Więcej

Interlingua

od edu500ac, 19 grudnia 2012

Wpisy: 42

Język: Esperanto

edu500ac (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 05:17:44

Mi konis junan eksterlandanon, mi kredas ke li estas Dano, kiu parolas lingvon interesan. Li diris ke la nomo de la lingvo estas cite Interlingua. Li ankaŭ diris ke ekzistas du formoj de cite Interlingua. La unuan formon proponis matematiko el Italio, kies nomo estas Gieuseppe Peano. Mi lernis pri tiu Peano, kiam mi studis matematikon. Mi kredas ke li inventis sistemon por provi teoremojn pri entijeroj. La lingva formo de Peano estas pli simpla kaj amuza, laŭ la junulo el Danio, sed li (la junulo, ne Peano) preferas la duan formon, ĉar ĝi sonas pli nature, kaj milionoj da homoj komprenas ĝin pli facile.

Ĉiuj homoj de mia urbeto, kiuj komunikis kun la Dana junulo, povis kompreni lin perfekte. Li iris al manĝejo, kie ŝoforoj de kamionoj kaj aŭtobusoj kutime manĝas. Li parolis al kelnerinoj, kiuj povis kompreni lin bonege, graŭ deklaro far ili al mi. Li ankaŭ parolis al ŝoforoj, por peti senpagan veturon al Brazilia Urbo. La Dano ne tre bone povis kompreni nin, sed ĉiuj ĉeestantoj komprenis lin sen malfacileco. Mi konkludis ke li ne tiel bone komprenis nin, ĉar li ofte diris cite "Parla plus lentemente, per favor", "Io non comprende", "Dice que de novo, per favor", k.t.p. Ĉiun vorton li prononcis malrapide, kaj paŭzis iomete inter la vortoj.

La Dano diris ke milionoj da homoj komprenas na Interlingua. Li ankaŭ diris ke li povas bone kompreni parolantojn de la Itala lingvo, kaj de la Hispana. Li ne tiel bone komprenas la Portugalan lingvon, sed la parto, kiun li komprenas, sufiĉas por vojaĝi tra Brazilo.

La Dano bone scipovas la Anglan lingvon, sed ne multaj homoj en Sudameriko komprenas lin, kiam li parolas Angle, sed ĉiuj komprenas na Interlingua, laŭ sia travivaĵo.

Pro scivolemo kaj kuriozaĵo, mi vizitis TTT-paĝon pri cite Interlingua. La adreso estas http://www.interlingua.com/

En tiu paĝo, estas multaj tekstoj, kiujn mi legis facile, kaj tute komprenis. Kiam mi aŭdas parolantojn de mia nacia lingvo kiu vivas en la deklivaj montetoj de Rio de Janeiro, aŭ en Portugalio, aŭ en Afriko, mi ne komprenas ilin bone. Portugalojn mi preskaŭ ne komprenas je televido, aŭ filmoj. Sed mi ne perdis eĉ unu vorton de la Radio Interlingua, kvankam hieraŭ mi aŭdis parolanton de Interlingua unuafoje. Antaŭ tri tagoj mi ne scias ke cite Interlingua ekzistis.

Sendube, Interlingua estas pli facila al parolantoj de la Portugala lingvo, ol la Portugala lingvo mem. Mia demando: Ĉu cite Interlingua estas facila nur por parolantoj de Portugala, Hispana kaj Itala lingvoj? Ĉu parolantoj de la Franca lingvo komprenas bone na Interlingua? Ĉu Usonanoj komprenas ĝin? Ĉu Germanoj? Ĉu Rusoj? Ĉu Helenoj? La Dano diris ke Danoj, kaj Svedoj komprenas facile na Interlingua.

antoniomoya (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 07:44:22

Longa pri-interlingua parolado, Edu!
(vian esperanton oni komprenas senprobleme) ridulo.gif

Amike.

Kirilo81 (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 08:12:02

Via amiko miksis du senrilatajn planlingvojn: Latino sine flexione de Giuseppe Peano (1903), kiun oni nomis ankaŭ "Interlingua", kaj Interlingua de Alexander Gode (1951). Dum la unua estas, kiel la nomo diras, simpligita latina, la dua estas reguligita kompromiso inter la itala, franca, angla(!), hispana kaj portugala.

