Al la enhavo

Mortpuno pro stupro - viaj opinioj

de Demian, 2012-decembro-23

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-20 19:30:10

Mi kredas ke malfacilas por mi paroli pri tio senemocie. Vi feliĉe neniam havis persone la problemon. Eble ni lasu la aferon tia ĉar vi ŝajne iomete mokemas

Sunjo (Montri la profilon) 2013-majo-25 14:47:02

robbkvasnak:Mi kredas ke malfacilas por mi paroli pri tio senemocie.
Tio estas komprenebla. Tamen mi sentas la bezonon de respondi tiun vian eldiron:
robbkvasnak:Anstataŭ mortpuno por stuprinto mi proponas stupron de la stuprinto fare de grupo da unuopuloj.
Unue mi kredas ke tia puno estus malpli puno (kun la celo ke tiaj krimoj ne plu okazu) sed venĝo. Tial mi opinias ke estas bona ke en la modernaj socioj kiel mi konas ilin la viktimoj de krimoj nek rajtas juĝi mem nek rajtas puni mem.

Krome mi forte timus ke se tia puno ekzistus tiaj krimoj okazus ne malpli oftaj sed pli oftaj ĉar ĝi malplialtigus la limon de homeca konduto.
Kaj mi opinias ke malliberejoj kaj psikologiaj terapioj pli efike malhelpas novajn tiajn krimojn.

Kaj fine restas la demando kiu faru tian punon. Ĉu tiu ankoraŭ povus esti bona fidinda aminda homo aŭ ĉu li poste ne ankaŭ estu punenda? Mi opinias ke ĉiuj argumentoj kontraŭ mortpuno validas ankaŭ kontraŭ punstupro. Kun la aldono ke almenaŭ en kelkaj landoj kie la mortpuno ankoraŭ estas laŭleĝa oni almenaŭ provas ebligi "humanan morton" sen nenecesa suferigo. La celo de punstupro senescepte estus suferigo.

Reen al la supro