Pri interreto
貼文者: davidemarchiani, 2012年12月19日
訊息: 16
語言: Esperanto
davidemarchiani (顯示個人資料) 2012年12月19日下午7:02:53
mihxil (顯示個人資料) 2012年12月19日下午8:15:08
davidemarchiani:La angla lingvo superregas interreto kaj komputoro. Kion vi opinias? Laŭ mian opinion, la esperanta lingvo devus esti la unua interreta kaj komputora lingvo.Lingvo kies anoj ŝajne eĉ ne jam interkonsentis pri la uzinda vorto, eble ne tre taŭgus por tio.
Sahaquiel (顯示個人資料) 2012年12月19日下午10:11:46
novatago (顯示個人資料) 2012年12月19日下午11:29:12
mihxil:Eble ne estas konsento por komputikaj vortoj (fakte mi dirus ke ja ests ĉar PIV havas vortojn pri la afero; serĉu en vortaro.net la radikon "komput" ). Tamen estas ege absurde, juĝi ĉu estas aŭ ne konsento, aŭ sugesti ke ne ekzistas konsento pro mesaĝo de iu, kiu evidente estas komencanto.davidemarchiani:La angla lingvo superregas interreto kaj komputoro. ... Laŭ mian opinion, la esperanta lingvo devus esti la unua interreta kaj komputora lingvo.Lingvo kies anoj ŝajne eĉ ne jam interkonsentis pri la uzinda vorto, eble ne tre taŭgus por tio.
Kritekemo ne samas al pravemo.
Ĝis, Novatago.
mihxil (顯示個人資料) 2012年12月20日上午7:26:11
novatago: Tamen estas ege absurde, juĝi ĉu estas aŭ ne konsento, aŭ sugesti ke ne ekzistas konsento pro mesaĝo de iu, kiu evidente estas komencanto.Mi celis precipe montri la ironion de la tuta demando.
Mi supozas ke pri 'computer' efektive estas vere ke 'komputilo' finvenkis. Kvankam ekzemple la lernu-vortaro NL-EO por 'computer' ankoraŭ sugestas du vortojn, do la kompatinda komencanto devas elekti sen ia ajn klarigo inter la du. La EN-EO-vortaro eĉ donas tri eblojn. Por la vorto 'printer' la lernu-vortaro EN-EO donas du variaĵojn, kiuj fakte ambaŭ estas malsamaj al la sugesto de la NL-EO-vortaro.
Kaj tio estas nur tre konataj vortoj, do mi restas ankaŭ nekonvinkita ke esperanto vere taŭgas por preni tiun rolon de 'komputila lingvo'.
Chainy (顯示個人資料) 2012年12月20日上午8:10:06
mihxil:Mi supozas ke pri 'computer' efektive estas vere ke 'komputilo' finvenkis. Kvankam ekzemple la lernu-vortaro NL-EO por 'computer' ankoraŭ sugestas du vortojn, do la kompatinda komencanto devas elekti sen ia ajn klarigo inter la du. La EN-EO-vortaro eĉ donas tri eblojn.Jes, la Lernu-vortaro donis iujn fuŝtradukojn por tiu ĉi vorto. Vi certe pravas, ke 'komputilo' nun estas la preferata vorto. Mi do ŝanĝis la tradukon en la Lernu-vortaro por la nederlanda, angla, germana, rusa kaj slovaka lingvoj.
mihxil:Por la vorto 'printer' la lernu-vortaro EN-EO donas du variaĵojn, kiuj fakte ambaŭ estas malsamaj al la sugesto de la NL-EO-vortaro.Oni povas argumenti pri tiu ĉi termino. Ambaŭ vortoj (presilo kaj printilo) ja estas uzataj, kaj do mi inkluzivis ambaŭ por ke legantoj povu mem decidi, kiu formo pli plaĉas...
Sed, mi dirus, ke la traduko en la NL-EO-vortaro ja estas iom stranga kaj ne tre ofta (surpaperigilo!). Verŝajne indas forigi tiun vorton kaj ŝanĝi la tradukon al 'presilo/printilo'.
hebda999 (顯示個人資料) 2012年12月20日上午10:11:25
printer : presilo
printer : printilo (inf.)
inkjet printer : inkŝpruca printilo (inf.)
inkjet printer : inkĵeta printilo (inf.)
inkjet printer : inkŝpruca presilo (inf.)
dot matrix printer : nadlara printilo (inf.)
dot matrix printer : matrica printilo (inf.)
laser printer : lasera presilo (inf.)
laser printer : lasera printilo (inf.)
line printer : rapidpresilo (inf.)
line printer : liniprintilo (inf.)
...
Oijos (顯示個人資料) 2012年12月20日上午10:28:16
Sed ĝi ne troveblas en Lernu!-vortaro. Kiel oni ricevas la eblon ŝanĝi ĝin?
mihxil (顯示個人資料) 2012年12月20日下午7:25:45
Chainy: Sed, mi dirus, ke la traduko en la NL-EO-vortaro ja estas iom stranga kaj ne tre ofta (surpaperigilo!). Verŝajne indas forigi tiun vorton kaj ŝanĝi la tradukon al 'presilo/printilo'.Ĝi supozeble estas prenita el la vortaro de Middelkoop. Ankaŭ mi havas ĝin, kaj lernis per ĝi. Mi fakte verŝajne ankoraŭ emus pro tio uzi 'surpaperigilo'.
Mi ne scias ĉu tiu vortarero estis bazita je io ajn, aŭ ĉu sinjorino Middelkoop simple elpensis ĝin por la okazo. Io kio suspekteble ne maloftas ĉe esperantaj vortaroj....
Altebrilas (顯示個人資料) 2012年12月21日下午3:01:55
Pli freŝaj statistikoj estos bonvenaj!