Skip to the content

Kio estas la problemo?

by bluephoenix, December 31, 2012

Messages: 52

Language: Esperanto

maratonisto (User's profile) January 22, 2013, 7:51:19 PM

Altebrilas:Eĉ se Esperanto ne plu alte brilas, ĝi plu malalte brulas kaj sub la cindro estas varmegaj braĝoj, kiuj ekflamiĝos kiam facila vento denove blovos...
Ekflamiĝos kiam oni instruos Esperanton en lernejoj kiel elekteblan fremdlingvon.

bobowo (User's profile) January 22, 2013, 8:32:52 PM

cellus:La argumento ke esperanto ne havas propran kulturon estas iasence ne korekta, ĉar esperanto havas la kulturon kiun havas ĝiaj parolantoj. Ĝia kulturo estas ia averaĝe okcidenta kulturo.
Ne, la esperanta kulturo estas tia kulturo kiun oni povas trovi inter ĉiuj kulturoj, ne nur la averaĝe okcidenta. Certe la esperanta kulturo ankoraŭ ne plene floras, sed vivas. Kaj ĝi vivas kaj pere de la aliaj kulturoj kaj por ili. Kiel la kompoŝto en la ĝardeno. Tiel mi, maljuna ĝardenisto, pensas. ridulo.gif

Altebrilas (User's profile) January 24, 2013, 5:07:04 PM

Pri esperanta kulturo, mi falis hazarde sur tiun kanton, serĉante tute alian aferon..

fstphane (User's profile) January 24, 2013, 6:17:00 PM

Altebrilas:Pri esperanta kulturo, mi falis hazarde sur tiun kanton, serĉante tute alian aferon..
Mirinde!

lobo_xx (User's profile) January 24, 2013, 6:38:57 PM

Altebrilas:Pri esperanta kulturo, mi falis hazarde sur tiun kanton, serĉante tute alian aferon..
Kia grandioseco! Ĵus hieraŭ mia bona amiko devis ridi pri kelkaj esperantaj vortoj, fakte pri tiuj, kiuj havas germanajn radikojn - kaj li malestimegis la ideon, ke planlingvo povus esti uzita por altkulturaj aferoj... (mankus animon ktp.) Sed jen la pruvo, kaj bonege, ke ĝi estas tre maljuna, ĉar tiu ĉiam helpas por ke ĝi aspektu pli altvalorinda...

Dankon por tiu ligilo!

Regis_Castro (User's profile) January 25, 2013, 10:45:26 PM

Mi ne legis ĉiujn mesaĝojn do eble iu jam diris ion similan.
Mi ĵus partoprenis la brazilan kongreson de esperanto kaj mi perceptis, ke malmultaj junuloj partoprenis ĝin.
Ĉu tio indikas, ke la junularo plejparte ne akceptas esperanton? Mi pensas, ke ne.
Malmultaj el ili havas kaj sufiĉe da mono kaj sufiĉe da tempo por vojaĝi.

Altebrilas (User's profile) January 25, 2013, 11:59:56 PM

Tio indikas ĉefe, ke ili preferas renkonti aliajn gejunulojn. Tial precize ekzistas junularaj kongresoj.

lagtendisto (User's profile) February 2, 2013, 2:23:33 PM

Kongresoj estas enuiga.

sudanglo (User's profile) February 2, 2013, 11:24:05 PM

spreecamper:Kongresoj estas enuigaj.
Kial? Aŭ pli precize - kiel specife? Ĉu niaj kongresoj devus esti pli orientitaj al turismo? En kiu formo, la kongreso pli plaĉus al vi?.

Jen kion pensis Zamenhof:

Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni kunvenas por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? Ne! tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelkataga ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus vojaĝojn. Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe!

mihxil (User's profile) February 3, 2013, 8:04:18 AM

sudanglo:
spreecamper:Kongresoj estas enuigaj.
Kial? Aŭ pli precize - kiel specife? Ĉu niaj kongresoj devus esti pli orientitaj al turismo? En kiu formo, la kongreso pli plaĉus al vi?.

Jen kion pensis Zamenhof:

Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe!
Tio efektive bone klarigus la enuigon, ĉu ne? Zamenhof do diris ke ni tute ne konvenas pro propra amuziĝo, sed nur pro tio ke ni montriĝu.

Back to the top