У садржају

Kiun - kion?

од HaleBopp, 12. децембар 2012.

Поруке: 13

Језик: Esperanto

HaleBopp (Погледати профил) 12. децембар 2012. 12.26.27

Saluton!

Mi nuntempe legas esperantan tradukon de la unua volumo de Harry Potter, "Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj". Ĝi estas tradukita de George Baker and Don Harlow.

Ĉe la paĝo 21 (ĉapitro 3), estas la jena frazo :

"Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko."

Mi lernis, ke kiam la subfrazo priskribas O-tabelvorton, oni uzu la rilatan vorton "kio" anstataŭ "kiu".

Kion vi pensas pri tio?

Dankon ridulo.gif

darkweasel (Погледати профил) 12. децембар 2012. 12.28.49

Jes, vi pravas, jen eraro. Se vi havas la saman tradukon, kiun mi iam legis, ĝi ja ŝajnas ankoraŭ ne provlegita versio, en kiu estas ankaŭ aliaj eraroj.

HaleBopp (Погледати профил) 12. децембар 2012. 16.25.49

Dankon pro via respondo.

La dokumento, kiun mi printis nomiĝas 'Hari Potter kaj la Sxtono de la Sagxuloj 2-02-05.doc'.
La traduko datiĝas de 2004, do ŝajnas ke kelkajn eraroj estis korektitaj en 2005, sed ne ĉiuj.

Rugxdoma (Погледати профил) 12. децембар 2012. 19.13.06

HaleBopp:Saluton!
"Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko."
Mi ne komprenas la la uzon de la vorto "ties". Kiam oni devas uzi "ties"? Jam ekzistas "lia" kaj "sia"? Ĉu "ties" havas alian signifikon ol "lia"?

antoniomoya (Погледати профил) 12. децембар 2012. 19.35.31

Rugxdoma:
HaleBopp:Saluton!
"Tiun vesperon, reveninte de la laboro, onklo Verno faris ion, kiun li neniam antaŭe faris; li vizitis Hari en ties ŝranko."
Mi ne komprenas la uzon de la vorto "ties". Kiam oni devas uzi "ties"? Jam ekzistas "lia" kaj "sia"? Ĉu "ties" havas alian signifikon ol "lia"?
Bonega demando! Mi ankaŭ ne multe komprenas la uzon de tiu vorto.

Darkweasel, ĉu vi povus helpi nin?

Antaŭdankon.

Amike.

HaleBopp (Погледати профил) 12. децембар 2012. 20.01.46

ties ŝranko = la ŝranko de tiu

Esperanto estas tre libera lingvo, kie eksistas multaj malsamaj manieroj por diri saman ideon.
Ekzemple pri posedo :
- la ŝranko de Hari
- lia ŝranko
- la Haria ŝranko
- ties ŝranko

Ĉi tie "ties" havas preskaŭ la saman signifon kiel "lia", sed "ties" havas montrovortan sencon, ne "lia".

darkweasel (Погледати профил) 12. децембар 2012. 21.27.57

HaleBopp:
La dokumento, kiun mi printis nomiĝas 'Hari Potter kaj la Sxtono de la Sagxuloj 2-02-05.doc'.
Mi havas la saman dokumenton, kaj tie ja dum legado vidis kelkajn erarojn.

Koncerne lia/ŝia/ĝia kaj ties, povas esti bona stilo uzi la unuajn por montri subjekton de antaŭa frazo, kaj la duan por montri alian frazparton de ĝi. Alie ne estas granda diferenco.

Sahaquiel (Погледати профил) 12. децембар 2012. 21.28.48

Mi ie legis ke ties oni povas anstaŭigi per ĝia, aŭ alia posesiva formo.

Rugxdoma (Погледати профил) 13. децембар 2012. 20.19.09

darkweasel:
Koncerne lia/ŝia/ĝia kaj ties, povas esti bona stilo uzi la unuajn por montri subjekton de antaŭa frazo, kaj la duan por montri alian frazparton de ĝi. Alie ne estas granda diferenco.
Ĉu ne devas esti "sia" por montri subjekton? Ĉu do "lia" estas neebla ĉi tie?

darkweasel (Погледати профил) 13. децембар 2012. 21.39.29

Rugxdoma:
darkweasel:
Koncerne lia/ŝia/ĝia kaj ties, povas esti bona stilo uzi la unuajn por montri subjekton de antaŭa frazo, kaj la duan por montri alian frazparton de ĝi. Alie ne estas granda diferenco.
Ĉu ne devas esti "sia" por montri subjekton? Ĉu do "lia" estas neebla ĉi tie?
En tiu ĉi specifa okazo jes, devus esti sia, se temus pri la ŝranko de Verno.

Mi tamen ne dirus, ke lia estas malebla. Tio, kion mi skribis en mia lasta mesaĝo, estas nur stila rekomendo, vidu en PMEG: Ties - tio aplikeblas ĉefe tiam, kiam necesas fari distingon.

Вратите се горе