Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-03 22:05:05
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-07 16:23:45
Vidu la dediĉitan fadenon, ĉar neeblas tajpi blankajn liniojn por nevidebligi la sovon legante la enigmon.
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-08 15:17:59
Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn
Kiu estas mi?
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-09 17:36:35
Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:
IX = X + IKiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?
dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-09 21:28:11
IX = X - I
nigra_rivereto (Montri la profilon) 2013-januaro-09 22:23:36
Altebrilas:Enigmo#2Mi pensas, ke temas pri vekhorloĝo. Ĝi montras horon ne malpli ol 00:00 nek pli ol 23:59 kaj kiam ĝi sonoras ni tuj vekiĝas kaj ne sonĝas plu.
Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn
Kiu estas mi?
DreadFoot (Montri la profilon) 2013-januaro-09 23:59:36
Altebrilas:Solvo:
Vidu la dediĉitan fadenon, ĉar neeblas tajpi blankajn liniojn por nevidebligi la sovon legante la enigmon.
DreadFoot (Montri la profilon) 2013-januaro-10 00:07:32
Altebrilas:Mi estas pli bona ol Dio,La respondo estas "nenio".
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?
DreadFoot (Montri la profilon) 2013-januaro-10 00:09:21
nigra_rivereto:Mi kredas ke vi estas korekta.Altebrilas:Enigmo#2Mi pensas, ke temas pri vekhorloĝo. Ĝi montras horon ne malpli ol 00:00 nek pli ol 23:59 kaj kiam ĝi sonoras ni tuj vekiĝas kaj ne sonĝas plu.
Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn
Kiu estas mi?
Altebrilas (Montri la profilon) 2013-januaro-10 10:28:42