Đi đến phần nội dung

Hispanio kaj aliaj nigraj ŝafoj de Eŭropo

viết bởi codesito, Ngày 01 tháng 1 năm 2013

Tin nhắn: 18

Nội dung: Esperanto

cellus (Xem thông tin cá nhân) 10:18:28 Ngày 06 tháng 1 năm 2013

Mi pensas ke oni bone povas paroli pri nigraj ŝafoj. Kial ne, kaj malhela ĉevalo estas tia ĉevalo kiu neatendite venkas vetkuron.

La problemo estas ke neniuj landoj plu volis pruntedoni monon al la landoj. Se oni volus pruntedoni monon, problemoj ne estus.

Bankoj ankaŭ havis ŝuldon en tio.

codesito (Xem thông tin cá nhân) 15:49:07 Ngày 08 tháng 1 năm 2013

vidas vandenis:Eble oni uzu 'PIGraj ŝafoj" ?
Tio estus alia klasifiko, se temas pri tigraj kaj PIGraj landoj, mi certas ke mia lando apartenas al la tigraj. Hispanio konstruis dum la lasta jardeko pli da loĝejoj ol francio, germanio kaj italio kune.

Kiuj do estas laŭ vi la pigraj Kaj kiuj la tigraj landoj?

codesito (Xem thông tin cá nhân) 12:35:49 Ngày 12 tháng 1 năm 2013

Do, ni povas konkludi ke ekzistas 4 specoj da landoj: tigraj, pig-raj, nigraj kaj migraj, kaj ke ni devas klopodi ke nia lando apartenu al la grupo de la tigraj landoj, sed uzante iom la kapon kaj ne nur la tigrecon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:45:57 Ngày 12 tháng 1 năm 2013

Ni devas ĉefe klopodi por monda interkompreno, kaj por ĉesigi tiun stultan ekonomian militon, tiel ke neniu lando plu manĝu la aliajn.

Dominiczka (Xem thông tin cá nhân) 15:08:28 Ngày 13 tháng 1 năm 2013

Mi pensas, ke Pollando (bedaŭrinde) estas malprogresanta. Oni fermas ĉiuj fabrikoj, ne estas nun polaj firmaoj (nur ĉiniaj).

Dominiczka (Xem thông tin cá nhân) 18:19:03 Ngày 13 tháng 1 năm 2013

vidas vandenis:
Dominiczka:Mi pensas, ke Pollando (bedaŭrinde) estas malprogresanta. Oni fermas ĉiuj fabrikoj, ne estas nun polaj firmaoj (nur ĉiniaj).
Kara knabineto, vi iom troigas. Ne estas bone, ke iuj homoj asertas al vi tion. Kresku, lernu kaj ĉio estos bone.
Mi esperas, ke estos tiel. Neniu dirs al mi, ke Pollando estas malprogresanta, sed mi vidas tion. Mi preskaŭ ĉiu tage rigardas televidilon kaj mi scias, kio estas. Bedaŭrinde ĉio, kion mi skribis estas vero. Mi estas feliĉa, ke Vi volas esperigi min.

Koracio (Xem thông tin cá nhân) 20:18:03 Ngày 22 tháng 1 năm 2013

MoutOp:
Koracio:Ili insultis Hungarion por multaj novaj leĝoj, ili kriadis, ke tiuj leĝoj estas maldemokrataj. Aliaj landoj en la Unio havas similajn leĝojn, kaj tiuj landoj ne estas insultita por maldemokrateco. La hungara registaro devis pruvi, ke tiuj leĝoj estas demokrataj.
Kiuj aliaj landoj ? Kelkaj novaj leĝoj estas pli demokrateca (ekz. politika kontrolo sur la nacia banko), sed la plimulto estas danĝera (ekz. politika kontrolo sur la amaskomunikiloj).
Pri la nacia banko tie:
http://hu.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...
Kiu ne estas sendependa por 2 miliono, ne povas esti sendependa ankaŭ por 6 miliono.

Pri la kontrolo de la amaskomunikiloj:
Se estus la amaskomunikiloj kontrolitaj, ili ne povus krii por tio. La opoziciaj gazetoj ne estus eldonita kun malplena fordera paĝo, kaj fari tiun histerion.

Mi enuas tiun histerion, do mi reagas rare al ĝi.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 17:09:14 Ngày 24 tháng 1 năm 2013

La bildon kiun mi havas pri Hungario estas, ke estas tre malfacile esti opozicio tie.

Estas pli bone ke gazetoj povas presi kiom eble plej multe ol ke iu cenzuras ilin. Potenco ĉiam korupcias, kaj tial estas bone kun opozicio, eĉ se oni ne ŝatas ĝin.

Ke Hungario sentis sin ofendita, estas malbona signo. Kompreneble multaj landoj informiĝas pri la famo de la propra lando en eksterlando, sed vere ofendiĝi, devas esti forta tabako.

Quay lại