Späť na obsah

Kio estas la problemo?

od bluephoenix, 31. decembra 2012

Príspevky: 52

Jazyk: Esperanto

bluephoenix (Zobraziť profil) 31. decembra 2012 5:01:54

Mi unue lernis Esperanton antaŭ 15 jaroj, sed mi neniam uzis ĝin kaj forgesis preskaŭ ĉion. Lastjare, mi eklernis ĝin denove (do pardonu la gramatikajn erarojn, mi petas). Intertempe, la mondo marŝas antaŭen, sed Esperantujo ne. Ni kredas (aŭ eble pli ĝuste esperas), ke Esperanto estas sana kaj vivplena... ĉu tio estas la realeco?

Por ekscivoligi miajn amikojn pri la lingvon, Mi festis Zamenhof tagon kaj invitis ilin. Mi ne povis trovi mian esperantan flagon, kiun mi aĉetis de la retbutiko de ELNA (mi montras mian aĝon!). Mi sensukcese penis aĉeti novan flagon. Esperanto-USA nur reklamas flageton, kaj ĝi ne estas eĉ en la stoko! UEA havas grandan flagon, sed tiu estas pli granda por pendigi en la manĝĉambro. FEL havas la ĝustan grandecon, sed ne la ĝustan tipon (esperanta melono). Mi devis kudri mian flagon. La simplan agon, aĉeti verdan flagon, oni ne povas fari.

Cetere, ĉiu retbutiko estis terura. Platformoj, kiel OpenCart aŭ Magento, estas funkciriĉaj kaj senkostaj. Kial ili ne uzas unu el ili?

Mi ankaŭ aĉetis libretojn por ĉiuj fest-gastoj, kiuj klarigas al ili Esperanton pli bone ol mia kapablo. La libro diras, ke la rusa estas la nacia lingvo de Sovetunio, kaj ke oni povas facile lerni Esperanton per gramofondiskaj kursoj! Kompreneble, mi ne disdonis ĝin. Kial oni ankoraŭ vendis malaktualajn informlibrojn?

Mi volis aĉeti esperantajn Scrabble-pecojn. UEA nur vendas plastumitajn kartojn, kaj la kartoj estas tro grandaj (oni bezonus tablegon por ludi). Finfine, mi trovis iun, kiu faras unikajn pecojn kaj vendas ilin per E-Bay. Mi petas ŝin, kaj ŝi faras aron por mi. Kial neniu faras tion antaŭe? Estas facile kaj senmultikoste, se oni havas laseran tranĉmaĉinon, kiun ŝi havas (oni povas fari malplikoste tranĉmaĉinon per instrukcioj, kiuj estas facile troveblaj sur la interreto, se si estas teknikema).

Oni vidis fotojn de fruaj kongresoj, en kiuj multaj ĉeestantoj aperis... nun multe malpli. Al iu, kiu proponus, ke grandaj kongresoj neniam plu gravas pro la interreto, mi respondus: la esperantuja reto estas plena de rompitaj ligiloj. Jes, ni havas Vortaro.net, Lernu, kaj Muzaiko... sed ni perdis pli multe. Mankas diskutforumoj kaj retejoj pri ĉiutagaj aferoj. Mankas vidbendoj (kaj per moderna teknologio, oni facile kaj senmultikoste faras vidbendojn; rimarkigu 'The Guild' ).

Mi ne deziras esti malrespekte, sed tiuj spertoj zorgigas min. Ĉu Esperanto malsaniĝas? Aŭ, ĉu esperantujo nur ne havas kreecon preter ampoemoj, ĉu timigas de teknologo, per kio oni povas krei novajn librojn, vidbendojn, kaj aliajn diversaĵojn, ĉu simple ĝuas la vivon en la pasinteco?

patrik (Zobraziť profil) 31. decembra 2012 6:28:47

Viaj observoj estas trafaj. Malviglas la Esperanto-komunumo ĉi-epoke malgraŭ teknologiaj progresoj, kaj ni ankoraŭ ne havas bonan promocian strategion, kio plej bone utiligas teknologiojn kaj novajn perspektivojn.

