Kio estas la problemo?
af bluephoenix, 31. dec. 2012
Meddelelser: 52
Sprog: Esperanto
MoutOp (Vise profilen) 5. jan. 2013 08.56.50
maratonisto:La verduloj emas subteni Esperanton. La germanaj verduloj en ilia partia programo eĉ havas klaŭzolon, ke ili "subtenas esperanton". Tamen tio estas tute nekonkreta kaj ne devigas ilin fari ion ajn favore Esperanto. En germanaj provincoj, kie la verduloj regas aŭ kunregas, ŝanĝas nenio kun Esperanto. Eble ili eĉ estas pretaj ion fari, sed ne scias, kion bezonas la esperantistoj.En Francio, en kristnaska tago, iu verdula deputitino petis al ministro de edukado pri elektebleco "esperanto" en Baccalauréat (abiturienta diplomo). La verduloj estas en registaro, sed la ministro rifuzis.
Mi proponas laŭeble peti la verdulojn en ĉiuj landoj, ke ili inkludu en ilian programon la klaŭzolon pri egalrajteco de Esperanto inter fremdlingvoj. En tiuj landoj, kie ĉeestos tiu klaŭzolo, ni devas subteni la verdulojn.
lagtendisto (Vise profilen) 5. jan. 2013 12.21.08
bluephoenix:Mi unue lernis Esperanton antaŭ 15 jaroj, sed mi neniam uzis ĝin kaj forgesis preskaŭ ĉion. Lastjare, mi eklernis ĝin denove (do pardonu la gramatikajn erarojn, mi petas). Intertempe, la mondo marŝas antaŭen, sed Esperantujo ne. Ni kredas (aŭ eble pli ĝuste esperas), ke Esperanto estas sana kaj vivplena... ĉu tio estas la realeco?Laŭ la ekzistaj renkontiĝoj: Tute jes. Serĉu esperantlingvaj Vikipedio kaj vidu endetale ĉe nombroj de aliĝintoj. Ekzemple ĉe renkontiĝoj JES, IJK, FESTO, SES k.t.p. Lingvo Esperanto estas uzante de 'sana' kaj 'vivĝua' uzgrupo.
bluephoenix:Mi ankaŭ aĉetis libretojn por ĉiuj fest-gastoj, kiuj klarigas al ili Esperanton pli bone ol mia kapablo. La libro diras, ke la rusa estas la nacia lingvo de Sovetunio, kaj ke oni povas facile lerni Esperanton per gramofondiskaj kursoj! Kompreneble, mi ne disdonis ĝin. Kial oni ankoraŭ vendis malaktualajn informlibrojn?Ĉu eble, kaŭzus de tio, ke tre longe ne iu gravis kaj aĉetis tiojn informlibrojn?
bluephoenix:Mi petas ŝin, kaj ŝi faras aron por mi. Kial neniu faras tion antaŭe?Pri tio, ke la korpo 'politika Esperanto movado' endormas plu kaj plu. Ŝajnas irante ŝango ĉe uzantoj de lingvo Esperanto. Legu plu ĉe liberafolio.org kaj sezonoj.ru .
bluephoenix:Oni vidis fotojn de fruaj kongresoj, en kiuj multaj ĉeestantoj aperis...Mi opinas. Estis kaj estas tipa, 'malhonesta' agado (=jubilopropagando) de politikaj movadoj. Eĉ se ili neniam movadigas ion. Ili provas prezenti gravecon kun fotojn de kongresoj kun ĉeestantoj multaj k.t.p. Tio de agado jam iam estas ridinde. Plue, la ilo Interreto povas malkovrigi tion tre rapide. Pri tio, jubilopropagando iĝos ridinde plu rapide ol pra-Interrete.
bluephoenix: ... nun multe malpli. Al iu, kiu proponus, ke grandaj kongresoj neniam plu gravas pro la interreto, mi respondus: la esperantuja reto estas plena de rompitaj ligiloj.Plue. La malinterreto estas plena de pseŭda, ekzistaj, ne funkiciaj Eo-kluboj surlokaj.
bluephoenix:Jes, ni havas Vortaro.net, Lernu, kaj Muzaiko... sed ni perdis pli multe. Mankas diskutforumoj kaj retejoj pri ĉiutagaj aferoj.Mi ne sentas perditi iojn. Plue mi opinias. Se politika Esperanto movado fiaskos entute. Tio estus kaj jam estas trebontaŭga fundo por savu lingvo Esperanto en novparadigma ero.
bluephoenix:Mi ne deziras esti malrespekte, sed tiuj spertoj zorgigas min.Bezonas kuraĝo por eku denove. Sed antaŭe oni enrubiligus ion oni ne bezonas kaj malhelpas. Vi ne estas malrespekte. Ŝajnas, ke Vi estas parto de novstila uzgrupo de lingvo Esperanto. Gratulon.
bluephoenix:Ĉu Esperanto malsaniĝas?Lingvo Esperanto uzas de homoj. Al kio de uzgrupo de lingvo Esperanto vi volas montri?
