Đi đến phần nội dung

Kio estas la problemo?

viết bởi bluephoenix, Ngày 31 tháng 12 năm 2012

Tin nhắn: 52

Nội dung: Esperanto

fstphane (Xem thông tin cá nhân) 19:08:38 Ngày 09 tháng 1 năm 2013

Mi, tie ĉi kaj tie povis legi, estas absolute kaj necesege, ke iu ŝanĝo kiel eble rapide intervenu.Fakte, laŭ multe da esperantistoj, la esperantista movado ŝajnas suferi de maljunanta bildo ( france: image vieillissante). Do renovigo necesas. Ĉu estas la rolo de UEA ? Se jes, tiam ĝi devos nun censi kaj arigi ĉiujn fortojn (asociojn, klubojn...ktp) tra la mondo por kune starigi novan planlaboron pri la vojrajtaj agoj estonte.Unu el la pli grava,laŭ mi, la unua estas tre certe la lernejo, de la patrina lernejo ĝis universitato. Kompreneble mi bone scias, kaj ankaŭ vi, ke multe da laboro jam estis farita, ni devas ĉiujn ilin danki, sed endas repensi novan strategian komunikadon pli en faso kun la hodiaŭa mondo!

cellus (Xem thông tin cá nhân) 16:23:11 Ngày 10 tháng 1 năm 2013

MoutOp:
maratonisto:La verduloj emas subteni Esperanton. La germanaj verduloj en ilia partia programo eĉ havas klaŭzolon, ke ili "subtenas esperanton". Tamen tio estas tute nekonkreta kaj ne devigas ilin fari ion ajn favore Esperanto. En germanaj provincoj, kie la verduloj regas aŭ kunregas, ŝanĝas nenio kun Esperanto. Eble ili eĉ estas pretaj ion fari, sed ne scias, kion bezonas la esperantistoj.
Mi proponas laŭeble peti la verdulojn en ĉiuj landoj, ke ili inkludu en ilian programon la klaŭzolon pri egalrajteco de Esperanto inter fremdlingvoj. En tiuj landoj, kie ĉeestos tiu klaŭzolo, ni devas subteni la verdulojn.
En Francio, en kristnaska tago, iu verdula deputitino petis al ministro de edukado pri elektebleco "esperanto" en Baccalauréat (abiturienta diplomo). La verduloj estas en registaro, sed la ministro rifuzis.
Ĉu la ministro donis kialojn por sia rifuzo?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 00:37:22 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

cellus:
Ĉu la ministro donis kialojn por sia rifuzo?
Jes.
http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-706...

Per Google traduction, vi povas havi sufiĉe kompreneblan tradukon en la angla, sveda aŭ en esperanto.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 00:48:23 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

lobo_xx:Aliflanke, se veras ke estas ĉ. 500.000 E-istoj tutmonde, kial ne sukzesas atingi 20.000 el ili per reta aŭ malreta gezeto? Precipe dank' al la aparta kohereco de la E-movado, granda elcentparto ŝajnas atingebla, ĉu?
Ni devas kontroli la unuan hipotezon kaj pro tio havi kuraĝon por fronti ĝin. La ĵusa sondado en Francio montris, ke ni havas ĉ. 30000 atingeblajn simpatiantojn. Sed inter ili, kiom da esperanto-parolantoj? Kaj kiu parto de la esperanta movado estas en Francio? Per Poŝkalkulilo ni povas kalkuli la nombron de eblajn legantoj.

lobo_xx:
Sed: Se la financado pri varbo ne funkcius; kiel alie financi? Abonoj ne funkcius reten (eĉ Murdoch ne sukzesis kun 'the daily' - en la angla kaj sur ipad!), do nur restus donacojn...
Ofte esperantistoj estas malavaraj por subteni inciatojn kiuj plaĉas al ili. Oni jam subtenis pli fantaziajn projektojn ol eldono de revuo.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:30:35 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

Altebrilas:
cellus:
Ĉu la ministro donis kialojn por sia rifuzo?
Jes.
http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-706...

