Al la enhavo

Interlingua

de edu500ac, 2012-decembro-19

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

brw1 (Montri la profilon) 2013-februaro-11 07:00:47

kiom da parolantoj havas interlingua?

PosmoX (Montri la profilon) 2013-marto-01 20:21:41

Mi komprenas Interlingvo kiam legas ĉar mi parolas la Hispanan. Sed unu aĵo estas kompreni kaj alia estas paroli kaj skribi en ĉi tiu lingvo.
Interlingvo nur havas malmulte parolantojn egale al Ido.
Mi pensas ke Esperanto estas la plej bone internacia lingvo. Kvankam Interlingvo povas esti uzata por skribi tekstoj por personoj kiuj ne scias neniu iternacia lingvo. Do, se ili estas latinoj povos kompreni ĝin.

BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2013-marto-01 21:33:14

brw1:kiom da parolantoj havas interlingua?
Ĝi havas malmultajn parolantojn, multegajn komprenantojn. Por mi interlingvao estas nur kuriozaĵo, kaj neniel komparebla kun Esperanto. Tamen ĝi estas bona paŝeto al latinidaj lingvoj, kaj bona helpilo por plu kompreni la "latinon vulgaran."

brw1 (Montri la profilon) 2013-marto-01 22:19:17

Dankon! Mi lernas esperanto kaj pli utilaj lingvoj por nun kaj baldaŭ mi povas decidi pri Interlingua. Kiam vi povas kompreni ĝi estas bona tamen ĝi estas pli grava de usi la lingvojn.

bartlett22183 (Montri la profilon) 2013-marto-02 18:31:12

PosmoX:Mi komprenas Interlingvo kiam legas ĉar mi parolas la Hispanan. Sed unu aĵo estas kompreni kaj alia estas paroli kaj skribi en ĉi tiu lingvo. ...
Ankaŭ mi havas la saman travivaĵon rilate al esperanto. Mi povas legi ĝin sufice bone, sed mi havas grandan malfacilecon skribiparoli ĝin. (Efektive, mi neniam parolis/as esperanton.)

Paŭlo

Ferdinand Cesarano (Montri la profilon) 2013-marto-02 19:38:23

Estas mia granda plezuro vidi ke kelkaj el ni uzas aŭ lernas Interlingvon! Mi volas instigi la lernadon de tiu belega lingvo al ĉiu Esperantisto kiu latinidan lingvon ajnagrade konas.

Mi volas mencii ke la frato de Sahaquiel havas retejon en kiu li prezentas Interlingvon al Esperantistoj: http://interlingvoporesperantistoj.blogspot.com/

Kaj mi volas danki al PDenisowski, kies Interlingvan vortaron mi ofte uzas.

Ekzistas babilado en Interlingvo en la IRC-a kanalo #Interlingua. Tiun kanalon oni povas atingi per la retejo http://webchat.freenode.net . Plue, ekzistas Interlingva retejo nomata Interforo http://interforo.org ; en tiu retejo estas babilejo. Bedaŭrinde, tiu babilejo estas ĝis nun ne multe uzata; sed ni estas liberaj ekuzi ĝin!

En Facebook, estas du bonaj Interlingvo-grupoj:

http://www.facebook.com/groups/interlingua.IALA/
http://www.facebook.com/groups/interlinguamatre/

Mi sendas miajn ĝisdatiĝojn en Facebook per tri lingvoj: Esperanto, Interlingvo, kaj la angla. http://facebook.com/FerdinandCesarano .

Mi volas fine mencii ke mi sendas en Twitter sole en Esperanto kaj en Interlingvo. http://twitter.com/FechjoCesarano .

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-marto-02 20:04:47

Mi volas atentigi, ke la kutima nomo de "Interlingua" en Esperanto estas "Interlingvao".
Resti ĉe tiu nomo estas tiom pli konsilinde, ĉar inter-lingvo havas alian interpreton.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-marto-06 07:19:57

Remus:Estas tre kurioza, ke la granda parto de parolantoj de Interlingvo loĝas en landoj kie la nacia lingvo NE estas latinida.
Eble tio funkcias laŭ la principo "ĉio transmara - ĉarma kaj kara".
Kaj aliflanke kiel parolanto de la germana mi havus moralan problemon aniĝi al planlingvo ĝermaneca, kiu estas por neĝermanoj ne pli bone komprenebla ol iu ajn ĝermana etnolingvo.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-marto-06 11:12:59

