Kio estas la problemo?
de bluephoenix, 2012-decembro-31
Mesaĝoj: 52
Lingvo: Esperanto
bluephoenix (Montri la profilon) 2012-decembro-31 05:01:54
Por ekscivoligi miajn amikojn pri la lingvon, Mi festis Zamenhof tagon kaj invitis ilin. Mi ne povis trovi mian esperantan flagon, kiun mi aĉetis de la retbutiko de ELNA (mi montras mian aĝon!). Mi sensukcese penis aĉeti novan flagon. Esperanto-USA nur reklamas flageton, kaj ĝi ne estas eĉ en la stoko! UEA havas grandan flagon, sed tiu estas pli granda por pendigi en la manĝĉambro. FEL havas la ĝustan grandecon, sed ne la ĝustan tipon (esperanta melono). Mi devis kudri mian flagon. La simplan agon, aĉeti verdan flagon, oni ne povas fari.
Cetere, ĉiu retbutiko estis terura. Platformoj, kiel OpenCart aŭ Magento, estas funkciriĉaj kaj senkostaj. Kial ili ne uzas unu el ili?
Mi ankaŭ aĉetis libretojn por ĉiuj fest-gastoj, kiuj klarigas al ili Esperanton pli bone ol mia kapablo. La libro diras, ke la rusa estas la nacia lingvo de Sovetunio, kaj ke oni povas facile lerni Esperanton per gramofondiskaj kursoj! Kompreneble, mi ne disdonis ĝin. Kial oni ankoraŭ vendis malaktualajn informlibrojn?
Mi volis aĉeti esperantajn Scrabble-pecojn. UEA nur vendas plastumitajn kartojn, kaj la kartoj estas tro grandaj (oni bezonus tablegon por ludi). Finfine, mi trovis iun, kiu faras unikajn pecojn kaj vendas ilin per E-Bay. Mi petas ŝin, kaj ŝi faras aron por mi. Kial neniu faras tion antaŭe? Estas facile kaj senmultikoste, se oni havas laseran tranĉmaĉinon, kiun ŝi havas (oni povas fari malplikoste tranĉmaĉinon per instrukcioj, kiuj estas facile troveblaj sur la interreto, se si estas teknikema).
Oni vidis fotojn de fruaj kongresoj, en kiuj multaj ĉeestantoj aperis... nun multe malpli. Al iu, kiu proponus, ke grandaj kongresoj neniam plu gravas pro la interreto, mi respondus: la esperantuja reto estas plena de rompitaj ligiloj. Jes, ni havas Vortaro.net, Lernu, kaj Muzaiko... sed ni perdis pli multe. Mankas diskutforumoj kaj retejoj pri ĉiutagaj aferoj. Mankas vidbendoj (kaj per moderna teknologio, oni facile kaj senmultikoste faras vidbendojn; rimarkigu 'The Guild' ).
Mi ne deziras esti malrespekte, sed tiuj spertoj zorgigas min. Ĉu Esperanto malsaniĝas? Aŭ, ĉu esperantujo nur ne havas kreecon preter ampoemoj, ĉu timigas de teknologo, per kio oni povas krei novajn librojn, vidbendojn, kaj aliajn diversaĵojn, ĉu simple ĝuas la vivon en la pasinteco?
patrik (Montri la profilon) 2012-decembro-31 06:28:47
Antaŭ kelkaj semajnoj, ni diskutis pri la ebleco de Esperanta "molpotenco" (soft power). Sonas kiel bona ideo, sed ni vidis, ke atingi tion necesas multe da mono, homaj rimedoj kaj talento; kaj ĉio ĉi mankas al ni, bedaŭrinde.
Altebrilas (Montri la profilon) 2012-decembro-31 16:34:11
Foje la asociojn estras diktatoremaj maljunuloj, kaj tio estas malalloga por la junuloj, sed tamen ofte estas uloj kiuj pretas helpi kreemajn samideanojn, kaj pro tio estas domaĝe, ke la generacioj ne pli intermiksiĝas.