Per Google traduction, vi povas havi sufiĉe kompreneblan tradukon en la angla, sveda aŭ en esperanto.
Dankon. La respondo estis iasence atendita! La Guglo traduku faris surprize bonan tradukon. Nur mi ne povis bone kompreni la signifon de "péri-éducatives", ĉu oni pensas pri necesaĵoj por edukado, eduka infrastrukturo aŭ io?

Mi volus scii kiom da esperantistoj vere havas multflankan lingvon. Ili certe ne estas eĉ 25.000.

Alia afero estas la maljunumo de la esperanta movado. Mi kredas ke ĝi ĉiam estis. Kiam mi kiel 15-jarulo kontakti¶gis kun la Esperanto-Societo de Upsalo (en Svedio) la plej multaj membroj estis en la aĝo 35-40 jaroj, kaj do ŝajnis al mi dinosaŭroj, baraktantaj ĉe la abismo de la tombo! Mi memoras ke mi iam montris bildon de sveda landa kongreso al iu sinjoro, kiu spontanece diris: "Kiom da maljunularo!" (kaj tio estis en la fino de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento! Mi kredas ke la esperantomovado havis kalkajn ondojn de junulareco: unu eble estis la 30-aj jaroj.

En nia membraro ni havis iujn jarojn 60 personojn, sed eble 10 partoprenis la renkontiĝojn vespere ĉiun duan semajnon.

Estas tro malmulte da vere spertaj esperantistoj por ke ili povu subteni kaj financi tagan gazeton, retan aŭ paperan. En la nuna situacio mi kredas ke la amatorismo estas la forta flanko de la esperantistoj.

codesito (Xem thông tin cá nhân) 13:26:23 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

Ni luktas kontraŭ ventmueliloj, la grandaj landoj decidis ke iliaj lingvoj devas ludi internacian rolon, ne esperanto, kaj kontraŭ tio ni povas fari nenion.
Ni ĝuu la vivon kaj eon, lasu la aferojn okazi nature, ni lasu la mondon trankvila kaj eble io okazos, ni ne devus ĝeni la mondon, nur ĝui eon...

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:40:33 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

@ cellus:
"activités péri-éducatives" : temas pri liberaj aktivecoj, laŭ iniciato de la instruistoj, plejofte bonvolaj kaj nepagitaj.

La revuo "Monato" unue provis aperi ĉiusemajne (ĝi tiam nomiĝis "Semajno"), sed pro nesukceso pluhavi tiun ritmon, iĝis monata revuo.

La scienco pruvis, ke lerni aliajn lingvojn helpas la cerbon plusaniĝi. Do ne mirindas, ke esperantistoj vivas longe...

@codesito:
Neeblas lasi la mondon trankvila, samkiel neeblas lasi kokidejon trankvila kiam vulpo estas ene... Ĉu ni devas lasi ĝin maltrankvila?

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 22:12:22 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

codesito:Ni luktas kontraŭ ventmueliloj, la grandaj landoj decidis ke iliaj lingvoj devas ludi internacian rolon, ne esperanto, kaj kontraŭ tio ni povas fari nenion.
Ni ĝuu la vivon kaj eon, lasu la aferojn okazi nature, ni lasu la mondon trankvila kaj eble io okazos, ni ne devus ĝeni la mondon, nur ĝui eon...
Kaj la tago aperos kiam ni ĉiuj dronos en la maro da niaj larmoj.

lobo_xx (Xem thông tin cá nhân) 23:22:49 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

Saluton al ĉiuj!

Altebrilas:
cellus:
Ĉu la ministro donis kialojn por sia rifuzo?
Jes.
http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-706...

Per Google traduction, vi povas havi sufiĉe kompreneblan tradukon en la angla, sveda aŭ en esperanto.
Tio ŝajnas kiel hundo ĉasante sian propran voston, ĉu? La Eo ne estas sufiĉe disvastigita > do, ne pravigas ŝtatajn resursojn > sekve, Eo nur malrapide disvastiĝas...

