Więcej

Interlingua

od edu500ac, 19 grudnia 2012

Wpisy: 36

Język: Esperanto

brw1 (Pokaż profil) 11 lutego 2013, 07:00:47

kiom da parolantoj havas interlingua?

PosmoX (Pokaż profil) 1 marca 2013, 20:21:41

Mi komprenas Interlingvo kiam legas ĉar mi parolas la Hispanan. Sed unu aĵo estas kompreni kaj alia estas paroli kaj skribi en ĉi tiu lingvo.
Interlingvo nur havas malmulte parolantojn egale al Ido.
Mi pensas ke Esperanto estas la plej bone internacia lingvo. Kvankam Interlingvo povas esti uzata por skribi tekstoj por personoj kiuj ne scias neniu iternacia lingvo. Do, se ili estas latinoj povos kompreni ĝin.

BenjamenoPoeto (Pokaż profil) 1 marca 2013, 21:33:14

brw1:kiom da parolantoj havas interlingua?
Ĝi havas malmultajn parolantojn, multegajn komprenantojn. Por mi interlingvao estas nur kuriozaĵo, kaj neniel komparebla kun Esperanto. Tamen ĝi estas bona paŝeto al latinidaj lingvoj, kaj bona helpilo por plu kompreni la "latinon vulgaran."

brw1 (Pokaż profil) 1 marca 2013, 22:19:17

Dankon! Mi lernas esperanto kaj pli utilaj lingvoj por nun kaj baldaŭ mi povas decidi pri Interlingua. Kiam vi povas kompreni ĝi estas bona tamen ĝi estas pli grava de usi la lingvojn.

bartlett22183 (Pokaż profil) 2 marca 2013, 18:31:12

PosmoX:Mi komprenas Interlingvo kiam legas ĉar mi parolas la Hispanan. Sed unu aĵo estas kompreni kaj alia estas paroli kaj skribi en ĉi tiu lingvo. ...
Ankaŭ mi havas la saman travivaĵon rilate al esperanto. Mi povas legi ĝin sufice bone, sed mi havas grandan malfacilecon skribiparoli ĝin. (Efektive, mi neniam parolis/as esperanton.)

Paŭlo

Kirilo81 (Pokaż profil) 2 marca 2013, 20:04:47

Mi volas atentigi, ke la kutima nomo de "Interlingua" en Esperanto estas "Interlingvao".
Resti ĉe tiu nomo estas tiom pli konsilinde, ĉar inter-lingvo havas alian interpreton.

Kirilo81 (Pokaż profil) 6 marca 2013, 07:19:57

Remus:Estas tre kurioza, ke la granda parto de parolantoj de Interlingvo loĝas en landoj kie la nacia lingvo NE estas latinida.
Eble tio funkcias laŭ la principo "ĉio transmara - ĉarma kaj kara".
Kaj aliflanke kiel parolanto de la germana mi havus moralan problemon aniĝi al planlingvo ĝermaneca, kiu estas por neĝermanoj ne pli bone komprenebla ol iu ajn ĝermana etnolingvo.

baibaibibi (Pokaż profil) 6 marca 2013, 11:12:59

Kirilo81:
Remus:Estas tre kurioza, ke la granda parto de parolantoj de Interlingvo loĝas en landoj kie la nacia lingvo NE estas latinida.
Eble tio funkcias laŭ la principo "ĉio transmara - ĉarma kaj kara".
Kaj aliflanke kiel parolanto de la germana mi havus moralan problemon aniĝi al planlingvo ĝermaneca, kiu estas por neĝermanoj ne pli bone komprenebla ol iu ajn ĝermana etnolingvo.
vi pravas, mi memoras ke antaŭ antaŭ la apero de la interreto la solaj konataj lingvoj estis e-o, ido kaj interlingvao, ĉiuj latinemaj, kaj la malpli konataj projektoj ankaŭ estis preskaŭ ĉiuj latinidaj, aŭ eĉ hispanidaj! kiel latino tio ĝenis min.
sed, kial la interlingvistoj decidis ke la interlingvo devus esti latinida kaj ne internacia?

brw1 (Pokaż profil) 8 marca 2013, 04:16:12

Unu nomo estas grava sed,pli grava estas se ni komprenas viajn mesaĝojn.

pdenisowski (Pokaż profil) 10 marca 2013, 17:14:20

Ferdinand Cesarano:Kaj mi volas danki al PDenisowski, kies Interlingvan vortaron mi ofte uzas.
Ne dankinde ridulo.gif Mi kompilas kaj esperantan kaj interlingvan vortarojn

Esperanto-Angla Vortaro
Interlingua-Angla Vortaro

Amike,

Paul

Wróć do góry