Ke daftar isi

Hispanio kaj aliaj nigraj ŝafoj de Eŭropo

dari codesito, 1 Januari 2013

Pesan: 18

Bahasa: Esperanto

codesito (Tunjukkan profil) 1 Januari 2013 12.19.33

Mi legas ofte pri Hispanio kiel la nigra ŝafo de la eŭropa ekonomio. Ez. Obama diris ke oni ne devas sekvi la hispanan ekzemplon ktp. ankaŭ Grekio kaj aliaj ŝajnas "nigraj ŝafoj". Dum ekz. Germanio estas "blanka ŝafo".

Mi ŝatus ke ni farus du grupojn da landoj unu kun la landoj kiuj progresas ekonomie kaj alia kun tiuj kiuj malprogresas, dum la landoj kiuj ne estas klare klasifikeblaj ni lasos for. Ni diskutos kial estas tiel.

1, progresantaj landoj: Germanio, Finlandio...

2, malprogresantaj landoj: Hispanio, Grekio...

Bv. Helpi kompletigi la grupojn.

Ni parolos nun precipe pri la Eŭropa kontinento por simpligi. Sed oni povas krei du grupojn por alia kontinento se iu volas kaj konas, mi pensas ke tiel estos pli simple, komparante landojn geografie proksimaj.

Koracio (Tunjukkan profil) 1 Januari 2013 20.13.47

Se Hispanio estas nigra ŝafo, Hungario, kaj nur Hungario apartenas al separita kategorio.

La Eŭropa Unio lasis al la landoj fari pli grandan buĝetan mankon, ol 3%. Eĉ por Hispanio estis permesita fari buĝeton kun 4 aŭ 5%-a manko, nur Hungario devas fari ne plu ol 3%-a mankon. Ili rezonas kaj polemikas ... je ne plu, ol 0,2%-on.

Ili insultis Hungarion por multaj novaj leĝoj, ili kriadis, ke tiuj leĝoj estas maldemokrataj. Aliaj landoj en la Unio havas similajn leĝojn, kaj tiuj landoj ne estas insultita por maldemokrateco. La hungara registaro devis pruvi, ke tiuj leĝoj estas demokrataj.

MoutOp (Tunjukkan profil) 1 Januari 2013 21.11.22

Koracio:Ili insultis Hungarion por multaj novaj leĝoj, ili kriadis, ke tiuj leĝoj estas maldemokrataj. Aliaj landoj en la Unio havas similajn leĝojn, kaj tiuj landoj ne estas insultita por maldemokrateco. La hungara registaro devis pruvi, ke tiuj leĝoj estas demokrataj.
Kiuj aliaj landoj ? Kelkaj novaj leĝoj estas pli demokrateca (ekz. politika kontrolo sur la nacia banko), sed la plimulto estas danĝera (ekz. politika kontrolo sur la amaskomunikiloj).

efilzeo (Tunjukkan profil) 1 Januari 2013 21.47.18

Laŭ mi ĉar la EU trudis la ekonomion de la Germanio al aliaj ŝtatoj, do malpli riĉaj ŝtatoj devas pagi pli por akiri la samon produkton. Ankaŭ la bankoj estas problemo. Ŝajnas esti revenitaj al la tempo de la feŭdoj, kun la riĉaj sinjoroj kaj la sklavaj laborantaj por ili. Tro da fidistribuo.

Mi pensas tiel, sed mi ne certas.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 1 Januari 2013 22.18.00

Ununura mono estis eraro: ĝi neniam funkciis. Iuj landoj estas pli "produktemaj" ol la aliaj (t.e. produktantaj varojn, servojn (kaj eĉ nun "rajtojn") kiujn oni povas multekoste pagigi kadre de la nuna sistemo). La aliaj preferas lasi inflacion malvalorigi ilian monon por relanĉi ekonomion. La sistemo aŭtomate reguliĝis, kaj la ŝtatoj povis plialtigi pensiojn aŭ monatribuojn por kompensi inflacion. Ĉar ili vivis relative aŭtonome, la rezulto de inflacio estis malpli da aĉetoj deeksterlande. Tiuj landoj moderniĝis malpli rapide kaj tio ne gravis kiam ne estis milito. La enloĝantoj tamen estis feliĉaj kaj la turistoj venis por ĝui la sunon (tiuj landoj estas precipe en la sudo) kaj la vivĝojon kaj senzorgemon de la popolo.