Altebrilas (Vise profilen) 5. jan. 2013 21.27.06
La unua afero postulinda estas lojala debato pri lingvoj en EU, kun oficialaj kaj kontroleblaj donitaĵoj pri atingenda nivelo, nombro de studentoj, nombro de lernendaj vortoj (kaj aliaj lingvaj elementoj), tempo kaj kosto de lernado por ĉiu nivelo. Tiel ni povos konvinki, ke prefere - por la oficialaj celoj de EU - oni lernu esperanton (ĝis B2, celita nivelo en duagradaj lernejoj) kaj du aliajn lingvojn (ĝis A1), ol plibonigi sian nivelon en la angla por iri de A1 ĝis B2, ekzemple.
Sed pro manko de objektivaj nombroj, ni devas daŭre aŭskultadi argumentaĉojn kiel : "mi preferas lerni la lingvon A ol la lingvon B, ktp, ktp, ktp", senkonsidere pri la kostoj.
lagtendisto (Vise profilen) 6. jan. 2013 11.25.59
Altebrilas:Politikaj partioj ne povas batali por esperanto se esperantistoj mem ne igas ĝin kredebla: ekzemple, se oni balotas por leĝo aldonante esperanton inter abiturajn lingvojn (ne "fremdajn": esperanto NE estas fremda lingvo, ĉar ĝiaj parolantoj sentas sin hejme en ĝi), ...Por mi "fremdlingvo" ne havas malbonan signifon. Stato fremdlingvo dislumus ekzota faszino. Pri tio mi magnetigas lerni iu de fremdlingvo. Nur poste mi sukzesos uzi la fremdlingvon por eksprimi min. Tiam mi povas senti min hejme en ĝi.
Altebrilas:... oni devas proponi solvon por lernigi rapide la diplomotajn instruistojn. Ĉu ni havas programon por tio?Mi povus erarige. Sed ŝajnas ĉe edukado.net oni jam havas solvojn pri tio situacio.
lobo_xx (Vise profilen) 7. jan. 2013 08.26.45
Legante tiun fadenon - precipe la manko de retejo enhavante ĉiutagajn kaj aktualajn novaĵojn - kondukis min al la sekva ideo: Kial ne faru ĉiutagan esperantan retgazeton?
Kion ni bezonus?
1. Enhavojn - kiuj estas riceveblaj de novaĵagenturoj - temante pri politiko kaj ekonomio komence. Tio kostus ĉirkaŭ 500 ĝis 1.000 eŭrojn monate.
2. Libervolajn redaktorojn - mi pensas ĉirkaŭ 10 personoj laborante ĉirkaŭ unu horo ĉiutage sufiĉus por la komenco; ili traduku la artikolojn en Eo. (senkosta)
3. Servilon kun redaktprogramo - mi jam havas (senkosta); inklude administrado (mi farus senkoste).
4. Nomon kaj domajnon - ni serĉu kune ĉi tie - estas malmultekosta.
5. Financan fonton de ĉ. 5.000 ĝis 12.000 eŭrojn jare ĉefe por la enhavoj kaj la retligo.
Se eblas atingi kelkajn 1.000 legantojn tage (kiel lernu.net) eĉ eble ni trovus kompaniojn kiuj ŝaltus varbon en ĝi... (ĉu iu havas spertojn kun adsense de google?)
Kion vi pensas pri tio? Kaj pli grave: Kiu el vi kontribuus? Ankaŭ grave: Kiu havas ideojn kiel alporti la financajn rimedojn?
Scivoleme demandante kaj salutante
lobo
lobo_xx (Vise profilen) 7. jan. 2013 14.33.30
Mi ja iom dubis ke neniu antaŭ mi havis tiun ideon. Sed mi demandas min, kial tiuj retejoj malsukzesis. Eble ĉar ili ne uzis novaĵojn de agenturoj - kaj pro la tiurilata multa laboro - ili havis tro malmultajn ĉiutagajn novaĵojn; mi opinias ke bezonas almenaŭ 20-30 artikolojn ĉiutage.
Certe, kutime retuzantoj ja jam havas retgazetojn en iliaj (denaskaj) lingvoj - kaj pro tio eble ne estas sufiĉe interesa legi la samajn novaĵojn denove - sed tiufoje en Eo.
