Al la enhavo

Sintenoj al ĉefurba lingvo

de cellus, 2013-januaro-06

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2013-januaro-06 18:39:39

Kiel la homoj en via lando perceptas, prensas pri la lingvo de homoj el la ĉefurbo. ĉu oni ĉe vi opinias ke ili estas pli saĝaj, pli stultaj, pli fieraj ol vi?

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-januaro-06 20:10:23

Ĉi-tie, en Usono, la plej prestiĝa lingvo, almenaŭ la lingvo kion oni uzis por "neŭtralaj" celoj, estis la dialektoj el la norda parto de Ohio - iame la centro de industria potenco. Ne plu. Nun, mi supozas ke estas la lingvaĵo de Kalifornio. Kvazaŭ neniu el la grandaj politikistoj firme loĝas en Vaŝingtono. Obama parolas tre klaran, edukan usonan anglan kun bona vortostoko, korektaj frazoj kaj kompletaj ideoj - la malo de Buŝ. La novjorkanoj havas strangan dialekton eĉ se ili havas la borson kaj kvazaŭ neniu iam ajn ŝatus imiti la riĉulojn el Teksaso. Ni havas floriban akĉenton - do miksaĵo el nordamerika usona dialekto kun fortaj influoj el la Kariba Maro. Por mi, la plej bela formo de nia lingvo estas la akĉento de Jamaiko.
Mi ne kredas ke ekzistas regiono kie la homoj sin kredas pli bonaj ol la aliaj usonanoj.

mihxil (Montri la profilon) 2013-januaro-07 07:24:17

cellus:Kiel la homoj en via lando perceptas, prensas pri la lingvo de homoj el la ĉefurbo. ĉu oni ĉe vi opinias ke ili estas pli saĝaj, pli stultaj, pli fieraj ol vi?
La 'lingvo de la homoj el la ĉefurbo' ne havas specialian statuson en Nederlando. Oni aspektus pli edukita se oni parolus plejeble klare kaj senakĉente la normigitan lingvon, kiu ne speciale similas la dialekton de Amsterdamo. Ĉar riĉaj kaj altklasaj homoj jam longe kutimas ne paroli dialektojn entute, urba dialekto kia tiu de Amsterdamo aspektas iom vulgare.

Demian (Montri la profilon) 2013-januaro-07 07:52:42

cellus:Kiel la homoj en via lando perceptas, prensas pri la lingvo de homoj el la ĉefurbo. ĉu oni ĉe vi opinias ke ili estas pli saĝaj, pli stultaj, pli fieraj ol vi?
Pri la panĝaba (gepatra) mi ne scias, sed en la hinda/urdua, la dialekto de Bollywood estas alte estimata ol aliaj, ekz. la bihara aŭ [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Raĝastano]raĝastana[/url].

Ankaŭ mi volus rimarki, ke en Barato (mi imagas ke sama pravas en ĉiuj ekse koloniitaj landoj) la dialekto ne gravas tiom, kiom gravas la lingvo.

En tiu ĉi ŝtato, panĝaba estas lingvo de negelertuloj, hinda ne iomete gelertuloj kaj angla de inteligentaj personoj.

La situacio estas tia, ke la persono kiu aŭskultas al Lady Gaga50 Cent estas konsiderata pli inteligenta ol iu kiu legas libron pri filozofio, historio panĝabe. (libroj pri scienco estas raregaj).

Sahaquiel (Montri la profilon) 2013-januaro-07 20:17:18

Kvankam en Kolombio estas parolataj pli ol 60 lingvoj, la plej parto (se ne ĉiuj), parolas la hispanan. Tamen, estas kelkaj variantoj en la parolmaniero (mi ne dirus dialektojn). Ekz, en mia provinzo ni uzas la pronomo «Vos» (Kie en Argentino), kaj ni konjugacias laŭ tiu pronomo. En la ĉefurbo ili uzas «tu» aŭ «usted».

Ni (nu, ne mi, sed la ĝenerala opinio), ne vidas la ĉefurban parolmanieron kiel pli grava, sed pli formala ol la aliaj. En la marbordo oni taksas la parolmanieron kiel ekstreme malformala. Oni ridas pri la parolmaniero de la loĝantoj de la suda parto (limo kun Ekvadoro) kaj taksas ĝin kiel stulta.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-januaro-08 09:38:48

En Berlin multaj variantoj de la Germana parolatas. La klasika "Berlinerisch" taksitas kiel impertinenta. Hodiaŭ granda parto de la loĝantaro de centra Berlin parolas "Kiez-Deutsch" (kelkfoja ankaŭ nomita "Kanak-Sprak" ), kiu estas miksaĵo de la Germana kaj kelkaj aliaj lingvoj de la enmigrantoj (ĉefe la Turka kaj la Araba) kun alia elparolo (ekzemple [ç] → [ʃ]) kaj diferenca gramatiko (ekzemple ellaso de prepozicioj kaj alia vort-vico). Tiu dialekto taksitas kiel malsaĝa.

skeĉa video pri tio: Lernt Kiez-Deutsch

darkweasel (Montri la profilon) 2013-januaro-08 10:31:42

Laŭdire la viena dialekto estas la malplej populara kaj malplej bonsona al plej multaj aŭstroj. Kaj jes, mi devas konsenti, ke aliaj aŭstraj dialektoj kutime sonas multe pli simpatie ol mia propra viena dialekto. ridulo.gif

marcuscf (Montri la profilon) 2013-januaro-08 11:32:15

darkweasel:Laŭdire la viena dialekto estas la malplej populara kaj malplej bonsona al plej multaj aŭstroj. Kaj jes, mi devas konsenti, ke aliaj aŭstraj dialektoj kutime sonas multe pli simpatie ol mia propra viena dialekto. ridulo.gif
Nu... Se eĉ parolanto mem opinias sian dialekton ne bonsona, kion mi povas fari krom konsenti? ridulo.gif

troyshadow (Montri la profilon) 2013-januaro-08 14:50:26

en Rusio la moskva dialekto estas fundamento por oficiala,"literatura" rusa lingvo,kvankam gxi estas la plej malproksima de ortografio(la dialekto estas 'a-umanta' sed la ortografa tradicio estas "o-umanta" kiel ankaux multaj aliaj rusaj dialektoj).do la moskvan dialekton perceptas kiel neuxtralan kaj en la regionoj,kie oni uzas cxi-lokajn dialektojn aux lingvojn,oni gxin perceptas iome fremdan.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-januaro-08 15:01:54

marcuscf - diru al ni kia dialekto de la brazila portugala estas la plej admirata - mi studas la portugalan por iam loĝi en Brazilo (mi adoras Brazilon!) - mi uzas la dialekton de mia edzo kiu venas el Minas sed mi ne certas kiun dialekton mi devus priatenti pli. Memkompreneble, mia edzo opinias ke la minejra dialekto estas la plej bela sed mi konscias ke tio estas lia ideo.

Reen al la supro