multaj adjektivoj, ĉiuj por unu ano de la aro
של bluephoenix, 20 בדצמבר 2012
הודעות: 3
שפה: Esperanto
bluephoenix (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2012, 21:04:34
Mi scias, ke la plureco de adjektivo kaj objekto devas esti same. Ekz, "mia griza kato" kaj "miaj grizaj katoj". Do, kion mi skribas, se mi kunmetas multajn objektojn, uzante multaj adjektivoj sametempe, sed ĉiuj adjektivoj priskribas nur unun de la aro?
Ĉu: latituda kaj longituda koordinatoj
Aŭ: latitudaj kaj longitudaj koordinatoj
Laŭ mia pensado, unu ano de koordinatoj estas latitudo, la alia estas long-o. Estas unu de ĉiuj, ne multaj. Mi volas diri "lat-a koord-o kaj long-a koord-o" mallonge, ne "lat-aj koord-oj kaj long-aj koord-oj".

tommjames (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2012, 21:12:01
Se unu koordinato estas latituda kaj unu estas longituda, vi povas diri "latituda kaj longituda koordinatoj", laŭ la PMEG-a ekzemplo:
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.
bluephoenix (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2012, 22:55:30
tommjames:Se unu koordinato estas latituda kaj unu estas longituda, vi povas diri "latituda kaj longituda koordinatoj", laŭ la PMEG-a ekzemplo:Dankon!
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.