去目錄頁

far/i, far/at/a, far/at/i

Blanka Meduzo, 2013年1月4日

讯息: 10

语言: Esperanto

Blanka Meduzo (显示个人资料) 2013年1月4日下午1:43:01

Mi unuafoje demandas ĉi tie.
Jam vi scias TTT-ejon "tatoeba.org".

Mi trovas verbigojn strangajn tie.
Vidu titolon.
kaj ekzistantaj ekzemploj estas jen:
voĉdon/ont/as (=estas voĉdononta ?)
diskut/at/as (=estas diskutata)

Mi ĝis nun neniam vidis tiajn verbigojn. Eŭropaj esperantistoj kutime dir/ant/as kaj skrib/ant/as tiel?
Se jes, ĉu oni povas diri, "esplor/at/as", "far/at/ant/as" ktp?
Se ne, kial oni ne povas ?

Chainy (显示个人资料) 2013年1月4日下午2:02:10

Iuj ŝatas trokompliki la verboformojn, sed estas pli bona stilo kaj pli facile kompreneble, se oni uzas la pli kutimajn simplajn formojn.

scorpjke (显示个人资料) 2013年1月4日下午2:06:38

En la plej multaj okazoj estas troe uzi ĉi tiujn formojn, sed ja estas ĝuste diri preskaŭ ĉion, kiun vi skribis. La nura ne tute klara al mi vorto estas "far/at/ant/as" - pensinte logike, ĝi signifas samon kiel "far/at/as", sed oni fortigas la daŭron de la ago, ĉu?

Ondo (显示个人资料) 2013年1月4日下午5:42:52

Blanka Meduzo:
Mi trovas verbigojn strangajn tie.
...
voĉdon/ont/as (=estas voĉdononta ?)
diskut/at/as (=estas diskutata)

Mi ĝis nun neniam vidis tiajn verbigojn. Eŭropaj esperantistoj kutime dir/ant/as kaj skrib/ant/as tiel?
Se jes, ĉu oni povas diri, "esplor/at/as", "far/at/ant/as" ktp?
Simpla respondo:

Nek Eŭropaj nek aliaj esperantistoj kutime diras tiel, sed oni trovas tiajn formojn ĉe iuj aŭtoroj, kiuj volas impresi, kun dubinda sukceso, treege precizaj, gramatikolertaj, poeziaj aŭ belartaj, sed plej ofte nur kreas malfacile kompreneblajn frazojn, kiuj impresas strangaj.

Per viaj ekzemploj (voĉdonontas kaj diskutatas) mi tuj konjektis, kiu faris la frazojn en Tatoeba. Estas GrizaLeono, kies individua dialekto de Esperanto estas riĉa je tiaj strangaĵo. Kiam li ne uzas tiajn verboformojn, liaj frazoj estas en bona (eĉ tre bona) kaj normala Esperanto.

Per la serĉilo de Tatoeba mi tuj trovis la frazon kun "voĉdonontas":

Vi ne vere voĉdonontas por Tom, ĉu?

Ĝi estas traduko el la Angla

You aren't really going to vote for Tom, are you?

Normala traduko povus esti, ekzemple:

Ĉu vere vi intencas voĉdoni por Tom?

Vian alian ekzemplon (diskutatas) mi ne tuj trovis, ĉar la serĉilo de Tatoeba ankoraŭ ne indeksis ĝin (la vorto estis aldonita antaŭ 5 tagoj). Ĉar mi tamen estis certa, ke ĝin skribis GrizaLeono, mi trovis ĝin en listo de liaj lastatempaj kontribuaĵoj. Ĝi estas:

Tamen la interpreto de tiuj donitaĵoj akre diskutatas.

Bonŝance, tiu frazo (el Angla aŭ Germana originalo) havas en Tatoeba ankaŭ aliajn, pli normalajn esperantigojn.

