Kwa maudhui

Enigmo

ya Altebrilas, 3 Januari 2013

Ujumbe: 18

Lugha: Esperanto

myris (Wasifu wa mtumiaji) 10 Januari 2013 12:10:25 alasiri

Altebrilas:Enigmo #3

Alumetoj estas disponitaj sur tablo tiumaniere:
IX = X + I
Kiu verigi tiun egalecon movigante la minimuman nombron de alumetoj?
Vidu solvon (?) en la alia fadeno.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2013 12:03:07 asubuhi

dobri:Simple forpreni unu alumeton.
IX = X - I
Ekzistas pli ŝparema solvo...

myris (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2013 10:39:05 alasiri

Enigmo#4
Ĉu vi povos atingi 24 uzante unufoje la kvar nombroj 5,5,5,1.

Tjeri (Wasifu wa mtumiaji) 30 Januari 2013 4:18:51 alasiri

Mi povas atingi 24 uzante unufoje la kvar nombrojN

myris (Wasifu wa mtumiaji) 30 Januari 2013 11:59:22 alasiri

Tjeri:Mi povas atingi 24 uzante unufoje la kvar nombrojN
Do skribu vian solvon sur la alian fadenon. Mi forgesis postuli, ke vi devas uzi ĉiujn nombrojn unufoje kun la kutimaj kvar operacioj. Sekve, 1 pot 5 aŭ 5! ne estas permesitaj.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 31 Januari 2013 12:10:57 asubuhi

Mi ankoraŭ ne trovis, sed jen alia enigmo (#5):

Kiun komunan econ havas la du nombroj 10 kaj 509?

(Fulmotondro! mi forgesis, ke la fadeno estas en esperanto!)

myris (Wasifu wa mtumiaji) 31 Januari 2013 11:15:27 asubuhi

myris:Do skribu vian solvon sur la alian fadenon..
Tjeri trovis la solvon.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 2 Februari 2013 5:17:26 alasiri

Altebrilas:Mi ankoraŭ ne trovis, sed jen alia enigmo (#5):

Kiun komunan econ havas la du nombroj 10 kaj 509?

(Fulmotondro! mi forgesis, ke la fadeno estas en esperanto!)
Fakte, oni devas koni iomete de la franca lingvo por solvi tiun enigmon.

Por pardonigi min, mi proponas la jenan:
#6: Kiel meti dek monerojn sur tablon tiamaniere, ke ili formu kvin liniojn kun kvar moneroj en ĉiu linio?

Kurudi juu