Antaŭ kelkaj semajnoj, ni diskutis pri la ebleco de Esperanta "molpotenco" (soft power). Sonas kiel bona ideo, sed ni vidis, ke atingi tion necesas multe da mono, homaj rimedoj kaj talento; kaj ĉio ĉi mankas al ni, bedaŭrinde. malgajo.gif

Altebrilas (Zobraziť profil) 31. decembra 2012 16:34:11

Esperantistoj estas ĉefe gejululojn kaj gemaljunulojn. Inter la du, homoj en la aktiva vivo ne havas multe da tempo por zorgi pri esperanto, ĉefe kiam ili havas infanojn kaj kunulon kiu ne speciale interesiĝas pri eo. Tio kreas truon inter la generacioj, kaj gejunuloj preferas aktivi en siaj propraj medioj (interreto, novaj teknologioj, ktp) ol en la tradiciaj asocioj. En tiuj estas do ĉefe maljunuloj kiuj ne mastras la novajn ilojn.

Foje la asociojn estras diktatoremaj maljunuloj, kaj tio estas malalloga por la junuloj, sed tamen ofte estas uloj kiuj pretas helpi kreemajn samideanojn, kaj pro tio estas domaĝe, ke la generacioj ne pli intermiksiĝas.

Estas franca proverbo kiu diras "si jeunesse savait, et si vieillesse pouvait..." ("Se junularo scius kaj se maljunularo povus...". En la movado ni povas profiti tian situacion: la junularo scias pri la modernaj iloj, kaj la maljunularo povas (te. havas monon, movadan rilatojn...). Kune ili povas modernigi la movadon.

efilzeo (Zobraziť profil) 31. decembra 2012 17:13:53

white knight:Esperanto vivas. Vi nur rigardu ĉi tiun paĝon: http://tatoeba.org/epo/home
Kio ĝi estas? Retejo kiu tradukas hazardajn frazojn?

baibaibibi (Zobraziť profil) 1. januára 2013 1:58:43

Malgrandaj aĵoj estas belaj, ni lasu la mondon elekti sian vojon...

lukpo (Zobraziť profil) 1. januára 2013 5:22:34

Altebrilas:

Estas franca proverbo kiu diras "si jeunesse savait, et si vieillesse pouvait..." ("Se junularo scius kaj se maljunularo povus...". En la movado ni povas profiti tian situacion: la junularo scias pri la modernaj iloj, kaj la maljunularo povas (te. havas monon, movadan rilatojn...). Kune ili povas modernigi la movadon.
Kaj kion vi pensas ke ni devus fari? Mi pensas ke ni tutaj devus krei retpaĝarojn en esperanto, pri ĉioj kioj ni volu: se ĉiuj kreus blog-ojn esperante, la esperanta reto je interreto kreskus konsidereble

cellus (Zobraziť profil) 1. januára 2013 7:55:55

Probable nur estas unu vojo, ke la esperantistoj fariĝas pli kaj pli nombraj, sed la kontraŭindikoj estas multaj. Nun pli kaj pli da hooj lernas la anglan lingvon en siaj formiĝaj jaroj, kaj la angla lingvo iĝos la duan lingvon de ili. La ŝanco de esperanto estas ke ĝi plilongigas la periodon de adaptiĝo en la lingvon.

MallumaKobajo (Zobraziť profil) 1. januára 2013 11:59:38

bluephoenix, mi konsentas kun vi pri kelkaj punktoj. Tamen la situacio ne estas tiel malbona.

Unue, ja estas multaj junuloj kaj komencantoj en la reto, tamen ili ne uzas la antaŭajn, nur esperantajn retejojn. Ekzistas kelkaj fejsbukaj grupoj en kie ni parolas kaj diskutas pri ĉia temo. http://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/mem...
Aliflanke, mi uzas Fejsbukon tradukitan Esperanten!