Poste, oni unuigis la monojn, kaj forigis la naciajn monojn. En la komenco, ĉiuj estis feliĉaj (krom tiuj kiuj rimarkis, ke iuj profitis la konfuzon por plialtigi siajn prezojn). La landoj pruntis senzorge... Sed nur kiam oni (ŝajne?) rimarkis, ke la ŝuldoj riskis neniam esti pagotaj, oni postulis rigorecon... Kaj landoj, kiuj ĝoje konsentis pri Euro, komencas bedaŭri...

codesito (Tunjukkan profil) 2 Januari 2013 10.38.35

Sed estas interese ke ĉiuj plaŭdis kaj miregis pri la mirinda progreso de hispanio nur kelkaj monatoj antaŭ la falo de nia ekonomio. Fakte ni blinde sekvis la regulojn de Bruseloj, Kial tiuj ekspertuloj ne avertis nin antaŭe?

Paulinho (Tunjukkan profil) 2 Januari 2013 14.41.43

Codesito skribis: Mi legas ofte pri Hispanio kiel la nigra ŝafo de la eŭropa ekonomio. Ez. Obama diris ke oni ne devas sekvi la hispanan ekzemplon ktp. ankaŭ Grekio kaj aliaj ŝajnas "nigraj ŝafoj". Dum ekz. Germanio estas "blanka ŝafo".
Nigra ŝafo, blanka ŝafo.

Certe la eŭropa ekonomio estas diskutinda.

Mi humile proponas neuzado de lingvaĵo kie "nigra" volas diri malbona kaj kie "blanka" volas diri bona...

Altebrilas (Tunjukkan profil) 2 Januari 2013 16.33.51

Paulinho:
Mi humile proponas neuzado de lingvaĵo kie "nigra" volas diri malbona kaj kie "blanka" volas diri bona...
Ni ne troigu pri "politika korekteco", ĉar oni ne scias, kie ĝi haltos: iuj eĉ plendis, ke krucesulkaj ŝraŭboj estas insulto al islamo!

Tamen estas bona kialo por ne uzi kolorojn por kvalitoj: ili dependas de la kulturo. Blanka estas bona en okcidento, en Ĉinio estas ruĝa, ĉe la esperantistoj verŝajne verda... verdaj ŝafoj ne ekzistas... Eble ruĝaj krokodiloj estus malbonaj! "Nigra ŝafo" estas idiotismo. "Malbonvenulo" preferindas.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 2 Januari 2013 16.37.52

codesito:Sed estas interese ke ĉiuj plaŭdis kaj miregis pri la mirinda progreso de hispanio nur kelkaj monatoj antaŭ la falo de nia ekonomio. Fakte ni blinde sekvis la regulojn de Bruseloj, Kial tiuj ekspertuloj ne avertis nin antaŭe?
1. Verŝajne ili ne antaŭvidis tion
2. Se ili estus avertintaj, multaj landoj ne akceptus la Euron.

codesito (Tunjukkan profil) 2 Januari 2013 17.18.51

Paulinho:
Codesito skribis: Mi legas ofte pri Hispanio kiel la nigra ŝafo de la eŭropa ekonomio. Ez. Obama diris ke oni ne devas sekvi la hispanan ekzemplon ktp. ankaŭ Grekio kaj aliaj ŝajnas "nigraj ŝafoj". Dum ekz. Germanio estas "blanka ŝafo".
Nigra ŝafo, blanka ŝafo.

Certe la eŭropa ekonomio estas diskutinda.

Mi humile proponas neuzado de lingvaĵo kie "nigra" volas diri malbona kaj kie "blanka" volas diri bona...
Vi pravas, mi ne trovis alian pli bonan vorton en tiu momento. Pli bone ne uzi tiujn vortojn.

Kembali ke atas