Mergi la conținut

Kiel oni diras ĉi tiujn vortojn?

de bluephoenix, 1 ianuarie 2013

Contribuții/Mesaje: 4

Limbă: Esperanto

bluephoenix (Arată profil) 1 ianuarie 2013, 09:16:19

Mi trovis rakonteton, kiun mi embarase verkis antaŭ MULTAJ jaroj. Mi penas traduki ĝin, sole pro ekcerzo. Ĝi enhavas multajn vortojn, kiujn mi ne povas trovi en vortaroj. Kiel oni diras:

* anlge "racetrack" - vetkuradejo?
* "syringe" kaj "needle" - mi trovis "injektilo" kaj "nadlo"... ĉu ili estas ĝusta?
* "partner" - kiel detektiva aŭ polica kunlaboranto, ne edzo

Chainy (Arată profil) 1 ianuarie 2013, 09:56:07

bluephoenix:
* anlge "racetrack" - vetkuradejo?
jes, kun aŭ sen la '-ad-'.

bluephoenix:* "syringe" kaj "needle" - mi trovis "injektilo" kaj "nadlo"... ĉu ili estas ĝusta?
Jes, tiuj ŝajnas ĝustaj.

bluephoenix:* "partner" - kiel detektiva aŭ polica kunlaboranto, ne edzo
Mi pensas, ke oni ja povus uzi 'partnero' por tio. Kaj oni certe povus diri 'kolego'. Se temas pri edz(in)o, tiam oni povas diri 'vivkunulo'.

sudanglo (Arată profil) 1 ianuarie 2013, 10:24:24

Por 'racetrack' (ĉevaloj) vi povas ankaŭ uzi la vorton 'hipodromo'.

Kolego ŝajnas al mi iom pli vasta en apliko ol la specifa pariĝo kiun vi celas.

Do mi, same kiel Chainy, dirus 'partnero' en polica konteksto.

bluephoenix (Arată profil) 1 ianuarie 2013, 17:52:52

Dankon multe!

Înapoi mai sus