Gravaj kaj Famaj Esperantistoj
de bluephoenix, 2013-januaro-02
Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
bluephoenix (Montri la profilon) 2013-januaro-02 07:06:00
Kiujn homojn vi nomus (prefere ne plu ol 5-10), se vi devus elekti la plej famajn aŭ gravajn esperantistojn dum la pasintaj 125 jaroj, kiuj reprezentas bonajn specimenojn, ne nur de la movado, sed ankaŭ historio, politiko, tekniko, arto, ktp?
Ekz: mi elektas Zamenhof (certe!), William Auld, Claude Piron, Julio Baghy, Daniel Bovet, Louis Lumière, Susan Polgar, ...
Se vi ne konas iujn ajn, vidu eo.wikipedia.org/wiki/Gravaj_esperantistoj kaj [url=en.wikipedia.org/wiki/Esperantist]en.wikipedia.org/wiki/Esperantist[/url] por komenciĝi. Pensu, kiuj donis al la movado kaj la mondo, aŭ, se ni havus monon (aŭ poŝtmarkojn), kiuj aperas sur ĝi?
Post ni havas kandidatigojn, mi povas krei la enketon.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-02 16:53:46
Malfacilas kompari vivantajn kaj mortintajn esperantistojn. Devus esti du kategoriojn. Por la unua kategorio, estas objektivaj donitaĵoj: la nomoj de la salonoj dum la UK-oj de UEA.
Alia metodo (pli subjektiva) estas postuli, ke la "kandidatoj" estu konataj en almenaŭ tri landoj: esperantisto povas esti fama en sia lando, sed ne ekstere.
Iuj nomoj estas famaj, kvankam oni ne kapablus diri pri kio ili famas. Ĉu tiuj estas validaj?
bluephoenix (Montri la profilon) 2013-januaro-02 17:40:27
- Zamenhof, ĉar li kreis la lingvo.
- Daniel Bovet, ĉar li estas fama scientisto, kiu ricevis nobel-premion pro sia laboro, kaj estis unu el la unuaj denaskaj esperantistoj.
- ktp
AlfRoland (Montri la profilon) 2013-januaro-02 19:32:36
fstphane (Montri la profilon) 2013-januaro-02 20:46:39
kaj sen dubo ankoraŭ hodiaŭ, danke al simpleco de sia stilo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-03 21:59:14
bluephoenix (Montri la profilon) 2013-januaro-04 06:22:46
Altebrilas:Sed li famas ĉefe pro forlaso de la movado...Jes, Kabe forlasis la movadon subite, sed li ankaŭ verkis unu el la unuaj vortaroj, estis vicprezidanto de la Akademio, partoprenis en politika movado, kaj fondis du medicinajn societojn. Ŝajnas, ke li vivis malavare, ĉu ne? Tamen anstataŭ esti dankema, la movado snobe mokas lian nomon.
Tjeri (Montri la profilon) 2013-januaro-04 07:02:25
Sed li famas ĉefe pro forlaso de la movado...Stranga aserto...
Ne ĉiuj, kiuj forlasis la movadon havas verbigitan nomon!
Li ankaŭ, kaj ĉefe laŭ mia opinio, lasis kelkajn elstarajn tradukojn, inter aliaj "La Faraono" de Bolesław Prus.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-04 11:15:40
En Francio, la prefekto Eugène Poubelle donis sian nomon al rubujo; la reĝo Dagobert famis pro infana kanteto (kiu asertis, ke li misdirekte surmetis sian pantalonon). En Esperantio, de Beaufont ankaŭ multe agis por Esperanto antaŭ ol fifami kiel Judaso.
Feliĉe, de tempo al tempo, historiistoj konigas la realajn historion de tiaj homoj, kiuj kaŝas sin malantaŭ legendo.
Genjix (Montri la profilon) 2013-januaro-15 00:29:02
Mia konferenco pri teknologio: unsystem.net (mia nomo estas Amir Taaki)
Oni povas sendi retpoŝton al mi per amir@unsystem.net
Ĝis!