Til innholdet

Ĉu ĉi tio estas ĝusta?

fra Aaron94,2012 12 21

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

efilzeo (Å vise profilen) 2013 1 17 19:03:58

Ĉu mi povas diri maltre kiel "ne tre"?

Tempodivalse (Å vise profilen) 2013 1 17 20:01:36

efilzeo:Ĉu mi povas diri maltre kiel "ne tre"?
Mia serĉo de la Tekstaro ne rezultigis trafojn por "maltre". Mi kredas ke, kvankam oni tiun vorton teorie rajtas elpensi, ĝi ne havus la sencon "ne tre". Memoru, ke la vorto (aŭ afikso) "ne-" indikas nur mankon, tamen "mal-" rekte indikas malsamecon, malecon de la sekvaĵo. Do "maltre" havus signifon pli proksiman al "malmulte".

Tibake til toppen