Al la enhavo

..tion, kion...

de Simon Pure, 2012-decembro-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Simon Pure (Montri la profilon) 2012-decembro-23 10:26:47

Mi ne certas kiel uzi 'tion, kion' en frazoj. Ĉu la sekva frazo estas ĝusta?

Vi ne povas abdiki vian respondecon. Vi devas fari tion, kion estas ĝusta kaj morala.

Timtim (Montri la profilon) 2012-decembro-23 20:58:56

Simon Pure:Mi ne certas kiel uzi 'tion, kion' en frazoj
Kiam uzi "tion" ne estu problemiga, do mi imagas, ke via demando celas kiam uzi "tion, kion" kaj kiam "tion, kio".

Kian k-vorton uzi dependas de la rolo kiun ĝi ludas en la frazeto.

- Mi vidis tion, kio okazis = Mi vidis tion. Ĝi okazis.

- Mi audis tion, kion ŝi diris = Mi aŭdis tion. Ŝi diris ĝin. Ne eblas "tion, kio ŝi diris" ĉar ĉar jam "ŝi" estas la subjekto.

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-decembro-23 21:52:42

Simon Pure:Mi ne certas kiel uzi 'tion, kion' en frazoj. Ĉu la sekva frazo estas ĝusta?

Vi ne povas abdiki vian respondecon. Vi devas fari tion, kion estas ĝusta kaj morala.
Mi dirus: "Vi ne povas eviti vian respondecon. Vi devas fari tion kio estas ĝusta kaj morala".

Amike.

Simon Pure (Montri la profilon) 2012-decembro-28 18:26:21

黄鸡蛋:
Parenteze mi pensas ke via uzado de "abdiki" ne ĝustas.
Kial? En la Angla mi uzas abdiki kiel ĉi tio ekzemplo.

Ondo (Montri la profilon) 2012-decembro-28 19:49:11

Simon Pure:
黄鸡蛋:
Parenteze mi pensas ke via uzado de "abdiki" ne ĝustas.
Kial? En la Angla mi uzas abdiki kiel ĉi tio ekzemplo.
Vi certe ne uzas la voton "abdiki" en la Angla lingvo. Vi eble diras "abdicate", sed tio estas alia vorto kaj la lingvo estas alia ol Esperanto. "Abdiki" estas difinita por Esperanto, kaj ĝi ne simple havas ĉiujn signifojn, kiujn havas iom similaj vortoj en aliaj lingvoj.

Vi skribis: Vi ne povas abdiki vian respondecon. Verŝajne vi volis diri ion similan al: Vi ne povas malakcepti (aŭ forpuŝirifuziforrifuzi) vian respondecon.

Oni povas abdiki altan rangon, postenon aŭ oficon. Tio estas tre formala ago.

Reen al la supro