Į turinį

Gravaj kaj Famaj Esperantistoj

bluephoenix, 2013 m. sausis 2 d.

Žinutės: 19

Kalba: Esperanto

Altebrilas (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 15 d. 16:39:21

Ĉu ĝi okazas en la sama kongresejo kiel la 77a UK?
http://eo.wikipedia.org/wiki/UK_1992

bluephoenix (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 15 d. 17:46:54

Genjix:Mi bonkonigis por mia laboro kaj mi parolas esperante.
Saluton, Amir!

Dakila_Sidhi (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 16 d. 09:08:39

Mi tre ŝatas je Judith Polgar. Nu, mi estas ŝakisto do mi ja interisiĝas pri ŝakistoj.
Ŝi estas la plej forta ina ŝakludisto.
Mi scivolas kial ŝi ne estas pli fama en la Ŝak-mondo kaj Esperantujo.

Mi ankaŭ miras al ŝia patro Laszlo Polgar.
Li estas admiranto de Dro. Zamenhof. Li instruis al ĉiuj de siaj infanoj esperanton. Lia tuta endoma familio parolas esperanton.
Laszlo kredis en la diraĵo ke geniulojn farigas, ne naskas. Do li hejminstruis siajn 3 infaninojn. Mi tre miras al tiu, li mem instruis siajn infanojn. Kaj ĉiuj 3 de liaj infanoj fariĝis famaj en la mondo de Ŝako.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 16 d. 18:57:08

Tio estas interesa: mi ne sciis pri tio. Sed nenie oni diras, ke ŝi estas esperantistino.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Judit_Polg%C3%A1r

Dominique (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 16 d. 21:21:31

Altebrilas:Tio estas interesa: mi ne sciis pri tio. Sed nenie oni diras, ke ŝi estas esperantistino.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Judit_Polg%C3%A1r
Mi memoras, ke Susan Polar iam skribis blogeron pri Esperanto. Sed ŝajnas al mi, ke ŝi ne vere scipovas Esperanton. Almanaŭ, ŝi preskaŭ neniam menciis ĝin, kaj la blogero havas nur Esperantan frazeton kun eraroj. Do mi ne kredas, ke la fratinoj Polgar vere parolas E-on, aŭ eble nur iomete. Sed lia patro pli verŝajne parolas ĝin. Tiu paĝo de fifama ŝakistaĉo indikas, ke Lazlo Polgar fakte parolas la hungaran kaj Esperanton.

Mi ankaŭ hazarde trovis foton antaŭ kelkaj jaroj en franca malnova lud-revuo, kie oni vidas la fratinojn Polgar kun Esperanta T-ĉemizo. Mi metis la foton en la reto.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 18 d. 11:18:31

Saluton Dominique!

Mi rigardis la foton, kaj ili aspektas kiel infanoj kiujn la gepatroj trenas al esperanto kongresoj, kiuj ĉeestas kurseton, kaj poste forgesas la lingvon...

Aliteme, mi vidis en via prezentado, ke vi laboras pri gramatikaj kaj stil-korektiloj, kaj mi scivolemas pri tiu lasta funkcio. Fakte, mi serĉas ilon por selekti radikojn kiuj superas iun specifan nivelon en BRO, kaj proponas pli bazajn alternativojn aŭ aŭtomatan piednotan leksikonon. Tiu ilo ebligus simple verki artikolojn por komencantoj.

Dakila_Sidhi (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 18 d. 12:53:45

Altebrilas:Tio estas interesa: mi ne sciis pri tio. Sed nenie oni diras, ke ŝi estas esperantistino.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Judit_Polg%C3%A1r
http://eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1szl%C3%B3_Polg...
Vikipedio:La tuta familio Polgár parolas Esperanton.
Nu, mi legis ankaŭ la anglajn artikolojn. Ekzemple:
http://en.wikipedia.org/wiki/Judith_Polgar#cite_no...
Wikipedia:He and his wife Klára educated their three daughters at home, with chess as the specialist subject. László also taught his three daughters the international language Esperanto.

Dominique (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 18 d. 20:52:37

Altebrilas:Saluton Dominique!
....
Aliteme, mi vidis en via prezentado, ke vi laboras pri gramatikaj kaj stil-korektiloj, kaj mi scivolemas pri tiu lasta funkcio. Fakte, mi serĉas ilon por selekti radikojn kiuj superas iun specifan nivelon en BRO, kaj proponas pli bazajn alternativojn aŭ aŭtomatan piednotan leksikonon. Tiu ilo ebligus simple verki artikolojn por komencantoj.
Mi ne bone komprenas tion, kion vi serĉas. Ĉu vi povus doni ekzemplo(j)n pri kiu la ilo devus doni alternativo(j)n?

La ilo pri kiu mi laboras (Lingvoilo) atentigas pri gramatikaj eraroj. Vi povas provi ĝin rete ĉi tie sen instali ion ajn. Kaj se vi trovas ĝin utila, vi povas instali la kromaĵon por LibreOffice/OpenOffice aŭ ankaŭ por Firefox aŭ alimaniere. Sed estas eksterteme, do eble vi povas malfermi alian fadenon pri tio se vi pli scivolas.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 19 d. 14:43:17

@Dominique:
Konsentite.
Mi malfermis ĝin tie

Atgal į pradžią