Hispanio kaj aliaj nigraj ŝafoj de Eŭropo
de codesito, 2013-januaro-01
Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
codesito (Montri la profilon) 2013-januaro-01 12:19:33
Mi ŝatus ke ni farus du grupojn da landoj unu kun la landoj kiuj progresas ekonomie kaj alia kun tiuj kiuj malprogresas, dum la landoj kiuj ne estas klare klasifikeblaj ni lasos for. Ni diskutos kial estas tiel.
1, progresantaj landoj: Germanio, Finlandio...
2, malprogresantaj landoj: Hispanio, Grekio...
Bv. Helpi kompletigi la grupojn.
Ni parolos nun precipe pri la Eŭropa kontinento por simpligi. Sed oni povas krei du grupojn por alia kontinento se iu volas kaj konas, mi pensas ke tiel estos pli simple, komparante landojn geografie proksimaj.
Koracio (Montri la profilon) 2013-januaro-01 20:13:47
La Eŭropa Unio lasis al la landoj fari pli grandan buĝetan mankon, ol 3%. Eĉ por Hispanio estis permesita fari buĝeton kun 4 aŭ 5%-a manko, nur Hungario devas fari ne plu ol 3%-a mankon. Ili rezonas kaj polemikas ... je ne plu, ol 0,2%-on.
Ili insultis Hungarion por multaj novaj leĝoj, ili kriadis, ke tiuj leĝoj estas maldemokrataj. Aliaj landoj en la Unio havas similajn leĝojn, kaj tiuj landoj ne estas insultita por maldemokrateco. La hungara registaro devis pruvi, ke tiuj leĝoj estas demokrataj.
MoutOp (Montri la profilon) 2013-januaro-01 21:11:22
Koracio:Ili insultis Hungarion por multaj novaj leĝoj, ili kriadis, ke tiuj leĝoj estas maldemokrataj. Aliaj landoj en la Unio havas similajn leĝojn, kaj tiuj landoj ne estas insultita por maldemokrateco. La hungara registaro devis pruvi, ke tiuj leĝoj estas demokrataj.Kiuj aliaj landoj ? Kelkaj novaj leĝoj estas pli demokrateca (ekz. politika kontrolo sur la nacia banko), sed la plimulto estas danĝera (ekz. politika kontrolo sur la amaskomunikiloj).
efilzeo (Montri la profilon) 2013-januaro-01 21:47:18
Mi pensas tiel, sed mi ne certas.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-01 22:18:00
Poste, oni unuigis la monojn, kaj forigis la naciajn monojn. En la komenco, ĉiuj estis feliĉaj (krom tiuj kiuj rimarkis, ke iuj profitis la konfuzon por plialtigi siajn prezojn). La landoj pruntis senzorge... Sed nur kiam oni (ŝajne?) rimarkis, ke la ŝuldoj riskis neniam esti pagotaj, oni postulis rigorecon... Kaj landoj, kiuj ĝoje konsentis pri Euro, komencas bedaŭri...
codesito (Montri la profilon) 2013-januaro-02 10:38:35
Paulinho (Montri la profilon) 2013-januaro-02 14:41:43
Codesito skribis: Mi legas ofte pri Hispanio kiel la nigra ŝafo de la eŭropa ekonomio. Ez. Obama diris ke oni ne devas sekvi la hispanan ekzemplon ktp. ankaŭ Grekio kaj aliaj ŝajnas "nigraj ŝafoj". Dum ekz. Germanio estas "blanka ŝafo".Nigra ŝafo, blanka ŝafo.
Certe la eŭropa ekonomio estas diskutinda.
Mi humile proponas neuzado de lingvaĵo kie "nigra" volas diri malbona kaj kie "blanka" volas diri bona...
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-02 16:33:51
Paulinho:Ni ne troigu pri "politika korekteco", ĉar oni ne scias, kie ĝi haltos: iuj eĉ plendis, ke krucesulkaj ŝraŭboj estas insulto al islamo!
Mi humile proponas neuzado de lingvaĵo kie "nigra" volas diri malbona kaj kie "blanka" volas diri bona...
Tamen estas bona kialo por ne uzi kolorojn por kvalitoj: ili dependas de la kulturo. Blanka estas bona en okcidento, en Ĉinio estas ruĝa, ĉe la esperantistoj verŝajne verda... verdaj ŝafoj ne ekzistas... Eble ruĝaj krokodiloj estus malbonaj! "Nigra ŝafo" estas idiotismo. "Malbonvenulo" preferindas.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-02 16:37:52
codesito:Sed estas interese ke ĉiuj plaŭdis kaj miregis pri la mirinda progreso de hispanio nur kelkaj monatoj antaŭ la falo de nia ekonomio. Fakte ni blinde sekvis la regulojn de Bruseloj, Kial tiuj ekspertuloj ne avertis nin antaŭe?1. Verŝajne ili ne antaŭvidis tion
2. Se ili estus avertintaj, multaj landoj ne akceptus la Euron.
codesito (Montri la profilon) 2013-januaro-02 17:18:51
Paulinho:Vi pravas, mi ne trovis alian pli bonan vorton en tiu momento. Pli bone ne uzi tiujn vortojn.Codesito skribis: Mi legas ofte pri Hispanio kiel la nigra ŝafo de la eŭropa ekonomio. Ez. Obama diris ke oni ne devas sekvi la hispanan ekzemplon ktp. ankaŭ Grekio kaj aliaj ŝajnas "nigraj ŝafoj". Dum ekz. Germanio estas "blanka ŝafo".Nigra ŝafo, blanka ŝafo.
Certe la eŭropa ekonomio estas diskutinda.
Mi humile proponas neuzado de lingvaĵo kie "nigra" volas diri malbona kaj kie "blanka" volas diri bona...