Kirilo81:
Remus:Estas tre kurioza, ke la granda parto de parolantoj de Interlingvo loĝas en landoj kie la nacia lingvo NE estas latinida.
Eble tio funkcias laŭ la principo "ĉio transmara - ĉarma kaj kara".
Kaj aliflanke kiel parolanto de la germana mi havus moralan problemon aniĝi al planlingvo ĝermaneca, kiu estas por neĝermanoj ne pli bone komprenebla ol iu ajn ĝermana etnolingvo.
vi pravas, mi memoras ke antaŭ antaŭ la apero de la interreto la solaj konataj lingvoj estis e-o, ido kaj interlingvao, ĉiuj latinemaj, kaj la malpli konataj projektoj ankaŭ estis preskaŭ ĉiuj latinidaj, aŭ eĉ hispanidaj! kiel latino tio ĝenis min.
sed, kial la interlingvistoj decidis ke la interlingvo devus esti latinida kaj ne internacia?

Ferdinand Cesarano (Montri la profilon) 2013-marto-07 01:43:31

Kirilo81:Mi volas atentigi, ke la kutima nomo de "Interlingua" en Esperanto estas "Interlingvao".
Resti ĉe tiu nomo estas tiom pli konsilinde, ĉar inter-lingvo havas alian interpreton.
Mi scias pri tiu kutima nomado; sed mi tute oponas ĝin. La plej rekta nomo de tiu lingvo en Esperanto estas "Interlingvo".

Veras ke "interlingvo" estas ĝenerala vorto kiu nomas ajnan lingvon tiel uzatan, inkluzive Esperanton. Kaj do? Ekzistas interlingvo kiu nomiĝas "Interlingvo". Analoge, oni povus verki libron nomatan "Libro".

Plue, oni menciante la fakton ke la vorto "interlingvo" havas alian signifon devas memori ke havas alian signifon ankaŭ ka vorto "esperanto".

Verdire, la nomo "Interlingua" estas malbona. Estas nekompreneble ke Gode kaj la aliaj kreintoj ne elektis nomon pli bonan, ekz-e la nomon "Latino Moderne" aŭ la nomon "Romanica". (Flanke: ambaŭ tiuj menciitaj nomoj estiĝis uzataj de postaj lingvaj projektoj.)

Sed Gode (kaj liaj kunlaborantoj) elektis nomon kiu havas du grandajn difektojn. La unua estas tiu difekto kiun menciis Kirilo: la vorto "interlingua" estas termino ĝenerala -- kaj tio veras eĉ en Interlingvo mem! Oni povas tiuilingve diri ke "il existe un interlingua que es nominate 'Interlingua'."

La dua difekto konsistas el la fakto ke tiu nomo estis jam antaŭfoje uzata kiel la dua nomo de la "Latino sine Flexione" de Peano. (Oni povas diri ke ĝi estis dufoje antaŭe uzata, se oni inkluzivas la francecan version "Interlingue", kiu estis la dua nomo de la lingvo dekomence nomata "Occidental".)

Do estas multaj kialoj por malŝati la elekton de la sialingva nomo "Interlingua" Sed tiun elekton ili ja faris; kaj ni devus pritrakti tiun realan aferon, malgraŭ tio ke tiu elekto estas ege neideala.

Estas neniu bona kialo krei la torditan vorton "Interlingvao". Ni simple uzu la plej rektajn vortojn "Interlingvo" por nomi la lingvon, kaj "Interlingvano" por nomi parolanton (tiulingve "Interlinguano" ).

Ni vidu la aferon enkadre de la 15a regulo, kiu diras ke internacia vorto kiu devenas de unu fonto estu uzata en Esperanto per adaptiĝo al la Esperanta ortografio. La lingvo sialigve nomata "Interlingua" estas nomata "Interlingua" en ĉiu alia lingvo; tiu vorto do estas internacia. Kaj la adaptiĝo al Esperanta ortografio donas la formon "Interlingvo". Tial tiun formon mi uzas kaj konsilas.

Jen bona retejo kiu uzas tiun formon: Interlingvo por Esperantistoj http://interlingvoporesperantistoj.blogspot.com

Reen al la supro