Estas franca proverbo kiu diras "si jeunesse savait, et si vieillesse pouvait..." ("Se junularo scius kaj se maljunularo povus...". En la movado ni povas profiti tian situacion: la junularo scias pri la modernaj iloj, kaj la maljunularo povas (te. havas monon, movadan rilatojn...). Kune ili povas modernigi la movadon.
efilzeo (Montri la profilon) 2012-decembro-31 17:13:53
white knight:Esperanto vivas. Vi nur rigardu ĉi tiun paĝon: http://tatoeba.org/epo/homeKio ĝi estas? Retejo kiu tradukas hazardajn frazojn?
baibaibibi (Montri la profilon) 2013-januaro-01 01:58:43
lukpo (Montri la profilon) 2013-januaro-01 05:22:34
Altebrilas:Kaj kion vi pensas ke ni devus fari? Mi pensas ke ni tutaj devus krei retpaĝarojn en esperanto, pri ĉioj kioj ni volu: se ĉiuj kreus blog-ojn esperante, la esperanta reto je interreto kreskus konsidereble
Estas franca proverbo kiu diras "si jeunesse savait, et si vieillesse pouvait..." ("Se junularo scius kaj se maljunularo povus...". En la movado ni povas profiti tian situacion: la junularo scias pri la modernaj iloj, kaj la maljunularo povas (te. havas monon, movadan rilatojn...). Kune ili povas modernigi la movadon.
cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-01 07:55:55
MallumaKobajo (Montri la profilon) 2013-januaro-01 11:59:38
Unue, ja estas multaj junuloj kaj komencantoj en la reto, tamen ili ne uzas la antaŭajn, nur esperantajn retejojn. Ekzistas kelkaj fejsbukaj grupoj en kie ni parolas kaj diskutas pri ĉia temo. http://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/mem...
Aliflanke, mi uzas Fejsbukon tradukitan Esperanten!
Ankaŭ multaj esperantistoj uzas la retejon Ipernity diskonigi fotojn kaj skribaĵojn.
Ĉiu semajne oni aranĝas "kunvidejo" ĉe la reto de Google+, tio estas grupa videointerparolado inter multaj homoj.
La pasporta servo ja estas morte vundita, tamen la nova retejo La Vojaĝo vekiĝas. Kaj tiu retejo havas pli da informo kaj servoj ol la antaŭa.
Ne, la movado ne viglas multe, tamen ĝi evoluas.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-01 23:08:19
lukpo:Ni devas plikuraĝigi ĉiujn iniciativojn kiuj kontribuas videbligi esperanton (revuojn, librojn, paĝarojn, diskojn, ktp). Sed oni prefere aliĝu al jam ekzistanta projekto ol krei novan samcelan. Ĉar ni devas konsciigi la iniciantojn, ke ne sufiĉas lanĉi projekton, sed ankaŭ oni devas pluvivigi ĝin, kaj tio kostos tempon, monon kaj energion. Tial preferindas (se la karakteroj interakordiĝas) plejeble unuiĝi: kiam iuj estas lacaj, aliaj povas daŭrigi la laboron.
Kaj kion vi pensas ke ni devus fari? Mi pensas ke ni tutaj devus krei retpaĝarojn en esperanto, pri ĉioj kioj ni volu: se ĉiuj kreus blog-ojn esperante, la esperanta reto je interreto kreskus konsidereble
Ni ankaŭ devas fari "skandaletojn" ("buzz")) por rimarkigi esperanton kaj doni de ĝi bildon pli positivan kaj pli surprizan, sen tamen mensogi: sufiĉas valorigi la positivajn ecojn de la movado, aŭ fari tiel, ke la movado iĝu kiel ni reklamas.
maratonisto (Montri la profilon) 2013-januaro-04 20:06:04
Aliflanke amasa instruado de Esperanto ebligus ŝpari amason de mono. Tion eĉ scias iuj politikistoj. Sed la politikistoj ĉiam volas utilon tuj. Ni devas klarigi la politikistojn ke
Esperanto ne bezonas financan subtenon, nur leĝdonan (egaligi Esperanton kun aliaj fremdlingvoj).
Al mi ŝajnas, ke esperantistoj devas uzi ankaŭ politikajn rimedojn por atingi celojn.
La verduloj emas subteni Esperanton. La germanaj verduloj en ilia partia programo eĉ havas klaŭzolon, ke ili "subtenas esperanton". Tamen tio estas tute nekonkreta kaj ne devigas ilin fari ion ajn favore Esperanto. En germanaj provincoj, kie la verduloj regas aŭ kunregas, ŝanĝas nenio kun Esperanto. Eble ili eĉ estas pretaj ion fari, sed ne scias, kion bezonas la esperantistoj.
Mi proponas laŭeble peti la verdulojn en ĉiuj landoj, ke ili inkludu en ilian programon la klaŭzolon pri egalrajteco de Esperanto inter fremdlingvoj. En tiuj landoj, kie ĉeestos tiu klaŭzolo, ni devas subteni la verdulojn.