До змісту

Gravaj kaj Famaj Esperantistoj

від bluephoenix, 2 січня 2013 р.

Повідомлення: 19

Мова: Esperanto

bluephoenix (Переглянути профіль) 2 січня 2013 р. 07:06:00

Mi volas krei "Top 10" (Plej 10 ol...?) liston, kiu temas pri Esperantistoj. Mi serĉas kandidatigojn.

Kiujn homojn vi nomus (prefere ne plu ol 5-10), se vi devus elekti la plej famajn aŭ gravajn esperantistojn dum la pasintaj 125 jaroj, kiuj reprezentas bonajn specimenojn, ne nur de la movado, sed ankaŭ historio, politiko, tekniko, arto, ktp?

Ekz: mi elektas Zamenhof (certe!), William Auld, Claude Piron, Julio Baghy, Daniel Bovet, Louis Lumière, Susan Polgar, ...

Se vi ne konas iujn ajn, vidu eo.wikipedia.org/wiki/Gravaj_esperantistoj kaj [url=en.wikipedia.org/wiki/Esperantist]en.wikipedia.org/wiki/Esperantist[/url] por komenciĝi. Pensu, kiuj donis al la movado kaj la mondo, aŭ, se ni havus monon (aŭ poŝtmarkojn), kiuj aperas sur ĝi?

Post ni havas kandidatigojn, mi povas krei la enketon.

Altebrilas (Переглянути профіль) 2 січня 2013 р. 16:53:46

La konsulto de la listoj instigis min fari tiujn pripensojn:

Malfacilas kompari vivantajn kaj mortintajn esperantistojn. Devus esti du kategoriojn. Por la unua kategorio, estas objektivaj donitaĵoj: la nomoj de la salonoj dum la UK-oj de UEA.

Alia metodo (pli subjektiva) estas postuli, ke la "kandidatoj" estu konataj en almenaŭ tri landoj: esperantisto povas esti fama en sia lando, sed ne ekstere.

Iuj nomoj estas famaj, kvankam oni ne kapablus diri pri kio ili famas. Ĉu tiuj estas validaj?

bluephoenix (Переглянути профіль) 2 січня 2013 р. 17:40:27

Vi povas elekti per ajna dezirata kriterio. Eble oni ankaŭ dirus, kial si elektas iun.

- Zamenhof, ĉar li kreis la lingvo.
- Daniel Bovet, ĉar li estas fama scientisto, kiu ricevis nobel-premion pro sia laboro, kaj estis unu el la unuaj denaskaj esperantistoj.
- ktp

AlfRoland (Переглянути профіль) 2 січня 2013 р. 19:32:36

Miaopinie jam estas tro da kulto al personoj en la Esperanto-movado - ne maltro. Ĉiuj tiuj Zamenhof-Tagoj ktp apenaŭ altiras novajn homojn lerni la lingvon. Utiligu tamen Esperanton en kiom eble plej multaj fakoj por konvinki pri ĝia utileco.

fstphane (Переглянути профіль) 2 січня 2013 р. 20:46:39

Mi elektas "Kabe"(d-ro Kazimierz Bein), kies la verkaĵoj(tradukoj) estis siatempe estimata de la esperantistoj,
kaj sen dubo ankoraŭ hodiaŭ, danke al simpleco de sia stilo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kabe

Altebrilas (Переглянути профіль) 3 січня 2013 р. 21:59:14

Sed li famas ĉefe pro forlaso de la movado...

bluephoenix (Переглянути профіль) 4 січня 2013 р. 06:22:46

Altebrilas:Sed li famas ĉefe pro forlaso de la movado...
Jes, Kabe forlasis la movadon subite, sed li ankaŭ verkis unu el la unuaj vortaroj, estis vicprezidanto de la Akademio, partoprenis en politika movado, kaj fondis du medicinajn societojn. Ŝajnas, ke li vivis malavare, ĉu ne? Tamen anstataŭ esti dankema, la movado snobe mokas lian nomon.

Tjeri (Переглянути профіль) 4 січня 2013 р. 07:02:25

Sed li famas ĉefe pro forlaso de la movado...
Stranga aserto...
Ne ĉiuj, kiuj forlasis la movadon havas verbigitan nomon!

Li ankaŭ, kaj ĉefe laŭ mia opinio, lasis kelkajn elstarajn tradukojn, inter aliaj "La Faraono" de Bolesław Prus.

Altebrilas (Переглянути профіль) 4 січня 2013 р. 11:15:40

Mi tute ne kontestas la gravecon de la verko de Kabe. Mi nur konstatas, ke ofte homoj, kiuj dediĉis tutan vivon al grava verko aŭ al perfekta plenumado de sia posteno, iĝas famaj pro detalo, kiun sole memorigas la postularo.

En Francio, la prefekto Eugène Poubelle donis sian nomon al rubujo; la reĝo Dagobert famis pro infana kanteto (kiu asertis, ke li misdirekte surmetis sian pantalonon). En Esperantio, de Beaufont ankaŭ multe agis por Esperanto antaŭ ol fifami kiel Judaso.

Feliĉe, de tempo al tempo, historiistoj konigas la realajn historion de tiaj homoj, kiuj kaŝas sin malantaŭ legendo.

Genjix (Переглянути профіль) 15 січня 2013 р. 00:29:02

Mi bonkonigis por mia laboro kaj mi parolas esperante.

Mia konferenco pri teknologio: unsystem.net (mia nomo estas Amir Taaki)

Oni povas sendi retpoŝton al mi per amir@unsystem.net

Ĝis!

Назад до початку