Iom mirante salutas
lobo
lagtendisto (Vise profilen) 7. jan. 2013 18.59.24
lobo_xx:Certe, kutime retuzantoj ja jam havas retgazetojn en iliaj (denaskaj) lingvoj - kaj pro tio eble ne estas sufiĉe interesa legi la samajn novaĵojn denove - sed tiufoje en Eo.Nu, por mi. Estas interese aŭskulti ĝin. Ekzemple en novaĵoj de Muzaiko. Ankaŭ Radio Muzaiko daŭre lasus min senti kunligili al Esperanto komuno.
lagtendisto (Vise profilen) 7. jan. 2013 19.24.46
bluephoenix:Oni vidis fotojn de fruaj kongresoj, en kiuj multaj ĉeestantoj aperis..."... Se vi partoprenas unuafoje al tiuj renkontiĝoj, malfacile vi integriĝos al la specifa esperanta vivmaniero kiu posedas siajn proprajn kodojn: mikso de ekstremistaj vivkonceptoj kaj baza amasloĝejpasio, grupbilda fetiĉismo kaj supraĵa sed ofensiva kontraŭanglalingvismo. La novulo ofte sin demandas: kion mi umas en tiu medio?.." Rutino: la plej forta malamiko de esperanto.
Altebrilas (Vise profilen) 8. jan. 2013 15.12.38
Ankaŭ ni devas pripensi la ekonomian modelon. En Francio, hobiaj revuoj eldoniĝas po ĉ. 10000 ekzempleroj: http://www.ojd.com/chiffres/section/PPGP, sed la legantaro estas en la lando de la reklamantaj kompanioj. Por internacia revuo, mi supozas, ke por esti profita revuo devas havi 2 foje pli da legantoj. Pri kio ni povas reklami? Turismo, vojaĝoj, libroj, valizoj kaj similaj artikoloj, spektakloj, kulturo, komputiloj, foto- kaj videoaparatoj, ktp. Esperantistoj ne estas pli malriĉaj ol la aliaj.
Eble ekzistas esperantistoj kompetentaj pri merkatiko, kiu povas studi la faeblecon de tia revuo, kaj proponi ĝin al profesia eldonisto. Kompreneble, tio povus fari konkurencon al la nunaj revuoj :
(laŭ la lasta citita artikolo) El la esperanta gazetaro, nur Kontakto estas grafike montrebla al la ekstera publiko. La resto de la gazetaro, kies enhavo ne ĉiam estas tute senvalora, tamen ofte aspektas kiel magraj antaŭkomputilaj grizaj samizdatoj. Literatura Foiro kaj Monato prezentas la samajn logotipojn jam jardekojn. Malmultaj periodaĵoj superas 24 paĝojn. Tiuj broŝuroj interesas nur konvinkitojn aŭ almenaŭ ellernintojn...kaj preferidas, ke pluraj el ili partoprenu la projekton, por doni enhavon kaj konsilojn. La abonprezo ne devus esti pli alta ol tiu de aliaj hobiaj revuoj, kaj por malfermi ĝin al komencantoj kaj simpatiantoj, devas esti tradukoj en aliaj lingvoj en pli malgrandaj literoj.
lobo_xx (Vise profilen) 8. jan. 2013 21.21.21
Altebrilas:Esperantio suferas pri amatorismo. Ni ofte opinias, ke iu ajn amatoro povas obteni samajn rezultojn kiel spertaj profesiuloj. Tio estas iluzio. Fari gazeton estas profesia laboro:Do la plej grava demando estu: Kial ekzistas neniuj profesiaj
medioj en Esperantujo? Ne eblas financi ilin, ĉar ili ne trovas sufiĉe multe da legantojn?
Aliflanke, se veras ke estas ĉ. 500.000 E-istoj tutmonde, kial ne sukzesas atingi 20.000 el ili per reta aŭ malreta gezeto? Precipe dank' al la aparta kohereco de la E-movado, granda elcentparto ŝajnas atingebla, ĉu?
Altebrilas:Pri kio ni povas reklami? Turismo, vojaĝoj, libroj, valizoj kaj similaj artikoloj, spektakloj, kulturo, komputiloj, foto- kaj videoaparatoj, ktp. Esperantistoj ne estas pli malriĉaj ol la aliaj.Jes, mi entute konsentas; eble ili bezonus iom da apogo rilate al la esperantlingva verkado de verbado; kaj la merkatigo de la medio eble estus netriviala afero...
Sed: Se la financado pri varbo ne funkcius; kiel alie financi? Abonoj ne funkcius reten (eĉ Murdoch ne sukzesis kun 'the daily' - en la angla kaj sur ipad!), do nur restus donacojn...
Amike
lobo