mesaĝon uzante \ dufoje. Funkcias. Tamen, ne funkcias kiam oni alklikas la butonon «Antaŭmontri» (oni vidas du \ anstataŭ unu). Ankaŭ ne funkcias, kiam oni tajpas la butonon «Redakti» (la du \ fariĝas unu \ anstataŭ du).

scorpjke (Wasifu wa mtumiaji) 15 Desemba 2012 9:48:14 asubuhi

Mi komprenas tion, kial laŭ vi tiu uzado estas malĝusta. Ankaŭ mi ĝin ial malŝatas. Fakte oni ne bezonas kaj la vorton "do" kaj la vorton "tiam", ĉar anstataŭ "se A, do B" oni rajtas diri "se A, B" aŭ "B, se A". Sed al mi ŝajnas, ke logike la rilato inter "se" kaj "do" samas la rilaton inter "kiam" kaj "tiam".

dombola (Wasifu wa mtumiaji) 15 Desemba 2012 12:47:24 alasiri

黄鸡蛋: Sed ŝajnas ke estas malfacile fari tiajn serĉojn...

Ĉu vi havas bonan ideon?
Por trovi purajn esprimojn tajpu:

" se do ".

Ne uzu la citilojn nek la punkton.
Notu spacon antaŭ se kaj post do.

黄鸡蛋 (Wasifu wa mtumiaji) 16 Desemba 2012 10:24:18 asubuhi

scorpjke:Mi komprenas tion, kial laŭ vi tiu uzado estas malĝusta. Ankaŭ mi ĝin ial malŝatas. Fakte oni ne bezonas kaj la vorton "do" kaj la vorton "tiam", ĉar anstataŭ "se A, do B" oni rajtas diri "se A, B" aŭ "B, se A". Sed al mi ŝajnas, ke logike la rilato inter "se" kaj "do" samas la rilaton inter "kiam" kaj "tiam".
Mi uzus "Se... tiam". Tiu esprimo estas Zamenhofa, dum "se... do..." nepre ne estas. Certe, juĝi nur laŭ Zamenhofeco ne estas tre bone nun, en la moderna tempo.

Kurudi juu