Al la enhavo

12jaroj

de karasutengu, 2013-januaro-01

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-01 12:05:25

Feliĉan novjaron!
En mia lando kaj Koreio kaj Ĉinio oni nomas ĉi jaron ke jaro de serpento. lasta jaro nomas ke drako de jaro. ankaŭ venonta jaro nomas ke jaro de ĉevalo sekve ŝafo , simio , koko , hundo , apro , muso , bovo , tigro , kuniklo .
Sed kia estas en via lando?

cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-01 12:23:20

karasutengu:Feliĉan novjaron!
En mia lando kaj Koreio kaj Ĉinio oni nomas ĉi jaron ke jaro de serpento. lasta jaro nomas ke drako de jaro. ankaŭ venonta jaro nomas ke jaro de ĉevalo sekve ŝafo , simio , koko , hundo , apro , muso , bovo , tigro .
Sed kia estas en via lando?
En Svedio kiel en aliaj eŭropaj landoj oni ne havas la "bestan kalendaron", sed niaj gazetoj ofte skribas pri tio ke nun komencos la jaro de la .... . Ĉu oni opinias ke la drako kaj la ĉevalo estas bonaj jaroj?

efilzeo (Montri la profilon) 2013-januaro-01 12:31:02

karasutengu:Feliĉan novjaron!
En mia lando kaj Koreio kaj Ĉinio oni nomas ĉi jaron ke jaro de serpento. lasta jaro nomas ke drako de jaro. ankaŭ venonta jaro nomas ke jaro de ĉevalo sekve ŝafo , simio , koko , hundo , apro , muso , bovo , tigro .
Sed kia estas en via lando?
Kiu estas la malsamon? Kion priskribas tiuj bestoj? Ĉu estas plejbona la drako aŭ la serpento? He he.

Koracio (Montri la profilon) 2013-januaro-01 19:51:25

En Eŭropo ekzistas la tradicio de la zodiakaj signoj, kiuj alternas ne jare, sed monate:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Zodiako
kaj uzi ilin en la horoskopoj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Horoskopo
Kiu kredas en ĝi, tiu kredas, ke la astrologoj povas el ili legi lian sorton.

hoangmouse (Montri la profilon) 2013-januaro-05 14:36:29

En Vjetnamio ni ne havas bovon, sed akvobubalon, ĉar la dua pli rilatas al kamparanoj (akvobubaloj estas labor-bestoj). Kaj ni ne havas kuniklon (ĉu vi forgesis mencii ĝin?), sed katon anstataŭe.

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-12 23:58:55

hoangmouse:En Vjetnamio ni ne havas bovon, sed akvobubalon, ĉar la dua pli rilatas al kamparanoj (akvobubaloj estas labor-bestoj). Kaj ni ne havas kuniklon (ĉu vi forgesis mencii ĝin?), sed katon anstataŭe.
Dankon detalan klarigon pri 12jaroj de vjetnamio.
Mi iomete miras pri tio.
Tamen supozeble diversaj 12jaroj ekzistas en azio.

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-13 00:10:24

efilzeo:Kiu estas la malsamon? Kion priskribas tiuj bestoj? Ĉu estas plejbona la drako aŭ la serpento? He he.
Ili ne havas plejbonan jaron.
Oni kredas ke la 12jaroj povas regi la personan sorton.

Makinary (Montri la profilon) 2013-januaro-18 22:33:14

En Brazilo la jaroj ne rilatiĝas al ia besto aŭ al iu ajn afero.

Sed estas 12 periodoj en la jaro kiuj rilatiĝas al signoj. La forumano Koracio jam montris artikolon de Vikipedio pri tio, sed mi metos ĉi tie la ligilojn.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Zodiako
http://eo.wikipedia.org/wiki/Horoskopo

Mi estas el periodo de ĝemelo, sed mi ne kredas horoskopon.

karasutengu (Montri la profilon) 2013-januaro-20 03:01:12

Dankon! pro opinio de koracio kaj makinary.

Mi lernis ke en eŭropo ekzistas ŝimila aĵo 12jarojn al vi.

Mi estas Virgulino el horoskopo , kaj estas apro el 12jaroj.

Mi iomete kredas horoskopon kaj 12jarojn.

verdafeino (Montri la profilon) 2013-januaro-20 11:10:04

Saluton Karasutengu! Mi pensas, ke ankaŭ ekzistas en Japanio(kaj aliaj aziaj landoj?) alia "horoskopo", kiu uzas la sangtipojn(O-, AB+, ktp). Ĉu vi kredas, ke la sangtipo ankaŭ povas regi personan karakteron aŭ sorton? Ĉu multaj Japanuloj pensas, ke ĝi estas vera?

Mi estas sagitario kaj drako. Mi ne eĉ scias mian sangtipon. ^_^;

Mi ne multe kredas ĝin... sed mi pensas, ke ĝi estas tre interesa.

Reen al la supro