Gravaj kaj Famaj Esperantistoj
di bluephoenix, 02 gennaio 2013
Messaggi: 19
Lingua: Esperanto
Altebrilas (Mostra il profilo) 15 gennaio 2013 16:39:21
http://eo.wikipedia.org/wiki/UK_1992
bluephoenix (Mostra il profilo) 15 gennaio 2013 17:46:54
Genjix:Mi bonkonigis por mia laboro kaj mi parolas esperante.Saluton, Amir!
Dakila_Sidhi (Mostra il profilo) 16 gennaio 2013 09:08:39
Ŝi estas la plej forta ina ŝakludisto.
Mi scivolas kial ŝi ne estas pli fama en la Ŝak-mondo kaj Esperantujo.
Mi ankaŭ miras al ŝia patro Laszlo Polgar.
Li estas admiranto de Dro. Zamenhof. Li instruis al ĉiuj de siaj infanoj esperanton. Lia tuta endoma familio parolas esperanton.
Laszlo kredis en la diraĵo ke geniulojn farigas, ne naskas. Do li hejminstruis siajn 3 infaninojn. Mi tre miras al tiu, li mem instruis siajn infanojn. Kaj ĉiuj 3 de liaj infanoj fariĝis famaj en la mondo de Ŝako.
Altebrilas (Mostra il profilo) 16 gennaio 2013 18:57:08
http://eo.wikipedia.org/wiki/Judit_Polg%C3%A1r
Dominique (Mostra il profilo) 16 gennaio 2013 21:21:31
Altebrilas:Tio estas interesa: mi ne sciis pri tio. Sed nenie oni diras, ke ŝi estas esperantistino.Mi memoras, ke Susan Polar iam skribis blogeron pri Esperanto. Sed ŝajnas al mi, ke ŝi ne vere scipovas Esperanton. Almanaŭ, ŝi preskaŭ neniam menciis ĝin, kaj la blogero havas nur Esperantan frazeton kun eraroj. Do mi ne kredas, ke la fratinoj Polgar vere parolas E-on, aŭ eble nur iomete. Sed lia patro pli verŝajne parolas ĝin. Tiu paĝo de fifama ŝakistaĉo indikas, ke Lazlo Polgar fakte parolas la hungaran kaj Esperanton.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Judit_Polg%C3%A1r
Mi ankaŭ hazarde trovis foton antaŭ kelkaj jaroj en franca malnova lud-revuo, kie oni vidas la fratinojn Polgar kun Esperanta T-ĉemizo. Mi metis la foton en la reto.
Altebrilas (Mostra il profilo) 18 gennaio 2013 11:18:31
Mi rigardis la foton, kaj ili aspektas kiel infanoj kiujn la gepatroj trenas al esperanto kongresoj, kiuj ĉeestas kurseton, kaj poste forgesas la lingvon...
Aliteme, mi vidis en via prezentado, ke vi laboras pri gramatikaj kaj stil-korektiloj, kaj mi scivolemas pri tiu lasta funkcio. Fakte, mi serĉas ilon por selekti radikojn kiuj superas iun specifan nivelon en BRO, kaj proponas pli bazajn alternativojn aŭ aŭtomatan piednotan leksikonon. Tiu ilo ebligus simple verki artikolojn por komencantoj.
Dakila_Sidhi (Mostra il profilo) 18 gennaio 2013 12:53:45
Altebrilas:Tio estas interesa: mi ne sciis pri tio. Sed nenie oni diras, ke ŝi estas esperantistino.http://eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1szl%C3%B3_Polg...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Judit_Polg%C3%A1r
Vikipedio:La tuta familio Polgár parolas Esperanton.Nu, mi legis ankaŭ la anglajn artikolojn. Ekzemple:
http://en.wikipedia.org/wiki/Judith_Polgar#cite_no...
Wikipedia:He and his wife Klára educated their three daughters at home, with chess as the specialist subject. László also taught his three daughters the international language Esperanto.
Dominique (Mostra il profilo) 18 gennaio 2013 20:52:37
Altebrilas:Saluton Dominique!Mi ne bone komprenas tion, kion vi serĉas. Ĉu vi povus doni ekzemplo(j)n pri kiu la ilo devus doni alternativo(j)n?
....
Aliteme, mi vidis en via prezentado, ke vi laboras pri gramatikaj kaj stil-korektiloj, kaj mi scivolemas pri tiu lasta funkcio. Fakte, mi serĉas ilon por selekti radikojn kiuj superas iun specifan nivelon en BRO, kaj proponas pli bazajn alternativojn aŭ aŭtomatan piednotan leksikonon. Tiu ilo ebligus simple verki artikolojn por komencantoj.
La ilo pri kiu mi laboras (Lingvoilo) atentigas pri gramatikaj eraroj. Vi povas provi ĝin rete ĉi tie sen instali ion ajn. Kaj se vi trovas ĝin utila, vi povas instali la kromaĵon por LibreOffice/OpenOffice aŭ ankaŭ por Firefox aŭ alimaniere. Sed estas eksterteme, do eble vi povas malfermi alian fadenon pri tio se vi pli scivolas.
Altebrilas (Mostra il profilo) 19 gennaio 2013 14:43:17