去目錄頁

Enigmo

Altebrilas, 2013年1月3日

讯息: 18

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月3日下午10:05:05

Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月7日下午4:23:45

Solvo:

Vidu la dediĉitan fadenon, ĉar neeblas tajpi blankajn liniojn por nevidebligi la sovon legante la enigmon.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月8日下午3:17:59

Enigmo#2

Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn

Kiu estas mi?

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月9日下午5:36:35

Enigmo #3

Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:
IX = X + I
Kiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?

dobri (显示个人资料) 2013年1月9日下午9:28:11

Simple forpreni unu alumeton.
IX = X - I

nigra_rivereto (显示个人资料) 2013年1月9日下午10:23:36

Altebrilas:Enigmo#2

Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn

Kiu estas mi?
Mi pensas, ke temas pri vekhorloĝo. Ĝi montras horon ne malpli ol 00:00 nek pli ol 23:59 kaj kiam ĝi sonoras ni tuj vekiĝas kaj ne sonĝas plu.

DreadFoot (显示个人资料) 2013年1月9日下午11:59:36

Altebrilas:Solvo:

Vidu la dediĉitan fadenon, ĉar neeblas tajpi blankajn liniojn por nevidebligi la sovon legante la enigmon.

DreadFoot (显示个人资料) 2013年1月10日上午12:07:32

Altebrilas:Mi estas pli bona ol Dio,
Mi estas pli malbona ol la Diablo,
La malriĉuloj havas min,
La riĉuloj malhavas min,
Se oni manĝas min, oni mortiĝas.
Kiu mi estas?
La respondo estas "nenio".

DreadFoot (显示个人资料) 2013年1月10日上午12:09:21

nigra_rivereto:
Altebrilas:Enigmo#2

Ne malpli ol 0000
Ne pli ol 2359
Mi detruas la sonĝojn

Kiu estas mi?
Mi pensas, ke temas pri vekhorloĝo. Ĝi montras horon ne malpli ol 00:00 nek pli ol 23:59 kaj kiam ĝi sonoras ni tuj vekiĝas kaj ne sonĝas plu.
Mi kredas ke vi estas korekta.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月10日上午10:28:42

Gratulojn. Jes, vi pravas, sed bonvolu skribi la solvon en la alian fadenon, por ke aliaj forumanoj ne tuj vidu la solvon.

回到上端