Por mi kiel germano, kiu ne parolas latinidan lingvon, Interlingvao ne estas pli facile komprenebla ol iu alia planlingvo (escepte de Volapuko okulumo.gif) aŭ latinida lingvo (danke al Esperanto kaj la latina mi povas pli-malpli kompreni francajn kaj italajn faktekstojn). Similajn spertojn havis kolegino (anglisto) de mi el Lepsiko, kiu faris eksperimenton kun siaj studentoj pri la pasiva kompreno de Interlingvao: Ili komprenis eble 70-80% de la teksto.

Do Interlingvao vere faciligas la komprenon nur por parolantoj de unu el la menciitaj kvin lingvoj, sed por aliaj homoj kaj por ĉiuj, kiuj volas ĝin paroli/skribi, ĝi pro la manko de minimume regula vortfarado estas apenaŭ pli facila ol latinida etnolingvo, ĝia ununura avantaĝo estas la manko de neregulaj verboj kaj de la konkordo de la adjektivo.

MoutOp (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 08:13:12

Interlingvao uzas vortojn el latinidaj lingvoj kaj angla lingvo. Logike, do, Interlingvao estas facile komprenata de ĉi tiuj, kiu parolas latinidajn lingvojn kaj, sed malpli, anglan (aŭ, sed ankoraŭ malpli, germanajn lingvojn). Pli via lingvo estas malsama ol latina, pli vi havas problemojn per kompreni. Mi ne parolas pri ĉinoj, araboj aŭ hungaroj, kiu ne parolas mem hindeŭropajn lingvojn! Kun Interlingvao, vi povas esti iom komprenata ĉi tie. Estas jam bone, sed estas multe klopodoj por malmulte gajno, ĉu ne ?

Sahaquiel (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 22:16:31

Mi iomete lernis Interlingvaon. Por kompreni estas facilegegege, kiuj konas latinidajn lingvojn ne havus problemon konpreni ĝin. Sed por skribi aux sprimi sin ja estas problemo, pro la nereguleco, cxefe en la prononcado.

Estas amuza lingvo, sed nur utila por kiuj komprenas latinidajn lingvojn.

edu500ac (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 22:44:17

MoutOp:Interlingvao uzas vortojn el latinidaj lingvoj kaj angla lingvo. Logike, do, Interlingvao estas facile komprenata de ĉi tiuj, kiu parolas latinidajn lingvojn kaj, sed malpli, anglan (aŭ, sed ankoraŭ malpli, germanajn lingvojn). Pli via lingvo estas malsama ol latina, pli vi havas problemojn per kompreni. Mi ne parolas pri ĉinoj, araboj aŭ hungaroj, kiu ne parolas mem hindeŭropajn lingvojn! Kun Interlingvao, vi povas esti iom komprenata ĉi tie. Estas jam bone, sed estas multe klopodoj por malmulte gajno, ĉu ne ?
Mi dankas al vi pro via respondo. Ŝajnis al mi ke Interlingvao estus malfacila al homoj kiuj parolas France, ĉar la Franca lingvo ne similas al Latina lingvo tiel kiel la Portugala, la Itala aŭ la Hispana lingvoj. Ŝajno trompas. Mi opiniis erare.

Antaŭ ol lerni la Francan lingvon, mi iris al Quebec, kaj ne komprenis eĉ unu vorton. Nun mi lernis la Francan lingvon, kaj komprenas ĝin bone (mi ankoraŭ havas problemon pri la sensona E, sed mi klopodas por korekti mian prononcon). Do mi konkludis erare ke la Francoj ne povus kompreni la aliajn Latinidajn lingvojn aŭ na Interlingua facile.

Parenteze, via landkarto ne montras Latinidajn lingvojn en Afriko. Mi povas diri pro sperto ke preskaŭ ĉiuj Angolanoj parolas Portugale. Mi ankaŭ scias ke estas multaj landoj en Afriko kie la plimulto da popolo parolas France.

edu500ac (Pokaż profil) 19 grudnia 2012, 23:06:53

Kirilo81:
Por mi kiel germano, kiu ne parolas latinidan lingvon, Interlingvao ne estas pli facile komprenebla ol iu alia planlingvo (escepte de Volapuko okulumo.gif) aŭ latinida lingvo (danke al Esperanto kaj la latina mi povas pli-malpli kompreni francajn kaj italajn faktekstojn). Similajn spertojn havis kolegino (anglisto) de mi el Lepsiko, kiu faris eksperimenton kun siaj studentoj pri la pasiva kompreno de Interlingvao: Ili komprenis eble 70-80% de la teksto.
Laŭ via kolegino ŝiaj studentoj povas kompreni 70-80% elcenton de la teksto. Ŝajnas al mi ke 70-80% elcento de la teksto sufiĉas por la komunikado. Sed eble la lernejo instruas bone Latinidan lingvon kaj Anglan lingvon. Ĉu vi kredas ke Germano kiu ne studas en lernejo sen enfazo por lingvoj ankaŭ komprenas 70-80% elcenton de teksto?