Ankaŭ multaj esperantistoj uzas la retejon Ipernity diskonigi fotojn kaj skribaĵojn.

Ĉiu semajne oni aranĝas "kunvidejo" ĉe la reto de Google+, tio estas grupa videointerparolado inter multaj homoj.

La pasporta servo ja estas morte vundita, tamen la nova retejo La Vojaĝo vekiĝas. Kaj tiu retejo havas pli da informo kaj servoj ol la antaŭa.

Ne, la movado ne viglas multe, tamen ĝi evoluas.

Altebrilas (Zobraziť profil) 1. januára 2013 23:08:19

lukpo:
Kaj kion vi pensas ke ni devus fari? Mi pensas ke ni tutaj devus krei retpaĝarojn en esperanto, pri ĉioj kioj ni volu: se ĉiuj kreus blog-ojn esperante, la esperanta reto je interreto kreskus konsidereble
Ni devas plikuraĝigi ĉiujn iniciativojn kiuj kontribuas videbligi esperanton (revuojn, librojn, paĝarojn, diskojn, ktp). Sed oni prefere aliĝu al jam ekzistanta projekto ol krei novan samcelan. Ĉar ni devas konsciigi la iniciantojn, ke ne sufiĉas lanĉi projekton, sed ankaŭ oni devas pluvivigi ĝin, kaj tio kostos tempon, monon kaj energion. Tial preferindas (se la karakteroj interakordiĝas) plejeble unuiĝi: kiam iuj estas lacaj, aliaj povas daŭrigi la laboron.

Ni ankaŭ devas fari "skandaletojn" ("buzz")) por rimarkigi esperanton kaj doni de ĝi bildon pli positivan kaj pli surprizan, sen tamen mensogi: sufiĉas valorigi la positivajn ecojn de la movado, aŭ fari tiel, ke la movado iĝu kiel ni reklamas.

maratonisto (Zobraziť profil) 4. januára 2013 20:06:04

La Eŭropa Unio elspezas pli ol 80 miliardojn da eŭroj por instruado de fremdlingvoj nur el buĝetoj de ministeroj de klerigado. La anglan kaj aliajn fremdlingvojn ĉiuj lernas per ŝtata mono, sed Esperanton lernas preskaŭ ĉiuj per memdiliĝenteco. Preskaŭ en ĉiuj landoj esperanton ne eblas instrui en lernejoj kiel plenrajtan fremdlingvon. En tuta mondo instruado de Esperanto en lernejo estas rarega okazo.
Aliflanke amasa instruado de Esperanto ebligus ŝpari amason de mono. Tion eĉ scias iuj politikistoj. Sed la politikistoj ĉiam volas utilon tuj. Ni devas klarigi la politikistojn ke
Esperanto ne bezonas financan subtenon, nur leĝdonan (egaligi Esperanton kun aliaj fremdlingvoj).

Al mi ŝajnas, ke esperantistoj devas uzi ankaŭ politikajn rimedojn por atingi celojn.

La verduloj emas subteni Esperanton. La germanaj verduloj en ilia partia programo eĉ havas klaŭzolon, ke ili "subtenas esperanton". Tamen tio estas tute nekonkreta kaj ne devigas ilin fari ion ajn favore Esperanto. En germanaj provincoj, kie la verduloj regas aŭ kunregas, ŝanĝas nenio kun Esperanto. Eble ili eĉ estas pretaj ion fari, sed ne scias, kion bezonas la esperantistoj.
Mi proponas laŭeble peti la verdulojn en ĉiuj landoj, ke ili inkludu en ilian programon la klaŭzolon pri egalrajteco de Esperanto inter fremdlingvoj. En tiuj landoj, kie ĉeestos tiu klaŭzolo, ni devas subteni la verdulojn.

Nahor