去目錄頁

multaj adjektivoj, ĉiuj por unu ano de la aro

bluephoenix, 2012年12月20日

讯息: 3

语言: Esperanto

bluephoenix (显示个人资料) 2012年12月20日下午9:04:34

Mi scias, ke la plureco de adjektivo kaj objekto devas esti same. Ekz, "mia griza kato" kaj "miaj grizaj katoj". Do, kion mi skribas, se mi kunmetas multajn objektojn, uzante multaj adjektivoj sametempe, sed ĉiuj adjektivoj priskribas nur unun de la aro?

Ĉu: latituda kaj longituda koordinatoj
Aŭ: latitudaj kaj longitudaj koordinatoj

Laŭ mia pensado, unu ano de koordinatoj estas latitudo, la alia estas long-o. Estas unu de ĉiuj, ne multaj. Mi volas diri "lat-a koord-o kaj long-a koord-o" mallonge, ne "lat-aj koord-oj kaj long-aj koord-oj".

tommjames (显示个人资料) 2012年12月20日下午9:12:01

Se unu koordinato estas latituda kaj unu estas longituda, vi povas diri "latituda kaj longituda koordinatoj", laŭ la PMEG-a ekzemplo:

Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.

bluephoenix (显示个人资料) 2012年12月20日下午10:55:30

tommjames:Se unu koordinato estas latituda kaj unu estas longituda, vi povas diri "latituda kaj longituda koordinatoj", laŭ la PMEG-a ekzemplo:

Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.
Dankon!

回到上端