Vai all’indice

Finmanĝi

di HaleBopp, 14 dicembre 2012

Messaggi: 10

Lingua: Esperanto

HaleBopp (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 12:27:02

Saluton! ridulo.gif

Kelfoje mi renkontas la verbon "finmanĝi", kiu celas signifi "fini manĝi". Ekzemple in Tekstaro :
1- kiam oni finmanĝas oni metas forkon kaj tranĉilon paralele unu apud la alian sur sia telero.
2- Nur finmanĝinte, mia patro rakontis, kio okazis.

Sed tio estas problemo por mi. Mi klarigas.
Logike "finmanĝi" devus signifi "manĝi la finon", kaj "fini la manĝon" devus esti tradukita per manĝfini.
Do en la ekzemplo 1, kiam oni finmanĝas oni estas mangânto la finon de la manĝo, do oni ankoraŭ bezonas manĝilojn, ĉu ne? Oni ne plu bezonas manĝilojn kiam oni finis la manĝon, do kiam oni manĝfinis. Sed nenie mi renkontis tiun verbon "manĝfini".

Ĉu vi komprenas min? Kio estas viaj opinioj pri tio?

Dankon!

Kaj espereble ne baldaŭ finmondos… heeem, mondfinos.

Tjeri (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 14:05:09

Logike "finmanĝi" devus signifi "manĝi la finon",
Tute ne. Normale, kunmetitaj verboj ne povas signifi: verbo+rekta objekto. Oni ne ĵurnalolegas, supmanĝas, amikrenkontas. Oni legas ĵurnalon, manĝas supon, kaj renkontas amikon, sed oni povas rapidlegi (rapide legi) aŭ manmanĝi (manĝi per manoj).
Ekzistas kelkaj, sed oni povas supozi ke la kunmetita vorto origine ne estis verbo sed substantivo: partopreno (preno de parto), fiŝkaptado (kaptado de fiŝoj), ktp,el kiu oni poste kreis verbon: partopreni, fiŝkapti...

HaleBopp (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 15:40:52

Konsentite.

Sed se mi matenmanĝas, tio signifas ke mi manĝas matene, do se mi finmanĝas, tio signifus ke mi manĝas fine, aŭ ĉe la fino de la manĝo. Tamen mi ankoraŭ manĝas, ĉu?
Sed en la ĵusaj ekzemploj, aspektas ke "finmanĝas" signifas ke oni ne plu manĝas ĉar la tuta mangô estas finita.

Do se mi estas manĝanta la deserton, ĉu mi povas diri "mi finmanĝas" aŭ me devas atendi, ke ne plu estos deserto por diri "mi finmanĝas"??

tommjames (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 16:07:56

HaleBopp, en Esperanto ne estas rigida semantika kadro ene de kiu ni determinas la signifojn de vortkonstruoj. Ne indas diri ke finmanĝi "devas" signifi tion aŭ alion. La cela senco de la vorto estas klara en tiuj frazoj kiujn vi citis, do kio estas la problemo?

HaleBopp (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 18:36:31

tommjames:HaleBopp, en Esperanto ne estas rigida semantika kadro ene de kiu ni determinas la signifojn de vortkonstruoj.
Mi ne plene konsentas, kaj en via ekzemplo, se ne estus kadro, oni konfuzus 'vortkontruoj' kaj 'konstruovortoj'.

Esperanto estas tre preciza lingvo, kaj mi ne komprenis la precizan sencon de 'finmanĝi', ĉar miaopinie la ago aspektis pli fini ol manĝi.

Sed danke al Tjeri, mi nun komprenas ke 'finmanĝi' signifas 'manĝi ĝisfine'. Do la ago vere estas 'manĝi' kaj nun estas tute klare en mia menso! ridulo.gif

antoniomoya (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 19:09:58

HaleBopp:Sed danke al Tjeri, mi nun komprenas ke 'finmanĝi' signifas 'manĝi ĝisfine'. Do la ago vere estas 'manĝi' kaj nun estas tute klare en mia menso!
Ŝajnas ke la senco estas la sama ol kiam oni diras, ekzemple, "finlegi" aŭ "finlerni":

-Mi finlegis la ĵurnalon.
-Mi finlernis la lecionon.

Ĉu?

Amike.

darkweasel (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 20:25:04

antoniomoya:
HaleBopp:Sed danke al Tjeri, mi nun komprenas ke 'finmanĝi' signifas 'manĝi ĝisfine'. Do la ago vere estas 'manĝi' kaj nun estas tute klare en mia menso!
Ŝajnas ke la senco estas la sama ol kiam oni diras, ekzemple, "finlegi" aŭ "finlerni":

-Mi finlegis la ĵurnalon.
-Mi finlernis la lecionon.

Ĉu?
Certe jes.

tommjames (Mostra il profilo) 14 dicembre 2012 22:09:45

HaleBopp:se ne estus kadro, oni konfuzus 'vortkontruoj' kaj 'konstruovortoj'.
Mi ne diris, ke ne estas kadro. Mi diris ke ne estas rigida kadro. Jen grava diferenco.

sudanglo (Mostra il profilo) 15 dicembre 2012 13:48:02

Oni ne plu bezonas manĝilojn kiam oni finis la manĝon
Prave.

Tial via unua frazo (1.) estus pli klara se reverkita.

Ekz. - Finmanĝinte oni metas la manĝilaron ...Kiam oni ne plu volas manĝi oni signalas tion per meto...Kiam oni finis manĝi oni metas ...

Ke 'fintrinki' estas iel trinki montriĝas tre klare en frazo kiel - fintrinkante sian duan tason da kafo Maigret sin levis de la matenmanĝa tablo kaj paŝis al la fenestro

黄鸡蛋 (Mostra il profilo) 16 dicembre 2012 03:56:03

fin- funkcias kiel prefikso en tiuj vortoj. <- Mia respondo ŝajnas tro mallonga kompare kun la aliaj... senkulpa.gif

Torna all’inizio