Pri la argumento, ke ne ekzistas lando kun Eo kiel nacia lingvo kaj pro tio ne havas propran kulturon, povas esti bone kontraŭargumentata: Ĉu vere iu volas igi min kredi, ke mi lernis pri la franca kulturo pli en miaj francaj kursoj ol en la lerneja fako "historio"? Tamen mi entute konsentus, ke kulturaj enhavoj estas interesaj en fremdlingvaj kursoj. Sed - kiel en Eo - ne ekzistas tia specifa lando, kial tiu kondukas al rezulto, ke la lingvo ne gravus??? Tio fakte estus la sama logika eraro kiel argumenti, ke, ĉar mi bone skias kaj mi estas Aŭstro, ĉiuj Aŭstroj bone skiu... Ĉiam fiaskos logike indukti netransitivajn rilatojn! (Ankaŭ tio estas lernata en bazaj lernejoj.)

Ĉiukaze, ni jam spertis tian argumentadon multfoje en diversaj landoj - kaj oni ne havas alian elekton ol akcepti la realacon. Do, mi kredas, ke la plej grava faktoro nur estas kaj restas simple la nombro de Esperantistoj (kaj eksplicite ne la kulturrilataj argumentoj).

codesito:Ni luktas kontraŭ ventmueliloj, la grandaj landoj decidis ke iliaj lingvoj devas ludi internacian rolon, ne esperanto, kaj kontraŭ tio ni povas fari nenion.
Jes, kaj ne - la historio ja montris, ke la disvastiĝo de lingvoj estas rekte rilate al la politika kaj ekonomia povo de ŝtatoj kies lingvoj estas uzataj. Kaj - kiel ekz. en Italujo - la ŝtato elspecis masojn da mono por forpeli lingvajn malplimultojn. Mi legis, ke ekde ĉ. 1985 ĝis nun la nombro de denaske italparolantoj kreskis de ĉ. 50 % al 70 %: Eĉ per multe da mono kaj ŝtatperfortojn la Itala ne sukzesis disvastiĝi pli rapide! Tial mi malkonsentas pri via sinteno, ke neniu povas esti farita. Fakte mi kredas je la rekta kontraŭaĵo - la Eo-movado bone funkciis kaj ankoraŭ funkcias. (Kaj kontraŭ la itala ekzemplo mi hezitas nomi la agadon de la E-movado kiel batalon)

cellus:Alia afero estas la maljunumo de la esperanta movado.
Nu, laŭ la statistiko de lernu!, ĉiuj aĝgrupoj estas proporcie reprezentitaj (do eble iomete mankas infanojn okulumo.gif ).

Do, mi pripensis kiel trakti la "hundo ĉasas propran voston"-problemo. Vidante ĝin kiel cirkuladan rilaton (kiu ĝi miaopinie estas), la simpla respondo estus, almenaŭ laŭ mia modesta opinio: Daŭrigi la disvastiĝo de l'Eo kiel farite ĉe lernu! Kaj cetere inicii pli da profesiaj medioj (kiel lernu! estas pli profesie farita ol ĉiuj aliaj retaj lingvo-lernejoj kiuj mi konas, kaj tiu valoras ne nur por Eo!).

Amike

lobo

lobo_xx (Xem thông tin cá nhân) 23:24:04 Ngày 11 tháng 1 năm 2013

spreecamper:
codesito:Ni luktas kontraŭ ventmueliloj, la grandaj landoj decidis ke iliaj lingvoj devas ludi internacian rolon, ne esperanto, kaj kontraŭ tio ni povas fari nenion.
Ni ĝuu la vivon kaj eon, lasu la aferojn okazi nature, ni lasu la mondon trankvila kaj eble io okazos, ni ne devus ĝeni la mondon, nur ĝui eon...
Kaj la tago aperos kiam ni ĉiuj dronos en la maro da niaj larmoj.
+1

Quay lại