Al la enhavo

Demando al parolantoj de la rusa

de Heliogabalus, 2012-decembro-16

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Heliogabalus (Montri la profilon) 2012-decembro-16 10:29:16

Mi lernas la rusan, kaj mi tre ŝatas la lingvon, tamen mi havas dubon:

Kio estas la diferenco inter la verbo есть kaj съесть
Mi scias ke есть kaj поесть estas paro da verboj, neperfektiva kaj perfektiva, sed kio estas la loko de съесть
Ĉu ambaŭ signifas manĝi? tiam, kiel uzi ilin?

???????????

amelia12 (Montri la profilon) 2012-decembro-16 11:35:12

Mi kredas, ke oni diras съесть, se oni volus diri, ke iu formanĝis (kaj ekzemple nun ne estas manĝaĵo sur la telero). Kaj есть oni diras se oni nur volas diri, ke iu manĝis.

Kuĉer (Montri la profilon) 2012-decembro-16 11:55:39

Vi iomete mislernis - la paro neperfektiva-perfektiva estas есть-съесть. Поесть havas sencan subsignifon de iometeco. Mi provos esprimi la diferencon inter ili per Esperantaj sufiksoj.

есть - manĝi (neperfektiva)
съесть - (fin)manĝi (pefektiva)
поесть - manĝeti

Я не очень хотел есть, поэтому я поел суп, но не съел его до конца.
Mi ne tre volis manĝi, tial mi manĝetis supon, sed ne finmanĝis ĝin.

kelkaj aliaj verboj kun la radiko ест-:

доесть - manĝi ĝis fino
выесть - elmanĝi, ekz, выесть самую вкусную часть торта - elmanĝi la plej bongustan parton de torto
заесть - kunmanĝi, ekz, заесть суп хлебом - kunmanĝi supon kun pano
надъесть - mordeti nur pecon, ekz, надъесть торт - mordeti pecon de torto
проесть - tramanĝi, ekz, мыши проели дыру в мешке - musoj tramanĝis truon en sako

Sukceson al vi en lernado de tiom malfacila lingvo, kiel la rusa!

troyshadow (Montri la profilon) 2012-decembro-16 14:04:26

La plej grava diferenco inter поесть kaj съесть estas jena:
se vi diras "я поел" tio signifas ke vi mangxis suficxe,vi finis mangxi,vi estas sata(kvankam,eble la mangxito ne finigxis)
kaj "я съел" signifas ke vi mangxis la mangxiton tutan(kvankam vi eble restis malsata,sed tio,kion vi mangxis,finigxas)

Kuĉer (Montri la profilon) 2012-decembro-17 09:02:02

Nu, mi ne dirus ke "поесть" signifas manĝi sufiĉe - ĝi signifas manĝi IOM. Manĝi sufiĉe ja esprimeblas per "наесться". Sed la signifon de "съесть" vi priskribis trafe - ĝi signifas "manĝi ĝis fino" aŭ "manĝi tutaĵon".

Heliogabalus (Montri la profilon) 2012-decembro-18 06:21:51

Сейчас я хорошо понимаю! ridulo.gif

Mi pensas ke la miskompreno venis post legi ĉi tiun paĝon, tie oni indikas ke kaj съесть kaj поесть estas perfektivaj, sed sen plia ekspliko.

Se mi bone komprenis, la strukturo estas samkiel esperanto: meti prepoziciojn antaŭ verbo por krei novajn verbojn. Estas tre klare por mi.

Mi provos uzi ĝin:

Я был токой голоден, что я съел всю еду.

Mi dankas al ĉiuj, speciale al Kuĉer pro la detalema ekspliko. La vortprovizo tre utilos.

ridego.gif

troyshadow (Montri la profilon) 2012-decembro-18 08:54:05

mi iome korekti vin:
'я был тАк голоден,что съел всю еду'
aux
'я был тАкИМ голоднЫМ,что съел всю еду'
1)kun mallongaj adjektivoj oni uzas adverbojn kaj adverbajn pronomojn
2)kun la verbo 'быть' oni kutime uzas instrumentan kazon
3)kaj tute ne necesas uzi la vorton 'еда' kun la verbo 'есть'-rusanoj evitas uzi sam- kaj proksimradikojn en unu sama frazo.
amike

Heliogabalus (Montri la profilon) 2012-decembro-19 09:18:45

Dankon pro la klarigo. Foje okazas ke, kiam oni penas skribi en fremda lingvo, oni daŭre pensas komplikan strukturon kiam la korekta(j) frazo(j) estas la plej simplaj.

sergejm (Montri la profilon) 2012-decembro-19 12:19:03

Verboj sen prepozicio kutime estas gramatike neperfektivaj. Ili havas -as, -is kaj -os tempojn:
я ем, я ел, я буду есть [яблоко]- mi manĝas, mi mangis, mi manĝos [pomon].
Per aldono de prefikso oni faras perfektivan verbon. Ĝi ne havas -as tempon:
я съем, я съел [яблоко] - mi finmanĝos, mi finmanĝis [pomon].
Per aldono de sufikso al tiu verbo oni faras neperfektivan verbon:
я съедаю, я съедал, я буду съедать [по яблоку в день]- mi finmanĝadas, mi finmanĝadis, mi finmanĝados [po pomon ĉiutage].

Reen al la supro