Krom tio mi povas kompreni parolatan Interlinguaon, ne nur tekston. Vi kredas ke Germano povas kompreni 70-80% elcenton de parolata Interlingvao? Mi pensas ke tiu valoron estas tre alta, ĉar kiam mi aŭdas muzikon aŭ vidas filmon en Esperanto (Incubus, Gerda Malaperis, Atako de la Lunaj Zombioj, La stelo), mi komprenas nur 70-80% elcenton de la dialogoj. Serioze mi komprenas ĉion el Gerda kaj el La Stelo, kaj 90% el Lunaj Zombioj, kaj 70% el Incubus.

antoniomoya (Pokaż profil) 20 grudnia 2012, 07:27:55

edu500ac:Antaŭ ol lerni la Francan lingvon, mi iris al Quebec, kaj ne komprenis eĉ unu vorton.
Ne strange. Mi finlernis la francan (tiu kiu estas parolata en Francujo), kaj kiam mi poste renkontis kebekulon (ĉefe kiam li interparolis kun sia filino), mi komprenis preskaŭ nenion el ilia parolado.

La franca, laŭ mi, tiom prononce kiom vortare, malproksimiĝas el la aliaj latinidaj lingvoj. Mi kapablas kompreni la italan aŭ la portugalan eĉ sen neniam studi ilin. Sed la franca estas alia afero.

Amike.

pdenisowski (Pokaż profil) 1 stycznia 2013, 01:40:56

edu500ac: Mia demando: Ĉu cite Interlingua estas facila nur por parolantoj de Portugala, Hispana kaj Itala lingvoj? Ĉu parolantoj de la Franca lingvo komprenas bone na Interlingua? Ĉu Usonanoj komprenas ĝin?
Mi estas kaj esperantisto kaj interlinguisto. Kiel Usonano kiu konas la latinAn kaj kelkaj latinIDajn lingvojn, mi povas legi kaj kompreni Interlingua'n senprobleme. Miaj infanoj (kiuj konas iomete la francan kaj hispanan lingvojn) povas legi interlinguajn tekstojn preskaŭ senprobleme.

Parenteze, mi redaktas kaj esperantan kaj interlinguan vortarojn por anglaparolantoj :

http://www.denisowski.org/Esperanto/ESPDIC/espdic_...

http://www.denisowski.org/Interlingua/IEDICT/iedic...

Amike,

Paul

Kirilo81 (Pokaż profil) 4 stycznia 2013, 11:49:21

edu500ac:Laŭ via kolegino ŝiaj studentoj povas kompreni 70-80% elcenton de la teksto. Ŝajnas al mi ke 70-80% elcento de la teksto sufiĉas por la komunikado. Sed eble la lernejo instruas bone Latinidan lingvon kaj Anglan lingvon. Ĉu vi kredas ke Germano kiu ne studas en lernejo sen enfazo por lingvoj ankaŭ komprenas 70-80% elcenton de teksto?
Jes, 70-80% estas relative multe, tamen por la pretendo de Interlingvao ĝi estas malmulta, precipe kiam oni pripensas, ke Interlingvao "foroferas" facilecon de lingvoproduktado favore al pasiva kompreno. Por mi Esperanto estas pli bona kompromiso inter tiuj du kontraŭdiraj polusoj.
La studentoj plejparte konis nur la anglan, miascie, kaj la miskomprenoj do same kiel ĉe mi ofte estis ĉe konjunkcioj, kiujn ili ne komprenis, tiel ke ili ne povis scii, ĉu temas pri "kvankam" aŭ "ĉar", do tute malaj interpretoj!

edu500ac:Krom tio mi povas kompreni parolatan Interlinguaon, ne nur tekston. Vi kredas ke Germano povas kompreni 70-80% elcenton de parolata Interlingvao?
Mi neniam aŭdis iun paroli Interlingvaon, sed verŝajne mi komprenus multe malpli, simile al kiam mi aŭdas la francan aŭ italan.

Wróć do góry