Blanka Meduzo (显示个人资料) 2013年1月5日上午1:54:14

Dankon, ĉiuj.
Mi povas kompreni tiajn vortojn kaj frazojn. Sed ili ankoraŭ sentiĝas strange por mi.
Tamen, ĉi tie mi povis ekscii, ke esperantistoj pli-malpli (facile?) akceptas tiajn verboformojn.

Mi dankas vin por tujaj respondoj!

Tempodivalse (显示个人资料) 2013年1月5日上午3:40:18

Estas GrizaLeono, kies individua dialekto de Esperanto estas riĉa je tiaj strangaĵo.
Ĥm, estas interese. Laŭŝajne mi do ne estas la sola parolanto emanta uzi tiaĵojn.

Verdire mi ne tute komprenas kial oni tiom forte kritikas tiajn ĉi mallongigojn. Jes, en Esperanto ni plejparte evitu la longajn aktivvoĉajn verbojn (estas diskutanta, estas parolanta, ktp). Sed okaze de l' pasivo, al miaj oreloj "diskutatas", "parolatas" sonas pli bele ol "estas diskutanta", "estas parolanta". La antaŭaj simple estas pli koncizaj pro manko da neendaj silaboj.

Ekzistas malsamo inter stranga Esperanto uzata por la dubinda celo onin imponi kaj nekutima, sed preciza kaj serioza Esperanto.

Ondo (显示个人资料) 2013年1月5日上午5:58:12

Tempodivalse:
Ĥm, estas interese. Laŭŝajne mi do ne estas la sola parolanto emanta uzi tiaĵojn.
Vi certe ne estas la sola esperantisto, kies idealo estas komplika kaj malfacila lingvaĵo (ekzemple, kunmetitaj verboformoj), eĉ kiam tio ne estas necesa.

Ondo (显示个人资料) 2013年1月5日上午11:46:18

Blanka Meduzo:Mi povas kompreni tiajn vortojn kaj frazojn. Sed ili ankoraŭ sentiĝas strange por mi.
Tute bone, tio estas ĝusta sento.
Tamen, ĉi tie mi povis ekscii, ke esperantistoj pli-malpli (facile?) akceptas tiajn verboformojn.
Preskaŭ ĉıuj respondintoj avertis kontraŭ uzo de tiaj komplikaĵoj.

Tempodivalse (显示个人资料) 2013年1月5日下午4:21:43

Vi certe ne estas la sola esperantisto, kies idealo estas komplika kaj malfacila lingvaĵo (ekzemple, kunmetitaj verboformoj), eĉ kiam tio ne estas necesa.
Mi volas respekte proponi ke ne ĉiu uzado de Esperanto devus rigore imiti la vortordon kaj parolmanieron de romancaj lingvoj. Certe, neniam indas kompliki onian lingvaĵon simple por legantojn imponi aŭ frivole eksperimenti kvazaŭ Esperanto estis ia ludo. Mi entute komprenas kaj konsentas je tiu opinio.

Aliflanke mi pensas ke Zamenhof igis Esperanton fleksebla por ke parolantoj de diversaj lingvoj kapablu konservi iomete la parolmanieron de siaj denaskaj lingvoj, samtempe permesante interkomprenadon. Pro tio ekzistas la akuzativo, libera meto de adjektivoj, kaj tiel plu. Jen, laŭ mi, estas parto de la beleco de Esperanto. Oni ne rajtas trouzi tiun ĉi flekseblecon, sendube! -- sed entute forlasi ĝin ankaŭ estus nedezirinde.

Altebrilas (显示个人资料) 2013年1月5日下午9:50:33

Tempodivalse: Sed okaze de l' pasivo, al miaj oreloj "diskutatas", "parolatas" sonas pli bele ol "estas diskutanta", "estas parolanta". La antaŭaj simple estas pli koncizaj pro manko da neendaj silaboj.
... sed eble malpli facile uzeblaj... spontane kaj senerare! okulumo.gif

回到上端