前往目錄

"fine" kaj "finfine", "foje" kaj "fojfoe" ktp.

貼文者: edoardo, 2012年12月29日

訊息: 7

語言: Esperanto

edoardo (顯示個人資料) 2012年12月29日上午1:02:47

Saluton, mi ne bone komprenas la malsameco (temas pri nuanco, certe) inter "fine" kaj "finfine", kaj inter aliaj vortoj simile kunmetitaj kun sin mem.
Fakte mi povas klarigi al mi, ke "finfine" estus kvazaŭ diri "je la fino de la fino"... sed "fojfoje"?

Tempodivalse (顯示個人資料) 2012年12月29日上午2:28:38

edoardo:Saluton, mi ne bone komprenas la malsameco (temas pri nuanco, certe) inter "fine" kaj "finfine", kaj inter aliaj vortoj simile kunmetitaj kun sin mem.
Fakte mi povas klarigi al mi, ke "finfine" estus kvazaŭ diri "je la fino de la fino"... sed "fojfoje"?
Oni ripetas vorton tiumaniere por intensigi (fortigi) la signifon de la originala radiko. Eblas kompari ĉi tiun uzadon kun la sufikso -eg. Ekemple:

oftofte = tre ofte, oftege

plenplena = plena ĝis la limo

foje estas "je unu fojo", do fojfoje estas "je kelkaj fojoj", "de tempo al tempo". (Mi dirus ke ĝi estas pli-malpli sinonimo al la vorto "kelkfoje".)

Indas rimarki, tamen, ke ĉi tiuj tri ekzemploj estas, laŭ mia scio, la solaj ofte uzataj ekzemploj de ĉi tia kunmeto (krom finfine). Estas kutime simple aldoni la sufikson -eg- por esprimi apartan akcenton. Certe, se la baza vorto entenas pli ol unu silabon, do duobligo rezultos je longa kaj stranga kunmetaĵo.

Tjeri (顯示個人資料) 2012年12月29日上午7:28:57

Miaopinie, ripeto de la radiko insistas, ĝi do signifas: "tre" aŭ "-eg-".
Foje tia ripeto estas pli natura, kaj fakte pli kutima, ol uzi tre-on: finfine, fojfoje. Sed oftege estas pli uzata ol oftofte.
Se mi dirus ke ŝi estas "belbela", ĉiuj komprenas, ke ŝi estas tre bela, same pri ruĝruĝa pomo. Tre bela kaj tre ruĝa estas tamen ja pli kutimaj.
Kiam temas pri plursilabaj adjektivoj la ripeto estas iom peza, mi supozas, ke neniu dirus: "disciplindisciplina", krom eble por komika efekto.
Ankaŭ en la itala oni ripetas la adjektivon, ĉu ne?

edoardo (顯示個人資料) 2012年12月29日下午6:11:09

Tjeri:Ankaŭ en la itala oni ripetas la adjektivon, ĉu ne?
Jes, vi pravas. Tamen mi kutimas aŭdi tiajn ripetojn kiam eblas superlativon, ekzemple ruĝruĝa = ruĝega, plenplena = plenega ktp. Mi neniam aŭdis ion kiel "fojfoje" aŭ "oftofte" en la itala.
Pri "finfine", en la itala ni diras preskaŭ same, ĵus ne kunmetite: "fin fine", sed tio signifas "ĉiosume", "malgraŭ ĉio". Mi pensas ke eĉ ne eblas uzi "fin fine" por signifi "je la tuta fino" en la itala.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2012年12月29日下午8:53:31

En lingvoj slavaj (ekzemple en la rusa) ankaŭ oni iafoje rimarkas similan ripeton de adjektivoj. Mi pensas ke Zamenhof estis influita de ili, ĉar en kelkaj lingvoj okcidentaj, kiel en la angla, paroli tiel estus fremde kaj preskaŭ komike.

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年1月5日下午9:38:33

Finfine, tiuj formoj ne estas uzataj oftofte kvankam ili ne estas kontraŭfundamentkontraŭfundamentaj!

antoniomoya (顯示個人資料) 2013年1月5日下午9:49:18

Finfine mi komencas kompreni plenplene dank'al viaj ekzemploj, ĉar fojfoje mi ankaŭ havas problemojn tujtuj kun tiaj esprimoj. ridulo.gif

Amike.

回到上端